Emocia kontaĝo estas socia-psikologia mekanismo per kiu de unu persono al alia transiras lia emocia, psika stato.

Emocia kontaĝo
Emocia kontaĝo
Emocia kontaĝo
Aliaj projektoj
Emocia kontaĝo en Vikipedio

Citaĵoj redakti

 
« Psika kontaĝo okazas kutime proksimume tiel: malsanuloj scias kutime unu pri la alia pli ol kuracisto kaj tre interesiĝas pri malsanoj de ĉirkaŭuloj. Al unu pacientino okazas psika atako; la aliaj tuj ekscias ke ĝia kialo estis letero el hejmo, rememoro pri spertita malfeliĉo, ktp. Ili kunsentas al ŝi kaj ekhavas jenan penson, kiu tamen ne atingas ilian konscion: se tia kialo povas kaŭzi la atakon, do la samajn atakojn povus havi mi, ĉar mi klare havas la samajn kialojn. Se tiu penso atingus la konscion, ĝi plej verŝajne transformiĝus je la timo de tia atako. Ĝi aperas tamen en alia psika sfero kaj finiĝas per efektivigo de tiu ĉi simptomo. Identigado do estas ne simpla imitado, sed alproprigado surbaze de la sama etiologia kondiĉo. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]

Vidu ankaŭ redakti