Eli Urbanová

ĉeĥa poeto en Esperanto

Eliška "Eli" URBANOVÁ (naskiĝis la 8-an de februaro, 1922 en Čáslav, Ĉeĥio; mortis la 20-an de januaro 2012 en Prago) estis ĉeĥa poetino en Esperanto, honora membrino de UEA, laŭ knabina nomo Vrzáková, instruistino kaj eks-akademianino.

Eli Urbanová
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio

Citaĵoj redakti

 
« Mi ne diras, ke vi ne devas lerni ekzemple la francan; regi mondlingvon estas nepre utile, tamen ni estu al ni sinceraj – proprigi al si iun ajn el ili kostas ne nur multege da mono kaj klopodo, sed ankaŭ teruran perdon de tempo. Dum ĉiu erudita homo scias ke en fremda lingvo li neniam parolos tute perfekte kaj ke li neniam senigos sin de neagrabla necerteco. Kaj ankaŭ ne estas juste, ke brito defendu siajn interesojn en sia gepatra kaj ano de eta nacio kia estas Ĉeĥoslovakio, devu paroli angle aŭ fidi je nepreciza traduko. Se egaleco, do ankaŭ la lingva! »
— Hetajro dancas, paĝo 249
 
« Rigardo de ekstere estas la unua grado de la memekkono. »
— Hetajro dancas paĝo 52
 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: