Diskuto:Otto von Bismarck

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by RG72 in topic Citaĵoj pri la aŭtoro

Citaĵoj pri la aŭtoro redakti

32 citaĵoj de Henry Kissinger pri la aŭtoro, tio certe estas tro kaj donas neneŭtralan vidpunkton pri la aŭtoro! Certe tiun nombron estas draste malpliigenda. --  Radioamatoro (diskuto) 16:15, 17 mar. 2022 (UTC)Reply

Ĉu? Bedaŭrinde, ja estas tiom komforte trovi ĉion en unu loko. Rilate neŭtralecon, necesas simple aldonmi pliajn citaĵojn de pliaj aŭtoroj. Tio validas por ĉiuj artikoloj, ja Vikicitaro estas plenigota senhalte kaj senfine. RG72 (diskuto) 02:53, 23 mar. 2022 (UTC)Reply
@RG72 Ho pri via opinio pri neŭtraleco ja mi plene konsentas 👍👍👍 pli bone estas ampleksigi ol forigi/malpermesi/silentigi!
Pri limoj de citaĵoj ni povus alveni al konvencio ne limigi ilin almenaŭ ĝis kiam estu pli granda kvanto da redaktantoj, ĉiukaze ne temas pri grava aŭ granda ŝanĝo tuj decidota. Laŭ rapida esploro en alilingvaj vikicitaroj la stilo estas ne tro plenigi artikolojn per citaĵoj de la sama aŭtoro... ĉiukaze tio ne estas stikta regulo.   Radioamatoro (diskuto) 18:49, 23 mar. 2022 (UTC)Reply
Sed mi esploros la enhavon kaj laŭeble forigos citaĵojn kie la respektiva persono estas menciata nur flanke. Antaŭe mi simple aldonis ilin ĉiuj. Tio estas utila por serĉado, ĉar oni povas trovi ĉion haveblas pri tiu persono aŭ temo en la sama loko, sed ŝajnas ke nia Vikicitaro vere kreskas kaj baldaŭ iuj artikoloj pro tio iĝos tro grandaj. Fakte mi jam dispartigi pro tio plurajn, kreante pli detalajn artikolojn pri ekstera politiko, cxar respektivaj temoj estas jam grandaj kaj plu kreskos - ja mi esperantigis nur etan parton de citajxoj el libroj pri geopolitiko kiujn mi legis kaj certe legos plu. RG72 (diskuto) 17:08, 25 mar. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Otto von Bismarck".