Antonio Machado Ruiz (naskiĝis en Sevilo, la 26-an de julio 1875 – mortis en Collioure, Francio, la 2-an de februaro 1939) estis hispana poeto, malfrua membro de la Generacio de la 98-a kaj unu el la plej reprezentaj. Lian komencan verkaron oni ofte enskribas en la literatura movado nomata Modernismo.
« Eble la plej admirata lirikisto hispana de nia epoko; rangas jam kiel klasika. Liaj simplaj, nudaj versoj, penetritaj de milda melankolio estas majstraj ellaboraĵoj artaj rafinitaj ĝis plena natureco. »