Aleksandro la Granda

reĝo de Makedonio dum la 4-a jarcento a.K.

Aleksandro la Granda (helene: Αλέξανδρος Γ' ο Μακεδών, Aleksandros III o Makedon, signifante "Defendanto de Viroj" aŭ Ἀλέξανδρος ὁ Μέγας, Aléksandros ho Mégas; naskiĝis fine de julio 356 a. K. en Pella - mortis la 10-an de junio 323 a. K.) estis Reĝo de Makedonio; li unuigis la militantajn kaj dividitajn urboŝtatojn de Grekio, kaj konkeris Persion, Egiption, kaj kelkajn aliajn regnojn, ĝis la bordo de Hindio.

Aleksandro la Granda
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Ĉu vi ankoraŭ lernas, ke la fino kaj perfekteco de niaj venkoj estas eviti la malvirtojn kaj malfortaĵojn de tiuj, kiujn ni subigas? »
— Aleksandro la Granda
 
« Vidu, sinjoroj. Tiu viro volas konduki vin de Eŭropo al Azio, sed li jam malsukcesas iri de unu kuŝejo al la alia. »
— Pri lia patro, Filipo, la 2-a de Makedonio[1]

Referencoj

  1. Plutarko, Aleksandro, 9