William CAXTON (ĉ. 1420 – 1492) estis la unua angla presisto kaj eldonisto. Li estis ankaŭ aŭtoro kaj tre abunda tradukisto de francaj romancoj.

William Caxton
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti

Citaĵoj kun fontindiko

redakti
 
« Kaj tiel, amo fondiĝas sur bona enspezo, kaj daŭras dum li ricevas profiton. Kaj de ĉi tio oni diras oftan proverbon en Anglio, ke amo daŭras tiom longe kiel la mono, kaj kiam mankas mono, mankas amo. » « And thus love is founded otherwhile upon good prouffitable and this love endureth as longe as he seeth his prouffit. And herof men saye a comyn proverbe in England that love lasteth as longe as the money endureth and whan the money faylleth than there is no love. »
— The Game and Playe of the Chesse, libro 3 (1474) [1]
 
« La respektinda patro kaj unua fondinto kaj beliginto de bunta elokvenco en nia angla lingvo: mi signifas la majstron Geoffrey Chaucer» « The worshipful fader and first foundeur and enbelissher of ornate eloquence in our Englissh. I mene Maister Geffrey Chaucer. »
— Postskribo al De Consolacione Philosophie de Anicius Boethius (1478)
 
« Tiu kiu volas gajni, li devas labori kaj aventuri. » « He that wil wynne he muste laboure and aventure. »
— The History of Reynard the Foxe (1481)
 
« Ĉar ni angloj naskiĝas sub la rego de la luno, kiu neniam restas sed ĉiam ŝanĝiĝadas, kreskante en unu tempo kaj malkreskante en alia. Kaj la komuna angla lingvo parolata en unu provinco malsamas al alia, tiom ke en miaj tagoj okazis ke certaj komercistoj estis en ŝipo en la Tamizo, navigonte al Zelando, kaj pro manko de vento ili atendis ĉe Foreland kaj iris al la lando por satigi sin. Kaj unu el ili, ĉapelisto nome Sheffelde, eniris domon kaj petis manĝaĵon, kaj speciale petis eggys (ovojn), kaj la dommastrino diris, ke ŝi ne parolas la francan. Kaj la komercisto koleriĝis, ĉar li ankaŭ ne parolis la francan, sed volis eggys, kaj ŝi ne komprenis lin. Kaj fine alia diris ke li volas eyren. Kaj la dommastrino diris, ke ŝi bone komprenas lin. Jen, kion oni devas skribi en ĉi tiuj tagoj, eggeseyren? Certe estas malfacila plaĉi al ĉiu, pro malsamoj kaj ŝanĝado de lingvo. » « For we Englysshe men ben borne under the domynacyon of the mone, whiche is never stedfaste but ever waverynge, wexynge one season and waneth and dyscreaseth another season. And that comyn Englysshe that is spoken in one shyre varyeth from a-nother, in so moche that in my dayes happened that certayn marchauntes were in a ship in Tamyse for to have sayled over the see into Zelande, and, for lacke of wynde, thei taryed atte Forlond, and wente to lande for to refreshe them. And one of theym named Sheffelde, a mercer, cam in to an hows and axed for mete and specyally he axyd after eggys, and the goode wyf answerde that she could speke no Frenshe. And the marchaunt was angry, for he also coude speke no Frenshe, but wolde have hadde egges; and she understode hym not. And thenne at laste a-nother sayd that he wolde have eyren. Then the good wyf sayd that she understod hym wel. Loo, what sholde a man in thyse dayes now wryte, egges, or eyren? Certaynly it is hard to playse every man, by-cause of dyversite and chaunge of langage. »
— Prefaco al Eneydos, 1490