Vikicitaro:Administrantoj/Kandidatoj/Radioamatoro

Radioamatoro redakti

Saluton mi estas Uzanto:Radioamatoro jam de pluraj jaroj mi aktive kunlaboras en vikipedio kaj vikicitaro, ĉe VMEO, mi organizis kaj gajnis vikikonkursojn ktp. Mi spertas sufiĉe multe ĉe la vikia sistemo kaj la komunumo mem kvankam preskaŭ ekskluzive en la esperantlingvaj projektoj en kiuj mi havas plurmilojn da redaktoj dum ĉiuj monatoj de la lastaj jaroj. Miaj biografiaj detaloj legu ĉe mia vikipaĝo.

Mi ŝatus kandidatiĝi kiel administranto de vikicitaro ĉar mi tre ŝatas tiun vikiprojekton, jam longe kaj intense mi laboris en ĝi. La ĉefa kialo estas ke mi ŝatus iom labori en ties ĉefpaĝo (redaktebla nur de administrantoj), bedaŭrinde ĝi restas egala kaj sen novaĵoj dum monatoj, ekzemple la Elektita citaĵo estas la sama dum monatoj.

Cetere mi ankaŭ ŝatus atenti pri spamado [1]/ [2] kaj vandaloj (Uzanto:Sattababa12)/(Uzanto:Onlinefg)/(108.5.96.212), mi jam trovis aĉulojn do forigado kaj forbarado de vandaloj.

Pli detalaj statistikoj pri miaj vikicitaraj kontribuoj vidu ĉe xtools.wmflabs.org --  Radioamatoro (diskuto) 13:13, 11 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Por redakti

  1.   Por: Tre klara elekto por mi! Mi ĝojas kunlabori kun Radioamatoro jam kelkan tempon kaj plene subtenas lian administrantigon. Des pli, ke nuntempe nia Vikicitaro havas nur 1 administranton (min), kiu eĉ ne vere aktivas ĉi tie! --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:06, 11 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  2.   Por: Psychoslave (diskuto) 19:34, 11 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  3.   Por: Radioamatoro klare pretas labori efike por bone administri la Esperantlingvan Vikicitaron. --Zam du mil (diskuto) 20:02, 11 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
  4.   Por: Mi elektas por Radioamatoro, kiu estas efika por la posteno. Mi sendubas ke li alportos sian sperton por efika kontribuo al la Vikicitaro. --Gilbert Ndihokubwayo (diskuto)

Kontraŭ redakti

Komentoj redakti

Rezulto redakti

Post 2 monatoj de voĉdonado, Radioamatoro ricevis 4 porajn, 0 kontraŭajn kaj 0 sindetenajn voĉojn. Tial li estas akceptita kiel administranto. Mi ĵus petis stivardojn en Meta provizi al li la rajtojn. Gratulon kaj dankon pro via servado, Radioamatoro! --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:35, 12 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]