• Mi nomas min Ramo Moraloj-Kastelo, esperantigo de mia laŭleĝa hispanlingva nomo Ramón MORALES CASTEL.
  • Mi naskiĝis kaj loĝas en urbo Maturín, en oriento de Venezuelo.
  • Kutime mi verkas artikolojn pri filozofio kaj budhismo en la hispana kaj esperanto en miaj blogoj ĉi tie (hispane) kaj ĉi tie (esperante).
  • Mi ankaŭ tradukas citaĵojn de la Palia Kanono de la angla al la hispana kaj al esperanto, kaj ankaŭ de la hispana al esperanto.
  • Mi verkis kurson de esperanto por hispanparolantoj en 19 lecionoj. Vi povos legi ĝin ĉi tie.
  • Interesas min ankaŭ aliaj temoj kiel lingvoscienco, astronomio kaj palio (kiun mi nun lernas).
  • Mi verkis metalingvon (priskriban lingvaĵon) por priskribi science la formosintakson de esperanto. Vi povos lerni ĝin ĉi tie (esperante).
  • Mi ankoraŭ lernas kiel esti Vikipediisto: mi certe do sen malbona intenco fuŝos ion nekonscie. Pardonu kaj atentigu min pri tio.
  • Mi estas praktikanto de Teravado kaj mi ne uzas robotojn.