Prezidanto de Usono: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 11:
 
== Citaĵoj ==
 
=== Zbigniew Brzeziński ===
 
{{Citaĵo
|teksto = Sin kronado de la prezidanto de Usono kiel la unua tutmonda [[gvidanto]] estis historia momento, kvankam ne markita per speciala dato en la [[kalendaro]]. Tio okazis post la [[disfalo de Sovetunio]] kaj la fino de la [[Malvarma milito]]. La usona prezidanto ne simple komencis agi en sia nova [[rolo]] sen iu ajn internacia aprobo. [[Amaskomunikiloj]] de Usono deklaris lin tia, eksterlandanoj esprimis sian [[estimo]]n al li, kaj vizito al la [[Blanka Domo]] (jam sen paroli pri Camp David) iĝis apogeo en politika aktivado de [[gvidanto]] de iu ajn lando. [[Vojaĝo]]j de la prezidanto eksterlanden akiris ĉiujn imperiajn atributojn, superantajn laŭ sia skalo kaj sekurecrimedoj vojaĝojn de ĉiuj aliaj ŝtataj agantoj.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En [[Usono]] kun ĝia [[disigo de povoj]], [[ekstera politiko de Usono|ekstera politiko]] estas sfero, kiu donas al la prezidantoj la plej grandan agoliberecon. Nenie [[gloro]], pompo kaj povo de la prezidanto senteblas tiom forte kiel en la internaciaj aferoj.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Iraka milito]]] [[Prestiĝo]] de Usono estis difektita. Ĝis 2003 la [[mondo]] kutimis kredi al la vortoj de la prezidanto de Usono. Kiam li parolis pri io kiel pri [[fakto]], oni supozis ke li konas tiujn faktojn kaj ke tio kion li diras estas [[vero]]. Du monatojn post la falo de [[Bagdado]] [[George W. Bush]] plu estis insiste krediganta (en intervjuo destinita por eŭropa legantaro), ke “ni trovis [[amasdetruaj armiloj|amasdetruajn armilojn]]”.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sava [[ŝanco]] por [[Usono]] povas esti ke, malsame ol [[imperiestro]]j, prezidantoj de Usono, inkluzive katastrofajn malsukcesintojn, estas limigitaj je okjara oficperiodo.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
|origina teksto =
}}
 
=== Henry Kissinger ===