Angla lingvo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
YiFeiBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1860)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
| vikinovaĵoj =
}}
La '''angla lingvo''' estas ĝermana lingvo parolata en kelkdek landoj tra la mondo.
 
== Citaĵoj ==
 
=== Samuel P. Huntington ===
 
{{Citaĵo
|teksto = Parto de la angloparolantoj en la [[mondo]] reduktiĝis de 9,8% en 1958 ĝis 7,6% en 1992. Procentaĵo de loĝantaro de la mondo parolanta en la kvin ĉefaj [[Eŭropo|eŭropaj]] [[lingvo]]j (la angla, [[franca]], [[germana]], [[portugala]], [[hispana]]) malkreskis de 24,1% en 1958 ĝis 20,8% en 1992.
|aŭtoro= [[Samuel P. Huntington]]
|verko= [[La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo]] [1996]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la angla] …[[lingvo]], kiu ne estas gepatra por 92% de la monda loĝantaro, ne povas esti [[mondolingvo]].
|aŭtoro= [[Samuel P. Huntington]]
|verko= [[La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo]] [1996]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Uzado de la angla lingvo tamen estas interkultura komunikilo; ĉi tie estas supozata [[ekzistado]] de diversaj [[kulturo]]j. Tio estas komunikilo, ne signo de [[identeco]] aŭ komuneco.
|aŭtoro= [[Samuel P. Huntington]]
|verko= [[La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo]] [1996]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiel rimarkigis la gvida esploristo-[[lingvisto]] [[Joshua Fishman]], [[lingvo]] pli probable estos akceptita kiel [[lingua franca]] aŭ universala lingvo de vasta [[komunikado]], se ĝi ne estas identigata kun konkreta [[etna grupo]], [[religio]] aŭ [[ideologio]]… Uzado de la angla kiel interkultura komunikilo helpas do konservi diferencojn en kultura [[identeco]] de la [[popolo]]j. Nome pro tio ke [[homo]]j deziras konservi sian propran kulturon, ili uzas la anglan por komuniki kun reprezentantoj de la aliaj kulturoj.
|aŭtoro= [[Samuel P. Huntington]]
|verko= [[La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo]] [1996]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …parto de la angloparolantoj en la [[Barato|barata]] loĝantaro restas sufiĉe stabila — de 2 ĝis 4%. Ekster la malvasta [[elito]], uzanta anglalingan dokumentaron, la angla eĉ ne ludas la [[rolo]]n de [[lingua franca]].
|aŭtoro= [[Samuel P. Huntington]]
|verko= [[La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo]] [1996]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Postkoloniismo|postkoloniisma]] epoko] Post akiro de [[sendependeco]] tamen [[elito]]j de tiuj ĉi landoj bezonis diferencigi sin de simpla [[popolo]] de siaj [[socio]]j. Rimedo estis trovita: libera posedo de la angla, [[franca]] kaj aliaj okcidentaj [[lingvo]]j. Rezulte de tio al reprezentantoj de ne-okcidentaj elitoj ofte oble pli facilas komuniki kun loĝantoj de la [[Okcidento]] kaj unu kun alia ol kun popolo de sia lando...
|aŭtoro= [[Samuel P. Huntington]]
|verko= [[La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo]] [1996]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[araba]] forpremas la [[franca]]n en [[Nordafriko]], la [[urdua]] okupas lokon de la angla kiel [[lingvo]] de [[administrado]] kaj [[edukado]] en [[Pakistano]], kaj en [[Barato]] [[amaskomunikilo]]j, uzantaj lokajn [[lingvo]]jn, anstataŭas tiujn anglalingvajn.
|aŭtoro= [[Samuel P. Huntington]]
|verko= [[La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo]] [1996]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum sia unua vizito al [[Pekino]], okazinta en la [[1990-aj jaroj]], [[Lee Kuan Yew]] ĉiam insistis ke la interparoloj okazu ne en la [[ĉina]], sed en la angla. Apenaŭ li farus tion post du jardekoj.
|aŭtoro= [[Samuel P. Huntington]]
|verko= [[La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo]] [1996]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [ [[Ĉinio]] klopodos] subteni uzadon de la mandarena versio de la ĉina lingvo kiel dua [[lingvo]] kaj laŭgradan anstataŭigon per ĝi de la [[angla]] kiel lingvo de internacia [[komunikado]] en [[Orienta Azio]].
|aŭtoro= [[Samuel P. Huntington]]
|verko= [[La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo]] [1996]
|origina teksto =
}}
 
=== Aliaj aŭtoroj ===
 
*En tiu 21a jarcento, la superreganta povo estas [[Usono]], la superreganta [[lingvo]] estas la [[w:angla lingvo|angla]], la superreganta ekonomia modelo estas la angla-saksa [[kapitalismo]].
**''In this twenty-first century, the dominant power is America; the global language is English; the pervasive economic model is Anglo-Saxon capitalism.''
**[[Margaret Thatcher]] ''(Dirite la 19-an de julio 2000, en la Universitato de Stanford)''
 
*Doni la scipovon de la [[w:angla lingvo|angla]] al milionoj da homoj signifas sklavigi ilin. (...) Estas notinde ke per ricevado de angla edukado ni jam sklavigis la nacion.
**''To give millions a knowledge of English is to enslave them. (...) It is worth noting that by receiving English education we have enslaved the nation.'' (Hind Swaraj Ch.18)
**[[Mohandas Karamchand Gandhi]]
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Ĝermanoj]]
* [[Anglio]]
 
[[Kategorio:Lingvoj]]