Vikicitaro:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: MassMessage delivery
Linio 8 768:
21:11, 26 jul. 2021 (UTC)
<!-- Message sent by User:Johan (WMF)@metawiki using the list at https://meta.wikimedia.org/w/index.php?title=Global_message_delivery/Targets/Tech_ambassadors&oldid=21771634 -->
 
== Mallokaj ŝablonoj - helpo bezonata nun! ==
 
Antaŭ 3 monatoj ni ĉi tie diskutis kaj voĉdonis pri nia peto al la Fondaĵo Vikimedio krei sistemon kiu ebligos uzadon de ŝablonoj kaj moduloj de centra loko por ĉiuj vikioj, tn. "mallokaj ŝablonoj". Tia sistemo ŝparos al ni tempon de niaj teĥnikistoj kaj ebligos al ni uzadi plej progresintajn ŝablonojn kaj modulojn kaj teni ilin ĝisdataj. Ni [[Vikicitaro:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj|subtenis la proponon]].
 
Tamen, ne estas klare, ĉu mallokaj ŝablonoj eniris la [[:meta:Wikimedia Foundation Medium-term plan 2019/Annual Plan 2021-2022/eo|sekvan Jaran planon de la Fondaĵo Vikimedio]]. Iuj vortumoj donas ioman esperon, sed tio ne estas sufiĉe klara.
 
Tamen, ankoraŭ eblas konvinki la Fondaĵon! Necesas, ke ĝi aŭdu fortan voĉon de la komunumo, kiu volas tion! La '''28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK''' okazos komunuma konsulto pri la Jara plano, specife pri ĝia teĥnika parto. Por helpi al mallokaj ŝablonoj '''[[:meta:Wikimedia Foundation Medium-term plan 2019/Annual Plan 2021-2022/eo#Konversacioj pri Jara plano|petu partoprenon kaj esprimu vian volon]]''' (eĉ se nur en la babilejo kaj nur en Esperanto kaj / aŭ aliaj lingvoj, kiujn vi regas)! Vi tute bone povas antaŭ la voko sendi retmesaĝon kun via demando pri mallokaj ŝablonoj (aŭ alia emo pri kiu vi interesiĝas). --[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 15:41, 27 jul. 2021 (UTC)