Socio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
'''Socio''' estas reto de dependecoj kaj reciprokaj kondiĉoj inter [[homo]]j, loĝantaj sur iu [[teritorio]] kaj iliaj interrilatoj produktivaj, [[Familio|familiaj]], [[Nacio|naciaj]], ritaj k.a.
 
== Erich Fromm ==
 
{{Citaĵo
|teksto = Efektive [[Freŭdo]] kaj liaj lernintoj havis nur tre [[Naiveco|naivan]] imagon pri procezoj, okazantaj en la socio; plejparto de liaj provoj de aplikado de [[psikologio]] al la socialaj problemoj kondukis al eraraj konstruoj…
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Alivorte la socio realigas ne nur funkcion de subpremado, kvankam ankaŭ ĝin, sed ankaŭ funkcion de kreado de la [[personeco]]. Homa [[naturo]] — [[pasio]]j de la [[homo]] kaj liaj [[anksio]]j — estas produkto de [[kulturo]]; fakte la homo mem estas la plej grava atingo de tiuj senĉesaj homaj klopodoj, kies registron ni nomas la [[historio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiuj [[Ekonomio|ekonomiaj]] kaj sociaj fortoj, karakteraj pro la nuntempa socio, burĝonis ene de tiu [[Mezepoko|mezepoka]] jam en la 12-a, 13-a kaj [[14-a jarcento]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Kulturo]] de la [[Renesanco]] reprezentis socion de relative altevoluinta [[Komerco|komerca]] kaj [[Industrio|industria]] [[kapitalismo]]… La [[Reformacio]] inverse estis ĉefe [[religio]] de [[kamparano]]j kaj malsupraj tavoloj de la [[Urbo|urba]] socio.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …en ĉiu socio spirito de la [[kulturo]] estas ĝenerale difinata de la spirito de dominantaj sociaj grupoj. Parte tio okazas ĉar tiuj grupoj kontrolas [[Edukado|edukan]] sistemon, [[lernejo]]n, [[eklezio]]n, [[gazetaro]]n, [[teatro]]n kaj tiel havas eblecon trudi siajn [[ideo]]jn al la tuta loĝantaro; sed krome tiuj regantaj grupoj havas ankaŭ tian prestiĝon, ke malsupraj [[Socia klaso|klasoj]] volonte pretas akcepti iliajn [[valoro]]jn, imiti ilin, psikologie identigi sin kun ili.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Koncentriĝo de [[kapitalo]] (ne de [[riĉeco]]) en certaj sektoroj de [[Ekonomio|ekonomia]] sistempo limigis eblecojn de [[sukceso]] de la privata iniciato. Kie venkas [[Monopolismo|monopolisma]] kapitalo, la ekonomia sendependeco de plimulto jam finiĝis. Por tiuj kiuj plu luktas — speciale por plejparto de la [[meza klaso]] — tiu lukto akiras karakteron de batalo kontraŭ fortoj tiom superantaj, ke antaŭaj [[kuraĝo]] kaj [[kredo]] je iniciato estas anstataŭataj de sentoj de [[senespero]] kaj [[senpoveco]]. Grupeto da monopolistoj havas enroman, kvankam neevidentan [[potenco]]n super la tuta socio; [[sorto]] de plejparto de la socio dependas de decidoj de tiu ĉi grupo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Procezo de [[detruado]] de la [[Mezepoko|mezepoka]] socio daŭris kvarcent jarojn kaj en nia [[tempo]] finiĝas.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …plejparto de problemoj de la privata kaj socia [[vivo]] estas tre simplaj, tiom simplaj, ke kompreni ilin povus fakte ĉiu. Oni bildigas ilin — kaj ofte intence — tiom komplikaj por montri, ke orientiĝi en ili povas nur “fakulo”, kaj eĉ li nur en sia mallarĝa fako; kaj tio senigas la [[homo]]jn je [[kuraĝo]] kaj [[deziro]] pensi memstare, subfosas ilian [[kredo]]n je sia kapablo mediti pri aktualaj problemoj. La [[individuo]] sentas sin senespere droninta en ĥaosa [[amaso]] da faktoj kaj kun kortuŝa pacienco atendas, ke “fakuloj” decidu kion li faru.</br>
Rezulto de tia influo estas ambigua: unuflanke [[cinikismo]] kaj [[skeptikismo]] rilate ĉion, kio estas skribata kaj dirata, aliflanke — infaneca [[fido]] al ĉio, kio estos dirita kun sufiĉa aplombo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum neniu el antaŭaj [[historio|historiaj]] periodoj tiuj celoj estis atingeblaj; ili laŭbezone restis nur ideologiaj celoj, ĉar ne ekzistis materiala bazo, necesa por evoluo de la vera [[individuismo]]. [[Kapitalismo]] kreis tiun premison. Problemo de [[produktado]] jam estas solvita — almenaŭ ĝenerale; ni jam povas klare imagi estontan socion de la komuna abundo, en kiu lukto pri [[Ekonomio|ekonomiaj]] [[privilegio]]j ne estos kaŭzata de ekonomia neceso. Problemo, kiun ni alfrontas hodiaŭ, konsistas en tia organizado de sociaj kaj ekonomiaj fortoj, ke la [[homo]] — ano de la organizita socio, iĝu [[mastro]] de tiuj ĉi fortoj, ne ilia [[sklavo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Antaŭ ĉio ni povas oferi eĉ ne unu el atingoj de la nuntempa [[demokratio]]: ni devas konservi la ĉefan el ili — reprezentan registaron, elektatan de la [[popolo]] kaj respondecan antaŭ ĝi, kaj ankaŭ ĉiujn rajtojn, garantiitajn de [[konstitucio]] al ĉiu [[civitano]]. Ni ne povas oferi ankaŭ novan demokratian principon, kiu asertas ke neniu devas malsati, ke la socio respondecas pri ĉiuj siaj anoj, ke neniu estos devigita — per [[timo]] de [[senlaboreco]] aŭ [[malsato]] — al subiĝo kaj perdo de la homa [[digno]]. Tiujn ĉefajn atingojn necesas ne nur konservi, sed fortigi kaj vastigi.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Neracia, senplana socio devas esti anstataŭigita per socio kun [[planita ekonomio]], kiu ebligos unuigi kaj koncentri la fortojn de la tuta socio. La socio devas ekregi la sociajn procezojn same racie kiel ĝi ekregis la procezojn naturajn. La ĉefa kondiĉo por tio estas nuligo de kaŝa [[potenco]] de eta aro da aferistoj, manipulantaj ekonomion sen ajna respondeco antaŭ [[amaso]] da homoj, kies [[sorto]]j dependas de iliaj decidoj. Ni povas nomi tian socian ordon demokratia [[socialismo]], sed gravas ne la nomo; gravas organizi racian ekonomian sistemon, kiu servus al la interesoj de la popolo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Solvo de la problemo de kombinado de [[centralizado]] kaj [[malcentralizado]] estas unu el la ĉefaj taskoj, kiuj staras antaŭ la socio.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la socian [[karaktero]]n eniras nur tiu tutaĵo de karakteraj trajtoj, kiu ĉeestas ĉe plejparto de anoj de tiu ĉi socia grupo kaj aperis rezulte de komunaj por ili travivaĵoj kaj ĝenerala vivmaniero.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nocio de socia [[karaktero]] estas ŝlosila por kompreno de la sociaj procezoj. Karaktero — en dinamika [[senco]] de la analitika [[psikologio]] — estas specifa formo de la [[Homo|homa]] [[energio]], aperanta dum procezo de dinamika adaptiĝo de homaj bezonoj al certa vivmaniero en certa socio.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ofte okazas, ke iu socia grupo je nivelo de [[konscio]] akceptas iujn [[ideo]]jn, sed tiuj ĉi ideoj efektive ne tuŝas la tutan [[naturo]]n de tiu ĉi grupo pro specifeco de ĝia socia [[karaktero]]; tiaj ideoj restas nur sortimento de konsciitaj principoj, sed je kriza momento [[homo]]j montriĝas malkapablaj agi laŭe al siaj principoj. Kiel ekzemplo povas servi [[Laboristo|laborista]] [[movado]] en [[Germanio]] dum la [[venko]] de [[naziismo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la [[familio]]n oni povas konsideri [[Psikologio|psikologia]] agento de la socio.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
== Andrej Movĉan ==
 
{{Citaĵo