Celo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 12:
 
== Erich Fromm ==
 
=== Fuĝo for de libereco [1941] ===
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉe [[kapitalismo]] [[Ekonomio|ekonomia]] agado, [[sukceso]] kaj materiala [[profito]] iĝis celo en si mem. [[Sorto]] de la [[homo]] konsistas en tio, ke akceli kreskon de ekonomia sistemo, multigi [[kapitalo]]n — kaj ne por celoj de propra [[feliĉo]], sed por la kapitalo mem. La homo transformiĝis je elemento de giganta ekonomia [[maŝino]]. Se li havas grandan kapitalon, do li estas granda dentorado; se li havas nenion — li estas bolteto; sed ajnakaze li estas nur elemento de la maŝino kaj servas al celoj, eksteraj rilate lin mem. Tiu preteco subigi sian [[personeco]]n al eksterhomaj celoj estis fakte pretigita de la [[Reformacio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Transformiĝo de [[individuo]] en ilo por atigado de [[Ekonomio|ekonomiaj]] celoj radikas en specifaĵoj de la [[Kapitalismo|kapitalisma]] produktadmaniero, ĉe kiu akumulado de [[kapitalo]] iĝis la sola celo de la ekonomia aktivado.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nia tuta [[energio]] estas malŝparata por atingi tion, kion ni deziras, kaj plejparto de la [[homo]]j neniam ekpensis pri origino de tiu ĉi agado: ĉu ili scias kion ili efektive deziras, ĉu ili mem deziras atingi la celojn, al kiuj ili strebas.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Racia [[potenco]] — [[aŭtoritato]] — same kiel vera [[idealo]], havas kiel celon evoluon de la [[individuo]]; do ĝi neniel povas konflikti kun la individuo, kun liaj veraj — ne patologiaj — streboj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Estonteco]] de [[demokratio]] dependas de realigo de [[individuismo]], kiu estis ideologia celo de la tuta spirita evoluo de la Moderna tempo ekde la epoko de la [[Renesanco]]. [[Kulturo|Kultura]] kaj [[Politiko|politika]] krizo de niaj tagoj klarigeblas ne per tio, ke iĝis tro multe da individuismo, sed per tio ke nia tiel nomata individuismo transformiĝis je malplena ŝelo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum neniu el antaŭaj [[historio|historiaj]] periodoj tiuj celoj estis atingeblaj; ili laŭbezone restis nur ideologiaj celoj, ĉar ne ekzistis materiala bazo, necesa por evoluo de la vera [[individuismo]]. [[Kapitalismo]] kreis tiun premison. Problemo de [[produktado]] jam estas solvita — almenaŭ ĝenerale; ni jam povas klare imagi estontan [[socio]]n de la komuna abundo, en kiu lukto pri [[Ekonomio|ekonomiaj]] [[privilegio]]j ne estos kaŭzata de ekonomia neceso. Problemo, kiun ni alfrontas hodiaŭ, konsistas en tia organizado de sociaj kaj ekonomiaj fortoj, ke la [[homo]] — ano de la organizita socio, iĝu [[mastro]] de tiuj ĉi fortoj, ne ilia [[sklavo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Faŝismo — kiel ajn ĝi sin nomus — estas la sistemo, iganta la individuon subiĝi al eksteraj celoj kaj malfortiganta evoluon de lia vera indiviueco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
=== La sana socio [1955] ===
 
{{Citaĵo