Interŝanĝo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 38:
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
 
== Jean Baudrillard ==
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Nekonscio]] estas la “entombigita”, subpremita kaj senfine disbranĉiĝinta strukturo. [[Teritorio]] estas malferma kaj limigita. Nekonscio estas loko de senfina ripetado de subpremado kaj fantasmoj de la [[subjekto]]. Teritorio ja estas loko de finita ciklo de parenceco kaj de interŝanĝoj sen la subjekto, sed ankaŭ sen escepto: la ciklo [[Besto|besta]] kaj [[Planto|planta]], ciklo de [[bono]] kaj [[abundo]], ciklo de parenceco kaj daŭrigo de la speco, ciklo [[Virino|virina]] kaj [[Rito|rita]] — la subjekto mankas, kaj ĉio troviĝas ĉi tie en konstanta interŝanĝo.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nenio pli similas al tiu ekcirkulado de la [[ostaĝo]]j, tiu absoluta formo de la [[Homo|homa]] konvertebleco, tiu ''pura formo de la neebla interŝanĝo'' ol cirkulado de la [[eŭro]]- kaj [[nafto]]dolaroj kaj aliaj flosantaj [[valuto]]j, kiuj tiom [[Teritorio|malteritoriiĝis]], estas tiom ekster la limoj de la ora ekvivalento kaj naciaj valutoj, kio efektive ili praktike ne interŝanĝiĝas, sed interverŝiĝas unu en alia en orbita ciklo, enkorpigante abstraktan deliron de la neebla tutmonda interŝanĝo…
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La fatalaj strategioj [1983]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Fari interŝanĝon kaj [[signo]]jn de la interŝanĝo estas la sola vojo eviti la [[sorto]]n kaj sensencajn signojn. Nenia [[amo]]miksturo, neniu [[defio]]. Nek [[pasio]], nek [[tenero]]. Tiel la [[vivo]] protektas sin kontraŭ [[Morto|mortigaj]] formoj de artefariteco kaj [[Ofero|ofereco]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La fatalaj strategioj [1983]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiam la [[sekso]] kaj [[amo]] airas laikan formon de la hejma [[ekonomio]], ili povas iĝi [[objekto]]j de la interŝanĝo.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La fatalaj strategioj [1983]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[terorismo]] nenion inventas kaj nenion malkovras. Ĝi simple kondukas ĉion ĝis ekstremo, ĝis paroksismo. Ĝi akrigas certan ordon de la aferoj, certan [[logiko]]n de [[perforto]] kaj malcerteco. La sistemo mem danke al spekulacia vastiĝo de ĉiuj specoj da interŝanĝo, aleatoraj kaj virtualaj formoj, kiuj trudiĝas ĉie, danke al minimumigo de la rezervoj kaj vagantaj [[kapital]]oj, la deviga movebleco kaj akcelo, kaŭzas tion ke la ĉefa principo iĝas la principo de malcerteco, kiu ja spegulas la terorismon en malcerteco de ĉiu pri sia propra [[sekureco]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}