Mano: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
}}
'''Mano''' estas ekstrema, artikigita parto de la brako de [[homo]] aŭ de [[simio]], havanta kvin [[fingro]]jn, el kiuj unu estas kontraŭmetebla al la ceteraj.
 
{{Citaĵo
|teksto = La senrevena [[tuŝo]], kiam ĉia rezisto prezentiĝas nepensebla, en nia [[Socio|socia]] [[vivo]] enkorpiĝis je ''[[aresto]]''… Sekva ŝtupo de la proksimiĝo estas ''kaptado''… Ujo de la fleksita [[manplato]] ĉi tie estas aŭguro de la [[faŭko]] aŭ [[stomako]], kiu definitive englutos la [[predo]]n. Ĉe multaj [[besto]]j ne la mano kaj nek [[ungego]]j, sed nome la armita faŭko estas destinita por kaptado. Ĉe la [[homo]]j la mano, kiu jam ne forlasas la predon, transformiĝis je videbla [[simbolo]] de la [[potenco]]. “Li estas ĉe li en la manoj”. “Ĉio estas en niaj manoj”. “Ĉio estas en la mano de Sinjoro”. Similaj esprimoj estas disvastiĝintaj kaj kutimaj en ĉiuj [[lingvo]]j.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ion [[Mikroskopo|mikroskopan]], kion ne eblas trakti serioze — la [[insekto]]n — oni dispremas ĉar la [[homo]] alikaze ne komprenos, ĉu li sukcesis [[Mortigo|mortigi]] ĝin. La homa mano ne povas formi por tio sufiĉe mallarĝan ujon. Tamen krom tio ke la homo volas ekstermi la turmentanton, kaj ankaŭ scii, ĉu ĝuste li estas ekstermita, tia konduto rilate [[muŝo]]n aŭ [[pulo]]n montras ion plian: [[disdegno]]n rilate la absolute sendefendan estaĵon, starantan en tute alia nivelo de la [[forto]]j kaj grandeco, al la estaĵo, kun kiu nenio ligas nin, kun kiu ni neniam iĝos kompareblaj, kiun ni neniam [[timo]]s, krom se ĝi subite aperos en giganta [[amaso]]. La ekstermado de tiu plej etaj estasĵo estas la unusola [[perfortaĵo]], kiu eĉ en ni restas tute senpuna.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiam mi diras al iu: “Mi dispremos vin per nudaj manoj”, do mi esprimas per tio la plej profundajn [[malestimo]]n kaj [[disdegno]]n. Mi kvazaŭ diras: “Vi estas [[insekto]]. Vi por mi signifas nenion. Vi por neniu ion signifas. Oni povas vin senpune ekstermi. Neniu tion rimarkos. Neniu pri tio rememoros. Kaj ankaŭ mi”.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Rimarkindas kian [[estimo]]n havas kaptopremo. Funkcioj de la mano estas tiom multnombraj, ke oni ne miras al abundo de rilataj al ĝi parolturnoj. Sed la veran aŭreolon al ĝi donas kaptopremo — la ĉefa kaj glorata eco de la [[potenco]]. La plej alta rango de la [[vorto]]j kiel “kaptita”, “kaptite” atestas tion plej konvinke… Al tio ligiĝas la [[Superstiĉo|superstiĉa]] [[timo]] kun kiu traktas la [[homo]]j la ĉasfelisojn — [[tigro]]jn kaj [[leono]]jn. Ili estas la plej grandaj kaptantoj… De iu ajn pozicio rigardu, ni alfrontas la potencon de la plej alta grado de koncentriĝo. En tiu ĉi sia formo ĝi kaŭzas al la homoj neforviŝeblan [[impreso]]n — ĉiuj [[reĝo]]j volonte vidas sin leonoj.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La mano ŝuldas sian estiĝon al la [[vivo]] sur [[arbo]]j. Ĝia unua [[signo]] estas apartigo de la dik[[fingro]]… Danke al tio iĝis ebla moviĝi laŭ arboj en iu ajn direkto; je ekzemplo de la ''[[simio]]j'' videblas por kio necesas la mano.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Eĉ la superaj [[simio]]j, revenintaj de sur la [[arbo]]j surteren, ne perdis tiun ĉi gravan kapablon — unuecon de la manoj. Pri tio klare memorigas vaste disvastiĝinta kutimo, reprezentita en la tuta homa gento: la [[komerco]]. Ĝi konsistas en tio, ke la [[homo]], ricevanta ion, redonas ion anstataŭe. Unu mano firme tenas la [[aĵo]]n, kiu allogas partneron. La alia ja estas postuleme etendita por la alia aĵo, kiun oni deziras ricevi interŝanĝe kontraŭ la sia. Tuj post kiam ĝi [[Tuŝo|tuŝis]] ĝin, la unua mano malpremiĝas. Sed nepre ne antaŭe, ĉar tiukaze ĝi povos seniĝi je ĝi, nenion ricevinte anstataŭe… En nenio alia la homo ĝis nun tiom proksimas al la simioj kiel en [[komerco]].
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La vera ''grandeco de la manoj'' estas en ilia ''[[pacienco]]'' Malrapidaj, trankvilaj agoj de la manoj kreis la [[mondo]]n, en kiu ni volas [[Vivo|vivi]]. En la komenco de la [[Biblio]] kiel kreinto estas nomita la [[potisto]], kies manoj formas [[argilo]]n.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri fingrumado] Sen ĝi ni neniam lernus ''formi'', neniam — ''[[Kudrado|kudri]]'' kaj neniam — ''[[Kareso|karesi]]''. De ĝi komenciĝas la vera [[vivo]] de la mano. Sen observado de konfiguracioj, kiujn formas ĉe tio la [[fingro]]j kaj kiuj poiomete devis gravuriĝi en la serĉanto, ni eble neniam lernus marki la [[aĵo]]jn per [[signo]]j, do ne akirus la ''[[lingvo]]n''.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La mano, ĉerpanta [[akvo]]n, estas la unua [[ujo]]. La interkroĉitaj [[fingro]]j de ambaŭ manoj formis la unuan [[korbo]]n.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Inklinon al la [[detruado]] ĉe la [[simio]]j kaj ĉe la [[homo]] oni povas trakti kiel ''ekzercon pri firmeco'' de la manoj kaj [[fingro]]j… Do, la manoj havas propran ''inklinon al la detruado'', ne ligitan senpere kun [[ĉasado]] kaj [[murdo]]. Ĝi havas pure [[Mekaniko|mekanikan]] [[naturo]]n kaj trovis sian evoluon en mekanismaj[[ invento]]j. Ĝi iĝis speciale danĝera nome pro sia senkulpeco.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ne nur la mano kiel tuto iĝis ekzemplo kaj instigilo de la evoluo. Interalie la [[fingro]]j, speciale la montrofingro, akiris gravan signifon. La fingro juniĝis ĉe la fino kaj armiĝis per [[ungo]]; komence ĝi donis aktivan senton de ''pikado''. El ĝi evoluis [[ponardo]] — tio estas longigita kaj akrigita fingro. El krucado de la [[birdo]] kaj la fingro estiĝis [[sago]]… la akrigita [[bastono]] transformiĝis je [[lanco]]: la mano, finiĝanta per unusola fingro.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La plej superan [[estimo]]n ĉiam ĝuis tio, kio helpis en la afero de ''[[mortigado]]''. Tio, kio povis mortigi, naskis [[timo]]n, kaj tio kio ne servis senpere al la mortigo, estis konsiderata simple utila. Ĉiuj propraj al la mano kapabloj de la [[pacienco]] donis al tiuj, kiuj koncentriĝis je ili kaj ekzercis ilin, nenion krom [[Sklaveco|sklaviĝo]]. Venkis ja tiuj, kiuj orientiĝis je la mortigado.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo