Potenco: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
}}
'''Potenco''' estas [[kapablo]] de iu trudi sian [[volo]]n aŭ [[Juro|jura]] aŭ [[Politiko|politika]] povo altrudi sian volon kaj plenumigi siajn [[ordono]]jn.
 
{{Citaĵo
|teksto = El la ''[[forto]]'' de [[ĉasisto]] naskiĝas la ''potenco'' de [[paŝtisto]].
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La senrevena [[tuŝo]], kiam ĉia rezisto prezentiĝas nepensebla, en nia [[Socio|socia]] [[vivo]] enkorpiĝis je ''[[aresto]]''… Sekva ŝtupo de la proksimiĝo estas ''kaptado''… Ujo de la fleksita [[manplato]] ĉi tie estas aŭguro de la [[faŭko]] aŭ [[stomako]], kiu definitive englutos la [[predo]]n. Ĉe multaj [[besto]]j ne la [[mano]] kaj nek [[ungego]]j, sed nome la armita faŭko estas destinita por kaptado. Ĉe la [[homo]]j la mano, kiu jam ne forlasas la predon, transformiĝis je videbla [[simbolo]] de la potenco. “Li estas ĉe li en la manoj”. “Ĉio estas en niaj manoj”. “Ĉio estas en la mano de Sinjoro”. Similaj esprimoj estas disvastiĝintaj kaj kutimaj en ĉiuj [[lingvo]]j.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Rimarkindas kian [[estimo]]n havas kaptopremo. Funkcioj de la [[mano]] estas tiom multnombraj, ke oni ne miras al abundo de rilataj al ĝi parolturnoj. Sed la veran aŭreolon al ĝi donas kaptopremo — la ĉefa kaj glorata eco de la potenco. La plej alta rango de la [[vorto]]j kiel “kaptita”, “kaptite” atestas tion plej konvinke… Al tio ligiĝas la [[Superstiĉo|superstiĉa]] [[timo]] kun kiu traktas la [[homo]]j la ĉasfelisojn — [[tigro]]jn kaj [[leono]]jn. Ili estas la plej grandaj kaptantoj… De iu ajn pozicio rigardu, ni alfrontas la potencon de la plej alta grado de koncentriĝo. En tiu ĉi sia formo ĝi kaŭzas al la homoj neforviŝeblan [[impreso]]n — ĉiuj [[reĝo]]j volonte vidas sin leonoj.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La sorĉitaj per majesteco de la kaptado, [[homo]]j foje forgesas pri tio, kio okazas paralele: pli grandan potencon havas tiu, kiu ''ne donas sin kapti''. Ĉiuj liberaj spacoj, kiujn kreas ĉirkaŭ si la [[reganto]], servas nome por tiu ĉi dua [[celo]].
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La plej grava instrumento de la potenco, per kiu estas provizita la [[homo]], kaj ankaŭ multaj [[besto]]j, estas la ''[[dento]]j''. Ilia ordiĝo laŭvice, brilo kaj glimo elstarigas ilin el ĉio alia, kio apartenas al la [[korpo]] kaj estas uzata praktike. Oni povas ilin nomi la unua ''vico'' el ĉiuj konataj: tio estas vico, kaŝanta en si [[minaco]]n, kiu estas esprimita eĉ se ne ĉiam, do ĉiam kiam la [[buŝo]] estas malfermita, do tre ofte.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Salto de la [[ŝtono]] al la [[metalo]] estis decida rilate kreskon de glateco. Kiom ajn estu ŝlifata la ŝtono, tamen la [[glavo]] — unue [[Bronzo|bronza]], poste [[Fero|fera]] — estas eĉ pli glata. Metalo povas esti pli glata ol ĉio alia — jen kio en ĝi allogas kaj subaĉetas… [[Manio]] de glateco en la [[Nuntempo|nuntempa]] [[vivo]] disvastiĝis eĉ en tiaj sferoj, kie antaŭe oni evitis glatecon… Ĉiuj parolas pri funkcieco, klareco, utileco, sed efektive regas ''glateco'' kaj kaŝe enhavanta en ĝi [[prestiĝo]] de la potenco.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiam branĉo submane rompiĝis, aperis ''[[bastono]]''… Same kiel rektomarŝado ĝis nun ne perdis sian patoson, ankaŭ la bastono malgraŭ ĉiuj siaj transformiĝoj ne iĝis simple teda [[aĵo]]: kiel [[Sorĉado|sorĉa]] bastono aŭ kiel [[scipetro]] ĝi restis atributo de du plej gravaj formoj de la potenco.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉio kio estas [[Manĝo|manĝata]], estas [[objekto]] de la potenco.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La ellaborita ĉi tie [[imago]] pri la [[digestado]] kiel la centra procezo de la potenco estas ĝusta ankaŭ rilate la [[patrino]]n; nur ĉe ŝi tiu ĉi procezo distribuiĝas je pli ol unu [[korpo]], kaj tiu fakto, ke nova korpo pri kies [[nutrado]] ŝi zorgas, estas apartigita de ŝia propra, nur donas al la procezo entute klarecon kaj videblecon. La potenco de la patrino super la [[bebo]] en la fruaj etapoj de lia evoluo estas absoluta kaj ne nur pro tio, ke de ŝi komplete dependas lia [[vivo]], sed ankaŭ ĉar ŝi sentas fortegan [[deziro]]n senĉese uzi tiun potencon. Koncentriĝo de la strebo domini je tiom eta estaĵo donas al ŝi [[sento]]n de superpotenco, kiu eblas en neniu el la aliaj normalaj interpersonaj [[Homo|homaj]] rilatoj.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Por la [[patrino]] la [[bebo]] kunigas en si ecojn de la [[planto]] kaj la [[besto]]… La bebo kreskas kiel [[grajno]] sub la [[mano]]j de la patrino, kiel hejma besto li plenumas tion, kion ŝi [[Ordono|ordonas]]… Ne ekzstas pli intensa formo de la potenco.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la [[familio]] el du anoj estas la plej kompatinda verko de la [[homaro]]. Sed eĉ kiam [[infano]]j haveblas, ili ofte estas nura ŝirmilo, ŝirmanta la plej senhontan [[egoismo]]n. Oni ŝparas “por siaj infanoj”, lasante la aliajn malsati. Efektive oni konservas, dum oni vivas, por si mem.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La momento de [[postvivado]] estas la momento de la potenco. [[Teruro]] pro la [[sento]] de la [[morto]] transformiĝas je [[kontento]] pro tio, ke mortas ne vi, sed alia. Li kuŝas kaj vi staras. Kvazaŭ vi trafis la [[malamiko]]n en la duopa lukto.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Enkorpigo de ĉiuj [[danĝero]]j erte estas la [[morto]]… La unua kaj decida [[signo]] de la [[reganto]] estas rajto [[Ordono|ordoni]] pri la [[vivo]] kaj morto. Al li neniu estas allasata: se venas mesaĝisto kun [[mesaĝo]], kiu devas proksimiĝi al la reganto, oni lin priserĉas kaj forprenas la [[armilo]]jn. La morton de li oni sisteme malproksimigas kaj tenas for: li mem povas kaj devas ĝin ordoni. Li [[Kaŭzo|kaŭzas]] la morton, kiam li deziras. La eldirita de li mort[[kondamno]] ĉiam estos plenumita. Tio estas sigelo de lia potenco: la potenco estas absoluta ĝis kiam lia rajto pri la mortkondamno estas nediskutebla. Liaj veraj regatoj estas nur tiuj, kiuj permesas al li mortigi sin.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La potencon en pli profunda, [[Besto|besta]] nivelo, pli bone estas nomi [[perforto]]. Per perforto la [[predo]] estas kaptata kaj transportata al la [[buŝo]]. Perforto, se ĝi permesas al si malrapidiĝi, iĝas la potenco.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la [[germana lingvo]] la [[vorto]] Macht (potenco) devenas de la malnova [[Gota lingvo|gota]] radiko magan, signifanta koennen, vermoegen (povi, posedi) kaj tute ne estas ligita al la vorto machen (fari).
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[islamo]] kaj [[kalvinismo]]] Iliaj adeptoj sopiras [[Dio|dian]] ''[[perforto]]n''. La dia potenco al ili malsufiĉas, ĝi estas tro nekonkreta kaj malproksima kaj tro multon lasas je ilia dispono. Tiu konstanta atendado de la [[ordono]] havas al la [[homo]]j, kiuj subiĝas al ĝi, profundegan influon kaj kaŭzas pezegajn sekvojn en ilia rilatoj al la ĉirkaŭuloj. Ĝi kreas la tipon de la [[kredanto]]-[[soldato]], por kiu [[batalo]] estas la vera esprimo de la [[vivo]] kaj kiu ne timas la batalon, ĉar sentas ĝin en si konstante.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la demandanto [[demando]]j altigas la [[sento]]n de la potenco: li [[Ĝuo|ĝuas]], farante ilin denove kaj denove. La respondanto subiĝas al li ju pli, des pli ofte li respondas. Persona [[libereco]] grandparte konsistas en protekteco kontraŭ la demandoj. La plej forta [[tiranio]] estas tiu, kiu permesas al si la plej fortajn demandojn.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Silentado]] izolas — la silentanto estas pli [[Soleco|soleca]] ol la [[parolanto]]. Tiel al li estas aljuĝata la potenco de aparteneco. Li estas gardanto de [[trezoro]] kaj la trezoro estas en li.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Ĝojo]] pro la negativa prijuĝo estas evidenta. Tio estas kruda kaj [[Krueleco|kruela]] ĝojo, kiun nenio povas hezitigi… Potenco de la ''[[juĝisto]]'' — jen kion aljuĝas al si la [[homo]], agante tiel.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ne dubindas ke multaj [[malpermeso]]j ekzistas nur por subtenado de la potenco de tiuj, kiuj povas puni aŭ pardoni ilian rompon. La ''[[pardono]]'' estas altsignifa kaj koncentra [[ago]] de la potenco, ĉar ĝi supozigas [[kondamno]]n; antaŭ la kondamno la pardono ne eblas.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sian plej altan riveliĝon la potenco demonstras tie, kie la [[pardono]] venas lastmomente.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[bacilo]]j] [[Imago]]j de la [[homo]] pri si kaj sia [[povo]] kreskis ĝis neimagebla grandeco, kiam li poste renkontiĝis kun la ''baciloj''… Al la granda aparta ''homo'' kontraŭstaris la grandega [[amaso]] da malaperante ''etaj estaĵoj''. Gravecon de tiu bildo ne eblas supertaksi. Al ĝia ellaborado estas dediĉitaj la ĉefaj [[mito]]j en la [[Spirito|spirita]] [[historio]] de la [[homaro]]. Ĝi iĝis la vera modelo de la dinamiko de la potenco. Ĉion kio al ĝi kontraŭstaras, la homo komencis trakti kiel la aron da ''malicaj estaĵoj''.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[paranojo]]] En la [[psika malsano]], kiu konsistas en tiom proksima parenceco kun la potenco ke oni povus nomi ilin [[ĝemelo]]j, la retransformiĝo prezentas la specon de ''[[tiranio]]''.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[reĝo]]] Statikeco de tiu ĉi tipo, al kiu estas [[Malpermeso|malpermesita]] propra transformiĝo, kvankam de ĝi eliras senfinaj [[ordono]]j, kaŭzantaj transformiĝon de la aliaj, eniris esencon de la potenco. Tiu ĉi imago difinas ankaŭ la nuntempajn [[ideo]]jn pri la [[naturo]] de la potenco.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiam la [[homo]] sukcesis kolekti tiom da [[sklavo]]j, kiom da [[besto]]j en la [[grego]], estis farita la fundamento de la [[ŝtato]] kaj de la potenco; kaj ne dubeblas ke strebo transformi la tutan [[popolo]]n je la sklavoj aŭ je la bestoj vekiĝas en la [[reganto]] des pli forte, ju pli multnombra estas tiu popolo.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Pozon de ''[[genuado]]'' oni povas trakti kiel [[petego]]n pri la [[kompato]]. La kondamnito al [[ekzekuto]] metas la [[kapo]]n, li [[Abnegacio|abnegaciis]] pri tio ke oi forhakos ĝin. Li ne rezistas, lia pozo mem faciligas plenumadon de alies [[volo]]. Sed li kunpremas la [[mano]]jn kaj petegas la [[reganto]]n pri [[pardono]] en la lasta momento. La genuado estas ĉiam [[ludo]] en la lasta momento, eĉ se efektive temas pri io tute alia, pri iu [[servo]], pri montro de [[atento]]. Tiu kiu ŝajnige fordonas sin en la manojn de la [[morto]], aljuĝas al tiu antaŭ kiu li genuiĝas la plej grandan potencon — la potencon pri la [[vivo]] kaj morto. Al tiom pova reganto estos tute ne malfacile fari iun ajn [[favoro]]n. Kaj tiu favoro devas esti ne malpli granda ol senpoveco de la genuanto. La ludata [[distanco]] devas esti tiom granda, ke nur grandeco de la reganto povus ĝin superi; kaj se tio ne okazos, la reganto mem en la sekva momento eksentos sin malpli granda ol en la momento, kiam antaŭ li oni genuiĝis.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ne ekzistas pli videbla esprimo de la potenco ol [[ago]]j de la [[dirigento]]… kiu nenion scias pri la potenco povus punkton post punkto elkonduki ĉiujn ĝiajn trajtojn kaj ecojn el observado de la dirigento.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ordo de la [[tempo]] reguligas ĉiujn formojn de kunlaboro. Oni povas diri, ke ĝi estas la unua atributo de ĉia formo de [[regado]]. Ĉia aperinta potenco, dezirante firmiĝi, enkondukas novan ordon de la tempo.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Same en la aprobaj [[aplaŭdo]]j oni povas vidi la [[volo]]n al multigo. La movoj kaj riveliĝoj, kiuj estas konsiderataj ekzemplodonaj, per aplaŭdoj kvazaŭ fortiĝas kaj estas instigataj al ripetado. Al la potenco, eliĝanta el miloj da aplaŭdantaj [[manplato]]j, kapablas rezisti nur malmultaj; [[produktado]] de la aplaŭdantoj ''neeviteble'' vastiĝas.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La potenco neniam spertis malsufiĉon de [[Laŭdo|laŭdantoj]]. [[Historiisto]]j, kiuj profesie estas [[Obsedo|obseditaj]] de ĝi, scias klarigi ĉion pere de ''[[tempo]]'', malantaŭ kiu por ili kiel fakuloj estas facile kaŝi sin kaj pere de ''neceso'', kiu en iliaj [[mano]]j ŝanĝiĝas laŭplaĉe.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tiu propra al la [[paranojulo]] ''[[sento]] de pozicio'' ludas ege gravan [[rolo]]n: li ĉiam strebas defendi kaj sekurigi sian esceptan pozicion. La [[reganto]]j laŭe al la [[naturo]] de la potenco kondutas same kaj en subjektiva perceptado de sia pozicio ili ne diferenciĝas de la paranojuloj.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Paranojo]] estas laŭvorte ''[[malsano]] de la potenco''… [[Sukceso]] ĉi tie, same kiel ĉie, dependas de [[Hazardo|hazardaĵo]]j. Ilia rekonstruado sub [[masko]] de [[leĝo]]j nomiĝas [[historio]]. Sub ĉiu granda [[nomo]] en la historio povus unuope stari centoj da aliaj. [[Talento]] de [[malnobleco]] estas divastiĝinta en la [[homaro]]. Ĉiu havas [[apetito]]n kaj ĉiu aspektas kiel [[reĝo]], starante sur la senfina kampo de la [[Besto|bestaj]] [[kadavro]]j. Honesta esplorado de la potenco devas rezigni je la sukceso kiel kriterio.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ne eblas liberiĝi je la [[penso]], ke ĉiun [[paranojo]]n, same kiel ĉiun potencon, regas unusola strebo: forigi de la [[vojo]] ĉiujn por resti sola aŭ — en pli milda kaj ofte renkontiĝanta maniero — subigi ĉiujn al si por iĝi la sola helpe de ili.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[postvivanto]] mem sentas [[timo]]n. Li ĉiam timas… Lia grandeco kaj lia nevundebleco estas en konstanta konflikto. Li iĝis tro granda. La [[reganto]]j hodiaŭ tremas aliel, kvazaŭ ili estas la samaj kiel la aliaj [[homo]]j. La origina strukturo de la potenco, ĝia kerno kaj [[koro]] — postvivado de la regantoj koste de ĉiuj aliaj — reesumiĝis je absurdo, kuŝas en ruinoj. La potenco hodiaŭ estas pli pova ol iam ajn, sed ankaŭ pli [[Damno|damna]] ol iam ajn. Postvivus ĉiuj aŭ neniu.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tiu, kiu volas iĝi pli forta ol la potenco, devas lerni sen [[timo]] rigardi en la [[okulo]]jn de la [[ordono]] kaj trovi la rimedon elŝiri ĝian pikilon.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo