Naziismo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
{{Citaĵo
|teksto = [[Hitlero]] ekzemple rigardis la [[Germanio|germanajn]] [[komunisto]]jn kiel potencialajn nacional-socialistojn: “El [[Burĝo|etburĝa]] [[social-demokrato]] aŭ el [[Sindikato|sindikata]] gvidanto nacional-socialisto formiĝos neniam, sed el komunisto li formiĝos ĉiam”. Kapitano [[Ernst Röhm|Röhm]] fanfaronis ke la plej fervoran komuniston li transformos je nazio en kvar semajnojn. Aliflanke [[Karl Radek]] rigardis al la nazioj-brunĉemizuloj kiel al rezervo de [[Estonteco|estontaj]] komunistoj.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 20:
{{Citaĵo
|teksto = La [[revolucio]]j de la [[bolŝevistoj]] kaj de la nazioj estas ankaŭ la sufiĉe maturaj [[Nacio|naciaj]] [[movado]]j; cetere la nazia [[revolucio]] estis tia movado ekde komenco, kaj la [[naciismo]] de la bolŝevistoj montriĝis ne tuj.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 27:
{{Citaĵo
|teksto = La samaj [[homo]]j, kiaj plenigas la kreskantan [[Amaso|amasan]] [[movado]]n, verŝajne volonte uzus eblecon transloĝiĝi al alia [[lando]]. Transloĝiĝo do povas esti anstataŭigo de la amasa movado. Tre verŝajne ke se [[Usono]] kaj la [[Brita imperio]] helpu ekzemple al amasa [[elmigrado]] el [[Eŭropo]] post la [[Unua mondmilito]], — ne okazus nek la [[Faŝismo|faŝisma]], nek la nazia [[revolucio]]j. En nia [[lando]] [[Libereco|libera]] kaj facila transloĝiĝo tra grandega kontinento helpis al la sociala stabileco.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 34:
{{Citaĵo
|teksto = Se [[homo]] estas sena je [[talento]]j fari ion por si, [[libereco]] por li estas premanta ŝarĝo. Por kio havi liberecon de elekto, se li kapablas por nenio? Ni aliĝas al la [[Amaso|amasa]] [[movado]] por eviti personan [[respondeco]]n aŭ, parolante per la vortoj de arda juna nazio, “por esti libera je libereco”. Kiam ordinaraj nazioj deklaris, ke ili ne kulpas pri ĉiuj teruraj [[krimo]]j, kiujn ili faris, tio estis ne nura aroga [[hipokriteco]]. Ili konsideris sin trompitaj kaj kalumniitaj, kiam sur iliajn ŝultrojn oni metis respondecon pri plenumado de la [[ordono]]j. Ĉu ili ne aliĝis al la nazia movado por esti liberaj je respondeco?
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 41:
{{Citaĵo
|teksto = Al la [[Totalismo|totalisma]] reĝimo de [[Hitlero]] post kiam ĝi stabiliĝis, neniam minacis [[Amaso|amasa]] [[ribelo]]. Dum la naziestroj volonte prenis sur sin respondecon kaj faris ĉiujn decidojn, por estiĝo de [[Popolo|popola]] antagonismo ekzistis neniuj ŝancoj. Tia danĝero povus aperi nur se la nazioj malfortigus [[disciplino]]n kaj [[kontrolo]]n. La vortoj de [[Alexis de Tocqueville|Tocqueville]] pri la [[Tiranio|tirania]] [[regado]] validas por ĉiuj totalismaj reĝimoj: la momento de plej granda danĝero por ili estas kiam ili komencas [[reformo]]jn, tio estas kiam ili ekmontras [[Liberalismo|liberalajn]] tendencojn.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 48:
{{Citaĵo
|teksto = La [[kredanto]], kiom ajn estus liaj agoj furiozaj kaj [[Perforto|perfortaj]], ĝenerale estas la [[homo]] [[Obeo|obeema]] kaj subiĝema. Novkonvertitaj [[kristano]]j, atakintaj la [[universitato]]n en [[Aleksandrio]] kaj [[Linĉado|linĉintaj]] tie [[profesoro]]jn, suspektitajn pri [[herezo]], estis obeemaj anoj de la unueca [[eklezio]]. [[Komunisto]] — aktiva partoprenanto de strataj tumultoj — estas servila ano de la [[partio]]. [[Japanio|Japanaj]] kaj naziaj arogantuloj kaj furiozuloj estis la plej disciplinemaj homoj, kiujn nur konis la [[mondo]]. Ĉe ni, en [[Usono]], dunganto ofte trovas en fanatikulo-[[rasisto]], inklina al [[Amaso|amasa]] perforto, obeeman kaj kvietan [[laboristo]]n, en [[armeo]] tia homo estas speciale disciplinema [[soldato]].
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 55:
{{Citaĵo
|teksto = Kaj ĉe la [[Bolŝevismo|bolŝevisma]], kaj ĉe la nazia reĝimoj haveblas fajna [[kompreno]] de graveco de la rilatoj inter la “[[homoj de la vorto]]” kaj la [[ŝtato]]. En la bolŝevisma [[Sovetunio|Rusio]] [[verkisto]]j, [[pentristo]]j, [[sciencisto]]j ĝuas [[privilegio]]jn de la reganta tavolo. Ili ĉiuj estas superaj [[ŝtatoficisto]]j. Cetere ili devas sekvi la [[Partio|partian]] linion, sed tio estas nura [[disciplino]], al kiu subiĝas la tuta [[elito]]. Kio koncernas [[Hitlero]]n, do li havis diable realisman planon: ĉiujn sferojn de la [[scio]] fari [[monopolo]] de la elito, kiuj devos regi lian mondan [[imperio]]n; la restajn sennomajn [[amaso]]jn Hitlero planis teni duonedukitaj.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 62:
{{Citaĵo
|teksto = La vojon al la [[Amaso|amasa]] [[movado]] kreas la “[[homoj de la vorto]]”, realigas la movadon la [[fanatikulo]]j, stabiligas la “homoj de la ago”. Por la movado estas bone kaj verŝajne eĉ necese por ĝia daŭrigo ke tiujn ĉi [[rolo]]jn plenumu malsamaj [[homo]]j — unu post alia, laŭorde. Kiam okazas, ke la movadon ekde ĝia koncipo ĝis maturiĝo gvidas la sama homo aŭ la samaj homoj (aŭ homoj de la sama tipo), do la movado kutime [[Fiasko|fiaskas]]. La [[Faŝismo|faŝisma]] kaj nazia movadoj ne havis sinsekvajn ŝanĝojn en la gvidantaro kaj ambaŭ finiĝis per katastrofo. Fanatikismo de [[Hitlero]], lia malkapablo halti, malkapablo al la rolo de la praktika “homo de la ago” pereigis la movadon. Se Hitlero mortus meze de la [[1930-aj jaroj]] la movadon sendube ekgvidus “homo de la ago” simila al [[Hering]] kaj ĝi postvivus.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 69:
{{Citaĵo
|teksto = En la [[okulo]]j de la [[homo]] [[Kredo|kredanta]], homoj ekster la “sankta afero” ne havas firman [[karaktero]]n kaj pro tio povas esti facila [[predo]] de la kredantoj. Aliflanke, la kredantoj de ĉiuj tipoj, kvankam morte [[Malamo|malamas]] unu la alian kaj pretas alkroĉiĝi je la gorĝo unu al alia, agnoskas forton unu de alia kaj sentas reciprokan sinceran [[estimo]]n. [[Hitlero]] konsideris la [[bolŝevisto]]jn egalaj al si kaj ordinis la eksajn [[komunisto]]jn tuj anigi al la nazia [[partio]]. [[Stalin]] siavice konsideris la naziojn kaj [[japanoj]]n la solaj estiminduloj. Eĉ la [[Religio|religiaj]] [[fanatikulo]]j kaj la batalemaj [[ateisto]]j traktas unu la alian kun estimo.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =