Movado: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
{{Citaĵo
|teksto = Ni eliru el la fakto, ke komence de ĉiuj [[Amaso|amasaj]] movadoj inter iliaj partoprenantoj dominas malkontentaj pri la [[vivo]] [[homo]]j kaj ke aliĝas ili al la movado propravole, kaj poste ni supozu ke: 1) tiu ĉi malkontento per si mem naskas plejparton de karakteraj trajtoj de la homo kredanta, sen ajna ekstera influo (eĉ antaŭ lia partopreno en la movado), 2) vere efika metodo de konvertado je la [[kredo]] konsistas plejparte en tio evoluigi kaj fortigi inklinojn kaj reagojn, proprajn al la malkontenta [[konscio]].
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 20:
{{Citaĵo
|teksto = Por ĵeti sin komplete en entreprenon, ligitan al grandaj [[ŝanĝo]]j, [[homo]]j devas esti ekstreme [[Malkontento|malkontentaj]], ne tre [[Malriĉeco|malriĉaj]] kaj havi tian [[sento]]n, ke, posedante [[Povo|povegan]] [[doktrino]]n, [[Peko|senpekan]] [[gvidanto]]n aŭ novajn metodojn, ili ricevas aliron al la fonto de la ĉiovenka [[forto]]. Samtempe ili devas havi troiigitan [[imago]]n pri eblecoj kaj perspektivoj de [[estonteco]]. Kaj fine ili devas esti tute [[Scio|nesciaj]] pri malfacilaĵoj, ligitaj al ilia entrepreno. [[Sperto]] tiukaze estas obstaklo. Homoj, komenciĝintaj la [[Franca revolucio|Francan revolucion]], havis nenian [[Politiko|politikan]] sperton. Same kiel la [[bolŝevistoj]], kaj la [[nazioj]], kaj la [[revoluciulo]]j de [[Azio]]. Sperta homo aperas poste, li aniĝas al la movado kiam ĝi jam moviĝas. [[Anglio|Angla]] politika sperto verŝajne gardas la [[Angloj|anglon]] de la [[Amaso|amasaj]] movadoj.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 27:
{{Citaĵo
|teksto = La [[Amaso|amasa]] movado, interalie en fazo de sia leviĝo, allogas ne tiujn, kiuj volas antaŭenigi sian tenere amatan “mi”, sed tiujn kiuj penas liberigi je sia nedezirata “mi”.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 34:
{{Citaĵo
|teksto = Tuj kiam la [[Amaso|amasa]] movado komencas allogi al si [[homo]]jn, interesitajn pri sia [[Persono|persona]] [[kariero]], tio signifas ke ĝi trapasis fazon de sia leviĝo kaj jam okupiĝas ne pri kreado de la nova [[mondo]], sed klopodas konservi kaj deteni la jaman. Tio signifas ke la movado ĉesis esti movado kaj iĝis entrepreno.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 41:
{{Citaĵo
|teksto = Unu el plej grandaj allogaĵoj de la [[Amaso|amasa]] movado estas ke ĝi anstataŭigas por ni [[espero]]n. Tiu ĉi allogaĵo speciale forte efikas en [[socio]], kie vaste disvastiĝis la [[ideo]] de la [[progreso]]. En [[nocio]] de la progreso kategorio “morgaŭ” okupas tre grandan lokon: kompreneble ke [[malkontento]], kiam antaŭe videblas nenio bona, estas ekstreme [[Turmento|turmenta]].
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 48:
{{Citaĵo
|teksto = Se [[popolo]] maturiĝis por la [[Amaso|amasaj]] movadoj, tio kutime signifas ke ĝi pretas al iu ajn el ili, kaj ne nur al unu movado kun difinitaj [[doktrino]] aŭ programo.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 55:
{{Citaĵo
|teksto = …a) ĉiuj [[Amaso|amasaj]] movadoj konkurencas unu kontraŭ alia, kaj se unu el ili kolektas pli da adepotj, do la aliaj ricevas malpli; b) ĉiuj amasaj movadoj estas reciproke anstataŭeblaj, unu movado povas facile transformiĝi je alia: [[Religio|religia]] movado povas transformiĝi je la [[Naciismo|naciisma]] aŭ je [[Socio|sociala]] [[revolucio]]; la sociala revolucio — je batalema naciismo aŭ je religia movado; naciisma movado povas transformiĝi je la religia aŭ je la sociala revolucio.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 62:
{{Citaĵo
|teksto = La [[Amaso|amasa]] movado laŭ sia karaktero malofte estas tuteca. Kutime unu movado montras iujn elementojn de movadoj de aliaj specoj; foje unu movado inkludas du aŭ tri. [[Eliro (historia evento)|Eliro]] de la [[judoj]] el [[Egiptio]] estis kaj sklav[[ribelo]], kaj [[Religio|religia]] movado, kaj la [[nacio|nacia]]. La batalema [[naciismo]] de la [[japanoj]] laŭ sia esenco estas [[Revolucio|revolucia]]. La [[Franca revolucio]] estis la nova religio de tiu [[tempo]]: ĝi havis [[dogmo]]jn, sanktajn revoluciajn [[principo]]jn — [[Libereco]] kaj la sankta [[Egaleco]]; ĝi havis “siajn religiajn [[rito]]jn, kiuj laŭsence estis aliformiĝo de [[Katolikismo|katolika]] [[diservo]], ligita al la civilaj [[festo]]j. Ĝi havis siajn [[sanktulo]]jn, siajn [[heroo]]jn kaj [[martiro]]jn de libereco”<ref>Citaĵo el: Carl L. Becker. The Heavenly City of the Eighteenth-Century Pholosophers. 1932. p. 133.</ref>. Kaj samtempe la Franca revolucio estis ankaŭ la nacia movado. En 1792 la Leĝodona Kunsido eldonis dekreton pri tio, ke la [[altaro]]j ĉie devas esti starigataj kun nepra surskribo: “La civitano naskiĝas, vivas kaj mortas por la [[Patrujo]]”.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 69:
{{Citaĵo
|teksto = La [[revolucio]]j de la [[bolŝevistoj]] kaj de la [[nazioj]] estas ankaŭ la sufiĉe maturaj [[Nacio|naciaj]] movadoj; cetere la nazia [[revolucio]] estis tia movado ekde komenco, kaj la [[naciismo]] de la bolŝevistoj montriĝis ne tuj.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 76:
{{Citaĵo
|teksto = [[Cionismo]] estas kaj la [[Nacio|nacia]] movado, kaj la [[Socio|sociala]] [[revolucio]]. Por la ortodoksa [[judo]] tamen cionismo estas ankaŭ la [[Religio|religia]] movado.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 83:
{{Citaĵo
|teksto = Tasko de ĉesigo de unu [[Amaso|amasa]] movado povas esti solvita danke al anstataŭigo de ĝi per alia amasa movado. La [[Socio|sociala]] [[revolucio]] povas esti haltigita per subtenado de [[Religio|religia]] aŭ [[Nacio|nacia]] movado. Ekzemple en [[lando]]j, kie [[katolikismo]] denove iĝis [[Spirito|spirita]] amasa movado, ĝi kontraŭas disvastiĝon de [[komunismo]]. En [[Japanio]] [[naciismo]] ensorbis ankaŭ ĉiujn movadojn de la sociala [[protesto]]. En nia [[Suda Usono|Sudo]] [Usono] movado de [[Raso|rasa]] [[solidareco]] efikas kiel preventa ago kontraŭ la sociala eksplodo. Simila situacio videblas ankaŭ inter la [[francoj]] en [[Kanado]], kaj inter la [[buroj]] en [[Sud-Afriko]].
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 90:
{{Citaĵo
|teksto = Tiuj kiuj forte teniĝas je [[nuntempo]] kaj volas konservi ĝin ne devas ludi kun la [[Amaso|amasaj]] movadoj. Kiam la amasa movado komencas sian marŝon, la jama ĉiam ekfartas malbone.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 97:
{{Citaĵo
|teksto = La samaj [[homo]]j, kiaj plenigas la kreskantan [[Amaso|amasan]] movadon, verŝajne volonte uzus eblecon transloĝiĝi al alia [[lando]]. Transloĝiĝo do povas esti anstataŭigo de la amasa movado. Tre verŝajne ke se [[Usono]] kaj la [[Brita imperio]] helpu ekzemple al amasa [[elmigrado]] el [[Eŭropo]] post la [[Unua mondmilito]], — ne okazus nek la [[Faŝismo|faŝisma]], nek la [[Naziismo|nazia]] [[revolucio]]j. En nia [[lando]] [[Libereco|libera]] kaj facila transloĝiĝo tra grandega kontinento helpis al la sociala stabileco.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 104:
{{Citaĵo
|teksto = Foje malfacilas diri, kie finiĝas [[Amaso|amasa]] [[migrado]] kaj kie komenciĝas amasa movado kaj kiu el ili estis la unua. [[Eliro (historia evento)|Transloĝiĝo]] de la [[judoj]] el [[Egiptio]] evoluis je la [[Religio|religia]] kaj [[Nacio|nacia]] movado. Migradoj de la [[barbaroj]] en la tagoj de la dekadenco de la [[Romia imperio]] estis pli ol nura moviĝo de loĝantaro. Haveblas atestoj, ke la barbaroj estis relative malmultnombraj, sed kiam ili invadis la [[lando]]n, al ili aliĝis [[Subpremado|subpremitoj]] kaj [[Malkontento|malkontentuloj]] el ĉiuj tavoloj de loka [[socio]]. “Tio estis la sociala [[revolucio]], kaŭzita de eksterlanda [[konkero]] kaj per ĝi ekstere maskita”<ref>Citaĵo el: Wells H. G. The Outline of History. 1922. p. 482-482).</ref>.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 111:
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiu [[Amaso|amasa]] movado en certa [[senco]] estas [[migrado]], transloĝiĝo — strebo al la “promesita tero”; kaj se ĝi estas ebla kaj [[Racio|racia]], do transloĝiĝo efektive okazas. Tiel okazis al [[puritanoj]], [[anabaptistoj]], [[mormonoj]], duĥoboroj<ref>Rusa ortodoksa sekto.</ref> kaj [[cionistoj]]. La amasa migrado fortigas [[spirito]]n kaj unuecon de la movado; en iu ajn formo okazu transloĝiĝo — ĉu forme de [[konkero]], [[krucmilito]], [[pilgrimado]] aŭ transloĝiĝo al nova tero — tio estas farata kiel la vera aktiva amasa movado.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 118:
{{Citaĵo
|teksto = [[Espero]] foje efikas kvazaŭ esplodaĵo, kaj foje ĝi [[Diciplino|disciplinigas]] kaj plenigas per [[pacienco]]: la unua okazas kiam oni supozas, ke espero plenumiĝos baldaŭ; la dua — kiam espero plenumiĝos ne baldaŭ. La [[Amaso|amasa]] movado dum sia leviĝo promesas esperon de la unua varianto… poste, kiam la movado akiras [[potenco]]n, ĝia akcento translokiĝas je la fora espero — je [[revo]] kaj alloga [[fantomo]]. La amasa movado post atingi celon ekokupiĝas sole pri konservado de la atingita kaj tiam [[obeemo]] kaj pacienco estas aprezataj pli alte ol senpera agado, kaj kiam ni “esperas pri tio, kion ni ne vidas, tiam ni pacience atendas”<ref>Epistolo al la Romianoj. 8:25.</ref>.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 125:
{{Citaĵo
|teksto = Ĉia [[Amaso|amasa]] movado, atinginta [[potenco]]n, proponas sian propran [[espero]]n — sian sorton de [[opiumo]] por bridi [[senpacienco]]n de la amasoj, por ke ili akceptu sian sorton. [[Stalinismo]] estas la sama opiumo por la [[popolo]] kiel la dominantaj [[religio]]j.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 132:
{{Citaĵo
|teksto = Se [[homo]] estas sena je [[talento]]j fari ion por si, [[libereco]] por li estas premanta ŝarĝo. Por kio havi liberecon de elekto, se li kapablas por nenio? Ni aliĝas al la [[Amaso|amasa]] movado por eviti personan [[respondeco]]n aŭ, parolante per la vortoj de arda juna [[Naziismo|nazio]], “por esti libera je libereco”. Kiam ordinaraj nazioj deklaris, ke ili ne kulpas pri ĉiuj teruraj [[krimo]]j, kiujn ili faris, tio estis ne nura aroga [[hipokriteco]]. Ili konsideris sin trompitaj kaj kalumniitaj, kiam sur iliajn ŝultrojn oni metis respondecon pri plenumado de la [[ordono]]j. Ĉu ili ne aliĝis al la nazia movado por esti liberaj je respondeco?
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 139:
{{Citaĵo
|teksto = [[Amaso|amasaj]] movadoj, aperintaj por [[Liberigo|liberiĝo]] de la subpremanta ordo, por sia aktiva agado ne donas [[Persono|personan]] [[libereco]]n.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 146:
{{Citaĵo
|teksto = Veras, ke adeptoj de la movado en la periodo de ĝia leviĝo sentas sin [[Liberigo|liberigitaj]], kvankam ili vivas kaj spiras en atmosfero de striktaj [[dogmo]]j kaj [[ordono]]j. Tiu [[sento]] de liberiĝo venas danke al fuĝo de [[devo]]j, [[timo]]j, [[despero]], sendefendeco de la soleca estaĵo. Por ili fuĝo estas saviĝo, kiun ili sentas kiel elaĉeton.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 153:
{{Citaĵo
|teksto = Mirindas, ke kun estingiĝo de la kreaj fortoj ĉe [[persono]] observiĝas klare videbla inklino aligi sin al la [[Amaso|amasa]] movado. Interligo inter fuĝo de sia senfrukta “mi” kaj altigita sentiveco al la amasaj movadoj estas tute klara. [[Verkisto]], [[pentristo]] aŭ [[sciencisto]] kun alveno de krea degenero, kiam sekiĝas fonto de la kreaj fortoj, pli aŭ malpli frue trafas la vicojn de ardaj [[patrioto]]j, [[rasisto]]j, [[Foiro|foiraj]] [[predikisto]]j, adeptoj de iu “sankta afero”. Eble ankaŭ [[Sekso|seksaj]] [[impotento]]j estas instigataj de la samaj impulsoj.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 160:
{{Citaĵo
|teksto = La [[malriĉulo]]j, kiuj estas anoj de unuiĝinta grupo — ĉu [[tribo]], unueca [[familio]], unueca [[Raso|rasa]] aŭ [[Religio|religia]] grupo — estas relative liberaj je la [[sento]] de [[malkontento]] kaj pro tio preskaŭ nesentemaj al la [[tento]] de la [[Amaso|amasa]] movado. Ju malpli [[homo]] traktas sin kiel aŭtonoman [[persono]]n, kapablan memstare elekti sian vojon en la [[vivo]] kaj memstare porti [[respondeco]]n pri si, des malpli verŝajnas ke sian malriĉecon li traktos kiel pruvon de sia propra neplenvaloreco. Ano de la unueca grupo havas, tiel diri, pli stabilan “punkton de [[Revolucio|revoluciemo]]” ol aparta persono. Por instigi lin al [[ribelo]] necesas pli da [[malfeliĉo]]j, [[sufero]]j kaj [[humiligo]]j. [[Kaŭzo]]j de revolucioj en la [[Totalismo|totalisma]] [[socio]] pli ofte estas ne indigno kontraŭ [[subpremado]], ne indigno kontraŭ la suferoj, sed simple malfortiĝo de la totalisma reĝimo.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 167:
{{Citaĵo
|teksto = Preskaŭ ĉiuj [[Nuntempo|nuntempaj]] movadoj en sia frua periodo montris [[Malamiko|malamikecon]] rilate [[familio]]n kaj faris ĉion por subfosi ĝian fortikaĵon kaj detrui ĝin. Tio estis farata per subfosado de la [[Gepatroj|gepatra]] [[aŭtoritato]], per faciligado de [[divorco]]j; la movadoj akceptis al si [[devo]]jn [[Nutrado|nutri]], [[Edukado|eduki]] kaj [[Distrado|distri]] [[infano]]jn; estis laŭdataj ekstergeedzaj infanoj. Superplenaj [[loĝejo]]j, [[ekzilo]]j, [[koncentrejo]]j, [[teroro]] ankaŭ helpadis malfortigi kaj detrui la familion. Tamen neniu el la nuntempaj movadoj estis tiom sincera en sia antagonismo rilate la familion kiel la frua [[kristanismo]]. [[Jesuo]] rekte diris: “Mi venis apartigi la homon de lia [[patro]] kaj [[filino]]n de ŝia [[patrino]], kaj [[bofilino]]n de ŝia [[bopatrino]]. Kaj malamikoj de la homo estas liaj hejmanoj. kiu [[Amo|amas]] la patron aŭ patrinon pli ol Min estas malinda de mi”.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 174:
{{Citaĵo
|teksto = [[Naciismo|Naciismaj]] movadoj en [[Koloniismo|koloniigitaj]] [[lando]]j parte estas esprimo de strebo al grupa ekzistado kaj fuĝo de la [[Okcidento|okcidenta]] [[individuismo]].
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 181:
{{Citaĵo
|teksto = Febra [[deziro]] kunfandiĝi kun marŝantaj [[amaso]]j, kiuj same ekzistas ĉe nia [[hejmo]], kaj en [[lando]]j de ni [[Koloniismo|koloniigitaj]], estas nura esprimo de [[Despero|despera]] provo fuĝi de senfrukta, sencela, soleca [[ekzistado]]. Do estas tre verŝajne ke la nunaj [[Naciismo|naciismaj]] movadoj en [[Azio]] sekvigos — eĉ sen influo de [[Rusio]] — pli verŝajne iun [[Kolektivismo|kolektivisman]] formon de la [[socio]] ol tiun [[Demokratio|demokratian]].
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 188:
{{Citaĵo
|teksto = Juĝi pri vivkapablo de aperinta movado laŭ kvalito de ĝia [[doktrino]] aŭ plenumebleco de ĝia programo estas senutila tasko. Juĝi necesas laŭ ĝia kapablo rapide kaj komplete absorbi la [[malkontentulo]]jn.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 195:
{{Citaĵo
|teksto = La [[Bolŝevismo|bolŝevisma]] movado avancis ĉiujn aliajn [[Marksismo|marksismajn]] movadojn en konkuro al la [[potenco]] danke al sia unuĝinta unueca [[organizo]].
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 202:
{{Citaĵo
|teksto = La plej bona grundo por leviĝo kaj disvastiĝo de la [[Amaso|amasaj]] movadoj estas iam unueca [[Kolektivismo|kolektivisma]] [[socio]], kiu pro tiuj aŭ aliaj kialoj troviĝas je la stato de disfalo.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 209:
{{Citaĵo
|teksto = Kiam influo de [[eklezio]], iam totala, malfortiĝas, kristaliĝas novaj [[Religio|religiaj]] movadoj. H. G. Wells rimarkas, ke en la epoko de la [[Reformacio]] [[homo]]j “kontraŭis ne tiom la [[potenco]]n de la eklezio, kim ĝian malfortecon… Iliaj elpaŝoj kontraŭ la eklezio same interne kaj ekstere de ĝi estis direktitaj ne al seniĝo je la religia [[kontrolo]], sed inverse, al starigo de pli kompleta kontrolo”.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 216:
{{Citaĵo
|teksto = [[Homo]], ĵus elirina el la [[armeo]], estas ideala potenciala novkonvertito por ĉiuj nuntempaj [[Amaso|amasaj]] movadoj. Li sentas sin [[Soleco|soleca]] kaj perdita en [[Socio|socia]] tumulto de la civila [[vivo]]. Nekonateco kaj sindevigoj de la soleca [[ekzistado]] premas kaj turmentas lin. Li arde [[Revo|revas]] pri firma ordo, kamaradeco, [[libereco]] je persona [[respondeco]], li soifas la ordon, kiu havas nenion komunan kun la socio de libera [[konkurenco]], kiun li trafis — ĉion ĉi li trovas en atmosfero de [[frateco]] kaj [[entuziasmo]] de la kreskanta amasa movado.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 223:
{{Citaĵo
|teksto = …la plej [[Sukceso|sukcesaj]] kaj la plej [[Fiasko|malsukcesaj]] anoj de [[minoritato]], strebanta al [[asimiliĝo]], estas ankaŭ la plej sentemaj al la [[tento]]j de la [[Amaso|amasa]] movado.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 230:
{{Citaĵo
|teksto = Ne ekzistas verŝajne pli bona [[signo]] de tio, ke la [[socio]] maturiĝis por la [[Amaso|amasa]] movado ol disvastiĝo de senelira [[enuo]]. Preskaŭ en ĉiuj priskriboj de la periodoj antaŭantaj leviĝon de la amasaj movadoj, estas menciata forta enuo; kaj la amasa movado en siaj unuaj fazoj pli ofte trovas kunsenton kaj subtenon ne tiom ĉe la [[Ekspluatado|ekspluatataj]] kaj [[Subpremado|subpremataj]], kiom ĉe la enuantaj.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 237:
{{Citaĵo
|teksto = Nome [[enuo]] estas [[kaŭzo]] de tio, ke ĉe naskiĝo de la [[Amaso|amasaj]] movadoj en ili partoprenas maljunaj fraŭlinoj aŭ [[edzino]]j de la “transira aĝo”.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 244:
{{Citaĵo
|teksto = Metodo de la [[Amaso|amasa]] movado estas direktita al elvokado ĉe siaj adeptoj de [[humoro]] kaj stato de [[Pento|pentanta]] [[krimulo]]… En tio kaj en ĉio alia metodo de la amasa movado konsistas en kontaĝado de la [[homo]]j per, tiel diri, [[malsano]], post kio fakte la movado estas proponata kiel la sola [[kuracilo]] kontraŭ tiu ĉi malsano.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 251:
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiuj [[Amaso|amasaj]] movadoj klopodas allogi al si [[krimulo]]jn.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 258:
{{Citaĵo
|teksto = Kompreni naturon de la [[Amaso|amasaj]] movadoj verŝajne ne eblas, se ne agnoski kiel fakton ke la ĉefa zorgo de tiuj ĉi movadoj estas kultivi, perfektigi kaj por ĉiam fiksi kapablon al la unuecaj agoj kaj kapablon al [[sinofero]].
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 265:
{{Citaĵo
|teksto = …tekniko de la [[Amaso|amasa]] movado konsistas plejparte en enigado kaj kultivado de inklinoj kaj reagoj, karakteraj por [[Malkontento|malkontenta]] [[intelekto]].
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 272:
{{Citaĵo
|teksto = Ĉe apero de la [[Amaso|amasa]] movado ŝajnas, ke ĝi luktas por [[nuntempo]] kontraŭ [[pasinteco]]. Ĝi konsideras la ekzistantajn ordon kaj [[privilegio]]jn kiel entrudiĝon de la kaduka abomena pasinteco en la puran nuntempon. Sed por liberiĝi de morta kapto de pasinteco necesas ekstrema unueco kaj senlima [[sinofero]]. Tio signifas ke la [[popolo]], alvokita faligi pasintecon por [[Liberigo|liberigi]] nuntempon, devas kun [[entuziasmo]] por ĉiam kaj en ĉio rezigni je nuntempo. [[Absurdeco]] de tia stato estas evidenta. Do kun plua evoluo neeviteblas transloko de la akcento: la origina celo — nuntempo — estas forigata de la scenejo kaj ĝian lokon okupas [[posteularo]] — estonteco. Eĉ pli, nuntempon oni forpuŝas malantaŭen kiel fiaĵon, kaj ĵetas en la saman rubamason kun la [[Malamo|malamata]] pasinteco. Tiel kreiĝas limo de la lukto inter tio kio estis kaj kio estas de unu flanko kaj tio kio estos — de alia. Perdi la [[vivo]]n signifas perdi nur nuntempon kaj kiam perdiĝas fuŝita, nenion kosta nuntempo, estas klare ke perdiĝas malmulto.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 279:
{{Citaĵo
|teksto = La [[Amaso|amasa]] movado rigardas la plej kutiman [[nuntempo]]n kiel ion banalan kaj eĉ maldignan, kaj serĉadon de persona [[feliĉo]] ĝi bildigas kiel ion [[Moralo|senmoralan]]. Ĝui — laŭ la [[ideo]] de la amasa movado — signifas havi aferon kun [[malamiko]], tio estas kun nuntempo.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 286:
{{Citaĵo
|teksto = Neplenumebleco de multaj celoj, kiujn starigas antaŭ si la [[Amaso|amasa]] movado, ankaŭ estas parto de la marŝo kontraŭ [[nuntempo]]. Ja ĉio, kio estas praktike ebla kaj plenumebla, estas parto de nuntempo. Kaj proponi ion praktike plenumeblan signifas promesi ion en nuntempo, tio estas pacigi nin kun ĝi.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 293:
{{Citaĵo
|teksto = Finfine ankaŭ [[mistikismo]] de la [[Amaso|amasa]] movado estas ankaŭ rimedo de [[Humiligo|humiligado]] de [[nuntempo]]. Tiu ĉi mistikismo traktas nuntmepon kiel malklaran kaj torditan speguliĝon de la grandega nekonata [[vivo]], kiu troviĝas malantaŭ ni; nuntempo ja estas [[ombro]] kaj [[iluzio]].
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 300:
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiuj [[Amaso|amasaj]] movadoj penas [[Humiligo|humiligi]] [[nuntmepo]]n, bildigante ĝin kiel mizeran paŝon al [[Gloro|glora]] [[estonteco]], nura tapiŝeto sur la sojlo de la [[ora epoko]].
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 307:
{{Citaĵo
|teksto = Por [[humiligo]] de [[nuntempo]] povas esti uzata ankaŭ [[glorado]] de [[pasinteco]]. Sed tiu ĉi glorado devas esti ligita al grandaj [[espero]]j pri [[estonteco]], en kontraŭa kazo la glorado de pasinteco povos konduki al singarda traktado de nuntempo, sed ne al tiu ekstrema rifuzado de nuntmepo, kiun volas la [[Amaso|amasa]] movado. Tiel unue la amasa movado turnas la dorson al pasinteco, sed finfine ĝi pentras brilan bildon de la fora grandega pasinteco, bildon plej ofte malĝustan, kvankam versimilan. La [[Religio|religiaj]] movadoj revenas al pasinteco antaŭ tago de la kreado de la [[mondo]]; la [[Socio|socialaj]] [[revolucio]]j parolas pri la [[ora epoko]], kiam la [[homo]]j estis [[Libereco|liberaj]], [[Egaleco|egalaj]] kaj [[Sendependeco|sendependaj]]; la [[Naciismo|naciismaj]] movadoj resurektas kaj simple elpensas rememorojn pri la pasinta grandeco.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 314:
{{Citaĵo
|teksto = Preteco al [[sinofero]] en la [[homo]] estas des pli alta, ol pli for li estas de [[realo]]. La faranta konkludojn surbaze de sia persona [[sperto]] kaj siaj observoj, kutime estas neakceptema al la ideo de [[martireco]]. Sinofero estas ago [[Racio|malracia]]. Kaj ĝi ne povas esti rezulto de meditoj kaj pripensado. Ĉiuj [[Amaso|amasaj]] movadoj pro tio klopodas bari siajn adeptojn de la [[realo]] per nepenetrebla por la [[fakto]]j ŝirmo. Ili faras tion kutime per aserto, ke la fina kaj absoluta [[vero]] estas esprimita en ilia [[doktrino]], ke ekster ĝi ne ekzistas la ĝusteco, nek la vero. La faktoj, sur kiuj bazas siajn konkludojn la homo kredanta, estas prenataj ne el liaj persona sperto kaj observoj, sed el la sankta [[skribo]] de la movado.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 321:
{{Citaĵo
|teksto = Kiam la movado komencas perfektigi sian [[doktrino]]n, fari ĝin pli [[Kompreno|komprenebla]] — tio estas klara [[signo]] de tio, ke periodo de ĝia aktiva evoluo finiĝis. Nun ĝi plej interesiĝas pri sia stabiliĝo… por stabileco de la reĝimo ĝi bezonas [[fideleco]]n de la [[intelektularo]], por kio doktrinon oni faras komprenebla — ne por tio kompreneble por kaŭzi [[sinofero]]n en la [[amaso]]j, sed por allogi al si intelektularon. Kiam doktrino ĉesas esti nekomprenebla, ĝi devas esti almenaŭ malklara: se ĝi iĝas kaj komprenebla kaj klara, ĝi devas esti almenaŭ nekontrolebla.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 328:
{{Citaĵo
|teksto = [[Gvidanto]] de la [[Amaso|amasa]] movado havas nesupereblan [[abomeno]]n al [[nuntempo]] — al ĉiuj ĝiaj [[fakto]]j kaj [[obstaklo]]j, eĉ al [[geografio]] kaj [[vetero]]. Li esperas pri [[miraklo]]j. Kiam lia situacio iĝas senespera, lia [[malamo]] al nuntempo (lia [[nihilismo]]) kreskas. Li prefere detruos sian [[lando]]n, pereigos sian [[popolo]]n ol [[Kapitulaco|kapitulacos]].
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 335:
{{Citaĵo
|teksto = La [[Amaso|amasaj]] movadoj povas aperi kaj disvastiĝi sen [[kredo]] je [[dio]], sed sen kredo je [[diablo]] — neniam! Forto de la amasa movado kutime estas proporcia al brileco kaj konkreteco de ĝia diablo. Kiam oni demandis [[Hitlero]]n, ĉu li opinias ke la [[judoj]] devus esti ekstermitaj, li respondis: “Ne… Tiam ni devus inventi la judon. Tre gravas havi konkretan [[malamiko]]n, ne nur abstraktan”.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 342:
{{Citaĵo
|teksto = Ne eblas prognozi ĝis kia ekstrema [[kruelo]] kaj [[senkompato]] povas iri [[homo]], kiam li estas tute libera je la [[timo]] de ŝanceliĝoj, [[dubo]]j kaj [[konscienco]] — de tio, kio estas normala por [[konscio]] de la memstara persono. Kiam ni perdas nian personan [[sendependeco]]n en [[Kolektivismo|kolektiveco]] de la [[Amaso|amasa]] movado, ni trovas por ni novan [[libereco]]n — liberecon [[Malamo|malami]], [[Timo|timigi]], [[Mensogo|mensogi]], [[Turmento|turmenti]], [[Murdo|murdi]], [[Perfido|perfidi]] sen [[honto]] kaj konsciencriproĉoj. En tio ja estas parto de tio, per kio allogas la amasa movado.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 349:
{{Citaĵo
|teksto = [[Propagando]] per si mem, iel ajn lerta ĝi estu, ne povas deteni [[homo]]jn en iu ajn kredo, se ili ĉesis kredi. Do la [[Amaso|amasa]] movado starigas tian ordon, ĉe kiu se homoj ĉesas kredi, oni igas ilin kredi [[Perforto|perforte]].
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 356:
{{Citaĵo
|teksto = Streboj konverti la [[homo]]jn je sia [[kredo]] kaj domini super la [[mondo]] estas verŝajne simptomoj de la interna manko de la movado. Kaj la [[apostolo]]j, kaj [[konkistadoro]]j, same kiel la [[rifuĝinto]]j, direktiĝintaj al malproksima [[lando]] — ĉiuj ili fakte fuĝis de [[Kondamno|kondamniteco]] en sia [[hejmo]].
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 363:
{{Citaĵo
|teksto = Verŝajne kvalito de la [[ideo]]j ludas malgrandan [[rolo]]n en la gvidado de la [[Amaso|amasaj]] movadoj. Gravas majesta [[gesto]], kompleta neglekto de la [[opinio]] de la aliaj, solula defio al la [[mondo]].
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 370:
{{Citaĵo
|teksto = Sen intenca tordado de la [[fakto]]j la [[Amaso|amasa]] movado ne povas ekzisti.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 377:
{{Citaĵo
|teksto = La [[Amaso|amasa]] movado kutime ne aperas ĝis ne estas diskreditigita, makulita la ekzistanta ordo. Diskreditigo tiu okazas ne aŭtomate, rezulte de krudaj [[eraro]]j kaj fiuzado de la [[potenculo]]j, sed ĝi estas rezulto de intenca [[laboro]] de la [[Malkontento|malkontentaj]] “[[homoj de la vorto]]”. Tie, kie la “homoj de la vorto” mankas aŭ kie ili ne montras malkontenton, la ekzistanta ordo, eĉ se malsukcesa kaj venenita de [[korupto]], povas longe konserviĝi ĝis ĝi detruiĝos kaj falos per si mem. Aliflanke, sendube valora kaj energia ordo povas esti faligita, se ĝi ne sukcesos ricevi [[fideleco]]n de eta malplimulto de la “homoj de la vorto”.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 384:
{{Citaĵo
|teksto = Diferenco inter la “[[homoj de la vorto]]”, [[fanatikulo]]j kaj “homoj de la [[ago]]” estas proksimuma… Tiaj homoj kiel [[Ghandi]] kaj [[Trockij]] estis unue “nepraktikaj homoj de la vorto”, sed poste montris esceptajn [[Administrado|administrajn]] kaj [[Militestro|armeestrajn]] [[talento]]jn. [[Mahomedo]] komencis kiel la “homo de la vorto”, kaj poste transformiĝis je la senbrida fanatikulo kaj fine montris sian mirindan praktikan [[intelekto]]n. La fanatikulo [[Lenin]] estis nekomparebla “homo de la vorto” kaj nekomparebla “homo de la ago”. Tiu ĉi klasifiko necesas por kompreno, ke grundo por la [[Amaso|amasa]] movado estas preparata plej bone de la “homoj de la vorto”. Kreskigado de la movado postulas karakteron kaj trajtojn de la fanatikulo, kaj stabiligado de la movado estas afero plejparte por praktikuloj, “homoj de la ago”.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 391:
{{Citaĵo
|teksto = Stabileco de la [[Ĉina imperio]], same kiel de la [[Antikva Egiptio]], klariĝas per proksima unio inter la reganta [[burokrataro]] kakj la [[sciencisto]]j. Estas interese, ke la [[Tajpinga ribelo]] — la sola serioza [[Amaso|amasa]] movado en [[Ĉinio]] en la imperia periodo — estis levita de juna sciencisto, kelkfoje malsukcesinta ĉe la ŝtata ekzameno pri la supera titolo de la mandareno. Longan [[ekzistado]]n la [[Romia imperio]] ŝuldas al proksima kunlaboro de la romiaj regantoj kun la [[Antikva Grekio|grekaj]] “homoj de la vorto”. La venkitaj grekoj sentis ke ili transdonis la [[leĝo]]jn kaj la [[civilizo]]n al siaj [[konkerinto]]j.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 398:
{{Citaĵo
|teksto = La [[Francio|francaj]] [[verkisto]]j de la [[18-a jarcento]] prezentas la plej trafan ekzemplon de pionireco de la [[intelektularo]] en la [[Amaso|amasa]] movado.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 405:
{{Citaĵo
|teksto = Veras ankaŭ ke ĉiuj [[Naciismo|naciismaj]] movadoj, ekde la [[kulto]] de “[[Patrujo]]” en la [[Franca revolucio|revolucia Francio]], ĝis la lasta naciisma [[ribelo]] en [[Indonezio]], estis elpensitaj ne de la “[[homo]]j de la ago”, sed de [[Malkontento|malkontentaj]] [[intelektulo]]j. [[Generalo]]j, industriistoj, terposedantoj kaj [[komercisto]]j — tiuj, kiujn oni kutimas konsideri apogiloj de [[patriotismo]], efektive aliĝas al la movado poste, kiam ĝi jam evoluis. La plej granda streĉiĝo en komenca fazo de la movado konsistas en tio ke necesas konvinki kaj allogi al la flanko de la movado tiujn estontajn apogilojn de patriotismo.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 412:
{{Citaĵo
|teksto = Senpera rezulto de la [[Amaso|amasa]] movado kutime kongruas kun tio, kion volas la [[Popolo|popolaj]] amasoj. Pri tio neniu trompas ilin.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 419:
{{Citaĵo
|teksto = …tuj post kiam la movado stariĝas sur relojn, la [[potenco]] transiras je la manoj de tiuj, kiuj ne kredas je la [[persono]] kaj nek estimas ĝin. Tiuj [[homo]]j venkas ne tiom pro tio ke ilia [[malestimo]] de la homa persono faras ilin [[Krueleco|kruelaj]], kiom pro tio ke ilia esenco sufiĉe kongruas kun la ĉefa pasio de la amasoj.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 426:
{{Citaĵo
|teksto = Kiam venis ĝusta momento, nur [[fanatikulo]] povas veki la vere [[Amaso|amasan]] movadon. Amasa [[malkontento]], kaŭzita de la batalemaj “[[homoj de la vorto]]”, sen fanatikulo restas nedirektita kaj povas transformiĝi nur je sensenca [[ribelo]], kiun facilas subpremi. Sen fanatikulo komencitaj [[reformo]]j, eĉ tre krutaj kaj rezolutaj, ne ŝanĝas malnovan vivstilon kaj ĉia [[ŝanĝo]] de la ŝtata [[potenco]] limiĝas je transiro de la [[regado]] de tiuj “homoj de la ago” al aliaj. Sen fanatikulo evidente efektive novaj iniciatoj ne eblas.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 433:
{{Citaĵo
|teksto = De kie aperas la [[fanatikulo]]? plejparte el vicoj de la nekreemaj “[[homoj de la vorto]]”. La “homoj de la vorto” dividiĝas je du grupoj: tiuj kiuj trovas kontentiĝon je la krea [[laboro]] kaj tiuj kiuj ĝin ne trovas. La krea “homo de la vorto”, kiel ajn forte li kritiku kaj moku la ekzistantan ordon, fakte estas ligita al [[nuntempo]]. Li havas [[deziro]]n korekti, ne detruadi. Kiam la [[Amaso|amasa]] movado trafas liajn manojn, li igas ĝin pli milda. Planitaj de li [[reformo]]j estas malprofundaj kaj la [[vivo]] daŭras sen neatenditaj haltoj. Tia movado de la vivo eblas nur tiam kiam mankas anarĥiaj agoj de la amasoj, kiuj neimageblas, ĉar la malnova ordo cedas sen lukto aŭ pro tio, ke la “homoj de la vorto” unuiĝis kun la fortaj “homoj de la ago” en momento kiam minacis aperonta [[ĥaoso]]. Kiam ja lukto kontraŭ la malnova ordo akceptas kruelan kaj ĥaosan karakteron kaj la [[venko]] super ĝi povas okazi nur helpe de forta unuiĝo kaj [[sinofero]], tiam la krea “homo de la vorto” kutime estas forĵetata kaj la afero transiras en la manojn de la nekreaj “homoj de la vorto” — en la manojn de eternaj [[malsukcesinto]]j, fanatike neantaj nuntempon.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 447:
{{Citaĵo
|teksto = Por evoluo de la [[Amaso|amasa]] movado la [[fanatikulo]] estas danĝera pro tio, ke li ne povas halti…. Li plu strebas al ekstremoj. Do laŭvorte sekvan tagon por la [[venko]] plejparto de la amasaj movadoj ekkverelas. Pasio, hieraŭ trovinta eliron en la senkompromisa lukto kontraŭ ekstera [[malamiko]], ekmontriĝas en ardaj disputoj kaj frakcia lukto. Ellaboriĝis kutimo [[Malamo|malami]] kaj kiam ne plu haveblas submane detruendaj malamikoj la fanatikuloj direktas sian [[furiozo]]n kontraŭ la aliaj.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 468:
{{Citaĵo
|teksto = Kun apero sur [[scenejo]] de la “[[homo]] de la ago” eksploda forto de la movado balzamiĝas kaj fiksiĝas per sanktaj [[regulo]]j. La [[Religio|religia]] movado kristaliĝas kaj ŝtoniĝas en la [[Eklezio|eklezia]] [[ĥierarĥio]] kaj [[rito]]j; la [[Revolucio|revolucia]] — en organoj de atenta gardado kaj administracio; la [[Naciismo|naciisma]] — en [[Registaro|registaraj]] kaj [[Patriotismo|patriotismaj]] institucioj. Establado de la eklezio signifas finon de la edifa [[spirito]]; organoj de la venkinta revolucio likvidas revolucian spiriton kaj revolucian metodon; registaraj institucioj finas la [[Ŝovinismo|ŝovinisman]] batalemon. La institucioj frostigas la formojn por unueca agado.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 476:
|teksto = La “[[homoj de la vorto]]” kaj [[fanatikulo]]j — partoprenantoj de la movado de la frua periodo — estas kanonizataj. Kaj kvankam ŝtalaj [[mano]]j de devigado senteblas ĉie kaj en ĉio: oni akcentas [[obeemo]]n je [[disciplino]], piaj frazoj kaj arda [[propagando]] donas al la devigado ŝajnecon de konvinkado, kaj al kutimo — ŝajnecon de volonteco.</br>
La nova ordo estas prezentata kiel granda fino de la [[espero]]j kaj lukto de la frua periodo de la movado. Por doni al la nova ordo fortikecon kaj longdaŭrecon la “homo de la ago” vaste uzas pruntitajn metodojn. Li pruntas de ĉie ajn: de la proksima kaj malproksima, de la [[amiko]]j kaj [[malamiko]]j. Li eĉ sin turnas al [[pasinteco]] kaj la ordo, faligita de lia movado, kaj vaste uzas multajn malnovajn metodojn por konservado de la reĝimo, tiel nevole starigante ligon kun pasinteco. Manieroj de absoluta [[diktaturo]] estas tre karakteraj por tiu ĉi etapo de la movado kaj estas ne tiom metodo, kiom sopiro de la [[potenco]]. [[Bizancismo]] en la movado kutime renkontiĝas dufoje: ĉe leviĝo kaj en la periodo de la degenero. Ĝi estas esprimo de la [[deziro]] atingi stabilajn formojn kaj povas esti aplikata por formi ion senforman aŭ por deteni kune tion, kio disfalas je partoj.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 483:
{{Citaĵo
|teksto = Sub gvidado de la “[[homo]] de la ago” la [[Amaso|amasa]] movado ĉesas esti azilejo de [[agonio]] kaj pezeco de individua [[ekzistado]] kaj iĝas rimedo por plenumado de streboj de [[ambiciulo]]j.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 490:
{{Citaĵo
|teksto = [pri la fina fazo de la [[Amaso|amasa]] movado] Koncerne la [[malkontentulo]]jn, do la movado en tiu ĉi etapo zorgas pri ili, sed ne por uzi ilian malkontenton en la morta lukto kontraŭ [[nuntempo]], sed por pacigi ilin kun nuntempo kaj fari ilin [[Pacienco|paciencaj]] kaj [[Obeemo|obeemaj]]. La movado proponas al la malkontentuloj [[espero]]n pri fora [[estonteco]], [[revo]]n-[[fantomo]]n. Tiel fine de sia aktiva periodo la movado transformiĝas je ilo de la [[potenco]] por [[prosperulo]]j unuflanke kaj je [[opiumo]] por la [[popolo]] aliflanke.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 497:
{{Citaĵo
|teksto = La movado ne povas esti bonkora, ia ajn estu ĝia [[kredo]], ia ajn estu [[celo]] de la movado, se ĝia aktiva fazo daŭras tro longe, speciale se ĝi daŭras ankaŭ post kiam la movado komplete ekhavis la [[potenco]]n.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 504:
{{Citaĵo
|teksto = Kiam aktiva fazo de la movado estas ne tro longa kaj dum ĝi ne okazis tro grandaj sangoverŝadoj kaj [[detruado]]j, ĝia fino, speciale se neatendita, ofte [[Liberigo|liberigas]] la fortojn por krea eksplodo.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 511:
{{Citaĵo
|teksto = Aktiva fazo de la movado per si mem estas senfrukta.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 518:
{{Citaĵo
|teksto = Ĉar en leviĝo de la [[Amaso|amasa]] movado decidan [[rolo]]n kutime ludas “[[homoj de la vorto]]”, do evidente edukita malplimulto necesas por subtenado de [[energio]] en la [[Socio|socia]] organismo. Kompreneble ne indas ke la “homoj de la vorto” estu proksimaj aliancanoj de la [[potenculo]]j.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =