Nuntempo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
}}
'''Nuntempo''' estas ne ekzakte limigita [[tempo]]intervalo inter [[pasinteco]] kaj [[estonteco]].
 
{{Citaĵo
|teksto = Do diferenco inter la [[konservativulo]] kaj [[radikalulo]] konsistas plejparte en diferenco de iliaj rigardoj al [[estonteco]]. [[Timo]] antaŭ estonteco igas nin sin apogi sur nuntempon kaj kroĉiĝi al ĝi dum [[kredo]] je estonteco faras nin pli akceptemaj rilate la [[ŝanĝo]]jn.
|aŭtoro =
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tiuj kiuj forte teniĝas je nuntempo kaj volas konservi ĝin ne devas ludi kun la [[Amaso|amasaj]] [[movado]]j. Kiam la amasa movado komencas sian marŝon, la jama ĉiam ekfartas malbone.
|aŭtoro =
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la [[ludo]] de [[historio]] kutime partoprenas la plej [[Bono|bonaj]] kaj plej [[Malbono|malbonaj]], kaj la ludo okazas super kapoj de la plejmulto, sidanta meze. La malsupraj elementoj de la [[popolo]] povas rimarkinde influi pason de la [[evento]]j, ĉar ili absolute ne valorigas la nuntempon. Siajn proprajn [[vivo]]jn kaj ĉion nuntempan ili konsideras nekorekteble fuŝitaj, do ambaŭ ili pretas malŝpari kaj detrui ĝisfunde: de tio devenas ilia senracieco kaj strebo al [[ĥaoso]] kaj [[anarĥio]].
|aŭtoro =
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tekniko de ellaborado de preteco al lukto kaj [[morto]] konsistas en apartigi [[persono]]n de lia interna “mi”, tio estas ne permesi al la persono esti si mem. Tio estas atingata per kompleta unuiĝo de la persono kun kolektivo aŭ trudado al li imagita de la dua “mi”, aŭ instigado ĉe li de [[malestimo]] al la ekzistanta nuntempo kaj per direktado de li al la neekzistanta [[estonteco]], poste per kreado de ŝirmo, apartiganta la personon de la [[realo]] ([[doktrino]]) nepenetrebla por la [[fakto]]j, aŭ per rompo de interna ekvilibro de la individuo, bruligante en li diversajn pasiojn.
|aŭtoro =
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉe apero de la [[Amaso|amasa]] [[movado]] ŝajnas, ke ĝi luktas por nuntempo kontraŭ [[pasinteco]]. Ĝi konsideras la ekzistantajn ordon kaj [[privilegio]]jn kiel entrudiĝon de la kaduka abomena pasinteco en la puran nuntempon. Sed por liberiĝi de morta kapto de pasinteco necesas ekstrema unueco kaj senlima [[sinofero]]. Tio signifas ke la [[popolo]], alvokita faligi pasintecon por [[Liberigo|liberigi]] nuntempon, devas kun [[entuziasmo]] por ĉiam kaj en ĉio rezigni je nuntempo. [[Absurdeco]] de tia stato estas evidenta. Do kun plua evoluo neeviteblas transloko de la akcento: la origina celo — nuntempo — estas forigata de la scenejo kaj ĝian lokon okupas [[posteularo]] — estonteco. Eĉ pli, nuntempon oni forpuŝas malantaŭen kiel fiaĵon, kaj ĵetas en la saman rubamason kun la [[Malamo|malamata]] pasinteco. Tiel kreiĝas limo de la lukto inter tio kio estis kaj kio estas de unu flanko kaj tio kio estos — de alia. Perdi la [[vivo]]n signifas perdi nur nuntempon kaj kiam perdiĝas fuŝita, nenion kosta nuntempo, estas klare ke perdiĝas malmulto.
|aŭtoro =
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Amaso|amasa]] [[movado]] rigardas la plej kutiman nuntempon kiel ion banalan kaj eĉ maldignan, kaj serĉadon de persona [[feliĉo]] ĝi bildigas kiel ion [[Moralo|senmoralan]]. Ĝui — laŭ la [[ideo]] de la amasa movado — signifas havi aferon kun [[malamiko]], tio estas kun nuntempo.
|aŭtoro =
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Neplenumebleco de multaj celoj, kiujn starigas antaŭ si la [[Amaso|amasa]] [[movado]], ankaŭ estas parto de la marŝo kontraŭ nuntempo. Ja ĉio, kio estas praktike ebla kaj plenumebla, estas parto de nuntempo. Kaj proponi ion praktike plenumeblan signifas promesi ion en nuntempo, tio estas pacigi nin kun ĝi.
|aŭtoro =
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Finfine ankaŭ [[mistikismo]] de la [[Amaso|amasa]] [[movado]] estas ankaŭ rimedo de [[Humiligo|humiligado]] de nuntempo. Tiu ĉi mistikismo traktas nuntmepon kiel malklaran kaj torditan speguliĝon de la grandega nekonata [[vivo]], kiu troviĝas malantaŭ ni; nuntempo ja estas [[ombro]] kaj [[iluzio]].
|aŭtoro =
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Por [[humiligo]] de nuntempo povas esti uzata ankaŭ [[glorado]] de [[pasinteco]]. Sed tiu ĉi glorado devas esti ligita al grandaj [[espero]]j pri [[estonteco]], en kontraŭa kazo la glorado de pasinteco povos konduki al singarda traktado de nuntempo, sed ne al tiu ekstrema rifuzado de nuntmepo, kiun volas la [[Amaso|amasa]] [[movado]]. Tiel unue la amasa movado turnas la dorson al pasinteco, sed finfine ĝi pentras brilan bildon de la fora grandega pasinteco, bildon plej ofte malĝustan, kvankam versimilan. La [[Religio|religiaj]] movadoj revenas al pasinteco antaŭ tago de la kreado de la [[mondo]]; la [[Socio|socialaj]] [[revolucio]]j parolas pri la [[ora epoko]], kiam la [[homo]]j estis [[Libereco|liberaj]], [[Egaleco|egalaj]] kaj [[Sendependeco|sendependaj]]; la [[Naciismo|naciismaj]] movadoj resurektas kaj simple elpensas rememorojn pri la pasinta grandeco.
|aŭtoro =
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Disdegna traktado de nuntempo helpas al [[profetado]]. El bone akomoditaj al la [[vivo]] [[homo]]j formiĝas malbonaj profetoj. Aliflanke tiuj kiuj batalas kontraŭ nuntempo, pli bone rimarkas burĝonojn de [[estonteco]] kaj pli bone vidas semojn de la [[ŝanĝo]] kaj de [[ebleco]] de etaj iniciatoj.
|aŭtoro =
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Agrabla [[vivo]] malebligas al ni rimarki [[ebleco]]n de drastaj [[ŝanĝo]]j. Ni forte teniĝas je tio, kion ni nomas nia komuna [[saĝo]], nia praktika traktado de la aferoj. Fakte tio estas nuraj nomoj de nia totala absorbiteco je nuntempo. [[Sento]] de sia agrabla, sennuba [[ekzistado]] estas tiom forta, ke aliaj [[Realo|realaj]] aferoj, senpere al ni minacantaj, ŝajnas malklaraj kaj neeblaj. Kiam ja okazas, ke la kutima vivordo rompiĝas, nome ili, tiel nomataj praktikemaj homoj, trafitaj surprize, aspektas kiel nerealistoj-revantoj, kroĉiĝantaj al la jam neekzistanta.
|aŭtoro =
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Konservativulo]] dubas, ke nuntempon eblas plibonigi kaj penas doni al [[estonteco]] imagon de nuntempo.
|aŭtoro =
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Por [[skeptikulo]] la ekzistanta nuntempo estas sumo de ĉio, kio estis kaj kio estos. “Kio estis, tio ja estos kaj kio okazis, tio plu okazos, kaj mankas io ajn nova sub la suno”<ref>Citaĵo el: Kohlet. 1:10.</ref>.
|aŭtoro =
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Liberalulo]] traktas nuntempon kiel laŭleĝan [[posteulo]]n de [[pasinteco]], konstante kreskantan kaj evoluantan direkte al pli bona [[estonteco]]: difekti nuntempon signifas kripligi estontecon.
|aŭtoro =
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Radikalulo]] kaj [[reakciulo]] [[Malamo|malamas]] nuntempon. Ambaŭ konsideras ĝin nenormalaĵo kaj monstro. Ambaŭ pretas trakti ĝin [[Kompato|senkompate]] kaj sen [[ceremonio]]j, kaj ambaŭ estas emas al la [[ideo]] de [[sinofero]]. Per kio ili ja diferenciĝas? Unuavice pri opinioj pri tio, kiom oni povas ŝanĝi la [[Homo|homan]] naturon. Radikalulo pasie kredas je senlima kapablo de la homa naturo perfektiĝi. Li kredas, ke ŝanĝinte ĉirkaŭan la homon medion kaj perfektiginte teknikon de formado de la homa [[animo]] eblas krei tute novan, neniam ekzistintan [[socio]]n. Kaj reakciulo ne kredas, ke en la homo troviĝas nekonataj [[ebleco]]j pri la bona. Kaj se necesas krei fortan sanan socion, do krei ĝin necesas surbaze de elprovitaj ekzemploj de [[pasinteco]]. Reakciulo vidas [[estonteco]]n kiel bonegan restaŭradon, ne kiel neviditan novaĵon.</br>
Efektive klara limo inter radikalulo kaj reakciulo mankas. Reakciulo ekzemple restarigante sian idealan pasintecon montras radikalismon. Lia imago pri pasinteco baziĝas ne tiom sur tio kio vere estis, kiom sur tio kion li volas vidi en estonteco. Li pli novigas ol restaŭras. Same okazas al radikalulo, kiam li intencas konstrui sian novan mondon. Sed ĉar li rifuzas kaj detruas nuntempon, do li devas ligi tiun ĉi novan mondon kun iu punkto en pasinteco. Se, konstruante la novan, li devas apliki [[perforto]]n, do lia opinio pri la homa naturo morniĝas kaj proksimiĝas al opinio de reakciulo.</br>
Miksaĵo de reakciulo kaj radikalulo speciale videblas en tiuj, kiuj okupiĝas pri [[Nacio|nacia]] [[liberigado]]. Adeptoj de [[Ghandi]] en [[Hindio]] kaj [[cionisto]]j en [[Palestino]] volus resurekti grandegan pasintecon kaj samtempe krei la neviditan [[Utopio]]n. La [[profeto]]j ankaŭ estis miksaĵo de reakciulo kaj radikalulo. Ili edifis revenon al la malnova [[kredo]] kaj [[Revo|revis]] pri la nova mondo kaj nova vivo.
|aŭtoro =
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiam la [[Malkonento|malkontentuloj]] babilas pri neelradikigebla malnobleco kaj fieco de sia tempo, ili per tio kvazaŭ mildigas siajn [[sento]]jn de [[fiasko]] kaj izoliteco. Ili kvazaŭ diras: “Ne nur niaj [[vivo]]j, sed vivoj de ĉiuj nuntempuloj — eĉ de plej [[Sukceso|sukcesaj]] kaj ŝajne [[Feliĉo|feliĉaj]] — estas malŝparitaj vane kaj nenion efektive kostas”. Tiel kalumniante nuntempon ili ricevas malklaran senton de [[egaleco]].
|aŭtoro =
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Gvidanto]] de la [[Amaso|amasa]] [[movado]] havas nesupereblan [[abomeno]]n al nuntempo — al ĉiuj ĝiaj [[fakto]]j kaj [[obstaklo]]j, eĉ al [[geografio]] kaj [[vetero]]. Li esperas pri [[miraklo]]j. Kiam lia situacio iĝas senespera, lia [[malamo]] al nuntempo (lia [[nihilismo]]) kreskas. Li prefere detruos sian [[lando]]n, pereigos sian [[popolo]]n ol [[Kapitulaco|kapitulacos]].
|aŭtoro =
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[fanatikulo]] estas tute alia [ol la “[[homoj de la vorto]]”]. [[Ĥaoso]] estas lia medio. Kiam la malnova ordo ekdisfalas, la fanatikulo brulkape sin ĵetas al la lukto por fini la malamatan nuntempon. Bildo de la mondofino ravas lin. For [[reformo]]jn! Ĉio ekzistanta estas rubaĵo kaj kiun sencon havas reformado de ĉio ĉi. Sian strebon al [[anarĥio]] la fanatikulo klarigas per ŝajne sufiĉe kredinda aserto, ke neniu nova komenco eblas, ĝis surtere ekzistas malnova malordo. La timigitajn, ankoraŭ restintajn “homojn de la vorto” li forpuŝas flanken, kvankam plu laŭdegas iliajn [[doktrino]]jn kaj elbuŝigas iliajn [[slogano]]jn.
|aŭtoro =
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = De kie aperas la [[fanatikulo]]? plejparte el vicoj de la nekreemaj “[[homoj de la vorto]]”. La “homoj de la vorto” dividiĝas je du grupoj: tiuj kiuj trovas kontentiĝon je la krea [[laboro]] kaj tiuj kiuj ĝin ne trovas. La krea “homo de la vorto”, kiel ajn forte li kritiku kaj moku la ekzistantan ordon, fakte estas ligita al nuntempo. Li havas [[deziro]]n korekti, ne detruadi. Kiam la [[Amaso|amasa]] [[movado]] trafas liajn manojn, li igas ĝin pli milda. Planitaj de li [[reformo]]j estas malprofundaj kaj la [[vivo]] daŭras sen neatenditaj haltoj. Tia movado de la vivo eblas nur tiam kiam mankas anarĥiaj agoj de la amasoj, kiuj neimageblas, ĉar la malnova ordo cedas sen lukto aŭ pro tio, ke la “homoj de la vorto” unuiĝis kun la fortaj “homoj de la ago” en momento kiam minacis aperonta [[ĥaoso]]. Kiam ja lukto kontraŭ la malnova ordo akceptas kruelan kaj ĥaosan karakteron kaj la [[venko]] super ĝi povas okazi nur helpe de forta unuiĝo kaj [[sinofero]], tiam la krea “homo de la vorto” kutime estas forĵetata kaj la afero transiras en la manojn de la nekreaj “homoj de la vorto” — en la manojn de eternaj [[malsukcesinto]]j, fanatike neantaj nuntempon.
|aŭtoro =
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la fina fazo de la [[Amaso|amasa]] [[movado]]] Koncerne la [[malkontentulo]]jn, do la movado en tiu ĉi etapo zorgas pri ili, sed ne por uzi ilian malkontenton en la morta lukto kontraŭ nuntempo, sed por pacigi ilin kun nuntempo kaj fari ilin [[Pacienco|paciencaj]] kaj [[Obeemo|obeemaj]]. La movado proponas al la malkontentuloj [[espero]]n pri fora [[estonteco]], [[revo]]n-[[fantomo]]n. Tiel fine de sia aktiva periodo la movado transformiĝas je ilo de la [[potenco]] por [[prosperulo]]j unuflanke kaj je [[opiumo]] por la [[popolo]] aliflanke.
|aŭtoro =
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo