Valoro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
}}
'''Valoro''' estas grado, laŭ kiu iu aŭ io estas ŝatata pro siaj kvalitoj aŭ meritoj.
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉirkaŭitaj de ''[[simulakro]]'' de la valoro kaj de ''fantomo'' de la [[kapitalo]] kaj la [[potenco]] ni estas oble pli sendefendaj kaj senhelpaj, ol ĉirkaŭitaj de la ''[[leĝo]]'' de [[kosto]] kaj [[varo]], ĉar la sistemo evidentiĝis esti kapabla inkluzivi en si sian propran [[morto]]n, [[Libero|liberiginte]] nin de [[respondeco]] pri ĝi, do ankaŭ de la [[senco]] de nia propra [[vivo]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Ekstazo]] estas la specifa eco de ĉia [[korpo]], turniĝanta ĉirkaŭ si mem ĝis la perdo de la [[senco]], danke al kio ĝi lumas en sia pura kaj malplena formo. La [[modo]] estas ekstazo de la [[Beleco|bela]]: la pura kaj malplena formo de la turniĝanta [[estetiko]]. La [[simulaĵo]] estas ekstazo de la [[realo]]: sufiĉas nur ekspekti [[televido]]n — ĉiuj realaj [[evento]]j sekvas unu la alian en tute ekstaza raportado, do en kapturnigaj kaj [[Stereotipo|stereotipaj]], [[Racio|malraciaj]] kaj recidivaj formoj, kiuj naskas ilian sensencan kaj senĉesan vicon. Ekstaza: tia estas [[objekto]] en la [[reklamo]] kaj [[Konsumado|konsumanto]] en ĝia spektado — tio estas cirkulado de la interŝanĝa kaj konsuma valoroj ĝis ilia malapero en la pura kaj malplena formo de la [[varomarko]]…
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La fatalaj strategioj [1983]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ne [[moralo]] kaj pozitiva sistemo de [[Socio|sociaj]] valoroj [[Progreso|progresigas]] la socion, sed ĝiaj [[Moralo|senmoraleco]] kaj [[Virto|malvirteco]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La fatalaj strategioj [1983]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La glorata [[movado]] de la nuntempo kaŭzis ne transmutacion de ĉiuj valoroj, kiel ni revis, sed dispersion kaj implektiĝon de la valoroj. Rezulto de ĉio ĉi iĝis la kompleta nedifiniteco kaj neebleco denove ekregi principojn de la [[Estetiko|estetika]], la [[Sekso|seksa]] kaj la [[Politiko|politika]] difinado de la aferoj.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Malantaŭ ĉia konvulsia movo de la moderna [[arto]] staras iu speco de inercio, io malkapabla eliri ekster siajn limojn kaj turniĝanta ĉirkaŭ sia akso, kun ĉiam pli kaj pli granda rapideco ripetante la samajn movojn. Stagnado de viva formo de la arto — kaj samtempe multiĝo, senorda inflacio de la valoroj, multnombraj varioj de ĉiuj antaŭaj formoj (kvazaŭ movoj de io jam [[Morto|morta]]). Kaj tio estas tute [[Logiko|logike]]: kie estas stagnado, tie aperas metastazoj.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La sama febreco, la sama [[frenezo]], la sama ekstremo. [[Reklamo|Reklama]] eksplodo de la [[arto]] estas rekte ligita al malkapablo de iu ajn [[Estetiko|estetika]] pritakso. [[Kosto]] kreskas kiam mankas juĝo pri ĝi. Ni ĉeestas ĉe [[ekstazo]] de valoro.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo