Socia sekso: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{temo}}Temo
| nomo = Socia sekso
| koloro =
| dosiero = Gender Gingerbread.svg
| vikipedio = Socia sekso
| komunejo =
| komunejokat = Gender
| vikivortaro =
| vikinovaĵoj = Kategorio:Sekso
}}
'''Socia sekso''' estas la gamo de trajtoj apartenantaj al, kaj diferencantaj inter, [[vireco]] kaj [[virineco]].
 
{{Citaĵo
|teksto = Sekso kaj [[morto]] estas tiuj du ĉefaj temoj, ĉe kiuj oni agnoskas kapablon provoki dusensecon kaj [[rido]]n.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Antaŭ ol malaperi ĉio en nia [[kulturo]] seksiĝas.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La fatalaj strategioj [1983]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Laŭsence la [[pornografio]] diras: la vera sekso ie ekzistas, ĉar mi estas ĝia [[karikaturo]]. Kaj iu limigo ekzistas, ĉar mi estas ĝia eksceso.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La fatalaj strategioj [1983]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[amo]] [[Respondeco|respondecas]] pri ĉiuj [[enigmo]]j de la [[mondo]], sed al ĝi mem mankas enigmeco. Inverse, ĝi estas ŝarĝita je la [[senco]] kaj apartenas ne al vico de la [[enigmo]], sed al la vico de la [[diveno]]. “La amo estas ŝlosilo al la diveno” aŭ eĉ tute brutale: “La tuta [[vero]] estas en la sekso”. (La vero, kiu mirakle malkovriĝis en la [[20-a jarcento]], sed kial ja? Ne kredu al ĝi: la enigmo restas nedivenita kaj plu konservas tutan sian forton de la [[tento]]).
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La fatalaj strategioj [1983]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiam la sekso kaj [[amo]] airas laikan formon de la hejma [[ekonomio]], ili povas iĝi [[objekto]]j de la interŝanĝo.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La fatalaj strategioj [1983]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Iel ajn, la sola afero kiun al vi neniam pardonos la [[virino]] estas ne tio, ke vi ne amas ŝin (pri la [[amo]] aŭ sekso ĉio ĉiam solviĝas), sed tio ke vi ne [[Tento|tentis]] ŝin aŭ ke ŝi ne tentis vin. Tio elaĉeteblas per nenio kaj kiun ajn amon kaj [[tenero]]n vi ne donu al ŝi, finfine ŝi ĉiam uzos ilin por kruela [[venĝo]]. Ne sukcesinte tenti, ŝi strebos neniigi vin. Ĉiuj amaj kaj seksaj [[peko]]j pardoneblas, ĉar ili ne estas [[ofendo]]. Nur la tento tuŝas la [[animo]]n, kiu trovas la trankviliĝon nur en la [[murdo]]. El tio devenas tio, kion mi nomas malica spirito de la [[pasio]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La fatalaj strategioj [1983]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[viro]] ĉiam alfrontas [[danĝero]]n perdi la [[vizaĝo]]n: se li tuj [[risko]]s fari seksan proponon, li ĉiam ricevos rifuzon; se li aplikos pli fajnan [[ludo]]n, li iĝos [[viktimo]] de pli fajna rifuzo. Inverse ne okazas. Ja la [[virino]] troviĝas en la pozicio de ne [[deziro]], sed en la pozicio de oble pli altaj — tiu de [[objekto]] de la deziro.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La fatalaj strategioj [1983]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La eterna [[vireco]] ne ekzistas, ĉar ne ekzistas malpermeso, kiu barus la [[viro]]n de seksa [[deziro]] de la [[virino]]. La virinon, se ŝi tion deziras, nun ne necesas [[Tento|tenti]]. Sed la viro, se tion deziras la virino, plu devas tenti.</br>
Kaj se deviga postulo de [[virineco]] de la [[objekto]] ĉesis por la virino, do la deviga postulo de la vireco ne ĉesis por la viro. Do por ne perdi la [[vizaĝo]]n li devas respondi al seksa deziro de la virino — ŝi neniam trafis tian situacion, ĉar ŝi ĉiam havis eblecon dekliniĝi en la tento kaj interalie en la rifuzo, kie ŝi ne riskis perdi la vizaĝon, kaj eĉ inverse.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La fatalaj strategioj [1983]
|origina teksto =
}}
 
{{citaĵo|teksto=Viroj timas ke virinoj mokridos ilin. Virinoj timas ke viroj mortigos ilin.|origina teksto=''Men are afraid women will laugh at them. Women are afraid men will kill them.''|aŭtoro=[[Margaret Atwood]]}}
 
{{citaĵo|teksto=En [[Esperanto]] sekso ne estas tiel ligita al la biologia sekso kiel la angla sex, sed povas esti aŭ biologia sekso aŭ socia sekso. Kaj la oficialaj, vaste uzataj kaj vortare registritaj signifoj de genro ne inkluzivas la signifon 'socia sekso' (kaj ĝendro estas neoficiala kaj tute malkutima vorto). Se oni intencas esprimi specife unu el tiuj du signifoj, oni devas klarigi tion per aldona adjektivo biologia aŭ socia, kaj ne povas kiel en la angla supozi, ke baza vorto sen klariga adjektivo esprimas tian signifon.|aŭtoro=[[Markos Kramer]]|verko=[http://lingvakritiko.com/2014/10/16/esperanto-kaj-sekso/ Esperanto kaj sekso]}}
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Sekseco]]
 
 
[[Kategorio:Sekso| ]]