Parolo: Malsamoj inter versioj

8 897 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
sen resumo de redaktoj
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
{{Temo
'''Difino:''' Kapablo esprimi senton aŭ penson per artikigitaj vortoj: PIV
| nomo = Parolo
----
| koloro =
| dosiero =
| vikipedio = Parolo
| komunejo =
| komunejokat = Category:Speech
| vikivortaro = parolo
| vikinovaĵoj =
}}
'''Parolo''' estas kapablo esprimi [[sento]]n aŭ [[penso]]n per artikigitaj [[vorto]]j.
 
{{Citaĵo
*Ĝirafon konu laŭ kolo, homon konu laŭ parolo.
|teksto = [[Elektro|Elektra]] [[lumo]] estas pura [[informo]]. Ĝi estas, tiel diri, [[komunikilo]] sen [[mesaĝo]], se nur oni ne uzas ĝin por anonci iun [[Vorto|vortan]] sciigon aŭ [[nomo]]n. Tiu fakto, karakterizanta ĉiujn komunikilojn, signifas ke “enhavo” de iu ajn komunikilo ĉiam estas alia komunikilo. Enhavo de [[letero]] estas parolo, same kiel skriba vorto servas kiel enhavo de [[presado]] kaj presado estas enhavo de [[telegrafo]]. Se oni demandos: “Kio estas enhavo de parolo?”, al tio necesas respondi: “Tio estas efektiva [[penso]]procezo, kiu mem estas neparola”.
**[[Morteza Mirbaghian]]
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
*Manĝaĵo bezonas spican herbon, parolo bezonas trafan proverbon.
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
**[[Morteza Mirbaghian]]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nia kutima reago al ĉiuj [[komunikilo]]j, konsistanta en tio, ke kvazaŭ signifon havas nur tio kiel ili estas uzataj — tio estas ŝtoniĝinta pozicio de [[Teknologio|teknologia]] [[idioto]]. Ĉar “enhavo” de [[komunikilo]] similas al sukoplena viandopeco, kiun alportas [[ŝtelisto]] por endormigi atenton de gardohundo de nia racio. Efiko de komunikilo iĝas forta kaj intensa nome danke al tio, ke ĝi ricevas forme de “enhavo” iun alian komunikilon. Enhavo de kino estas [[romano]], [[Teatro|teatraĵo]] aŭ [[opero]]. Efiko de [[Kino|kina]] formo estas neniel ligita al tiu enhavo, kiu plenigas ĝin. “Enhavo” de [[letero]] aŭ [[presado]] estas parolo, tamen nek presadon, nek parolon leganto preskaŭ tute ne konscias.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Varmega rimedo estas tia rimedo, kiu larĝigas unusolan [[senso]]n ĝis grado de “alta nedifiniteco”. Alta difiniteco estas stato de pleniĝo je datumoj. [[Foto]], de la vida vidpunkto, havas “altan difinitecon”. [[Bildstrio]] dume havas “malaltan difinitecon” simple pro tio, ke ĝi donas tre malmulte da vidaj informoj. [[Telefono]] estas malvarma [[komunikilo]] aŭ rimedo kun malalta difiniteco, ĉar orelo ricevas magran kvanton da [[informo]]j. Parolo ankaŭ estas malvarma rimedo kun malalta difiniteco, ĉar al aŭskultanto transdoniĝas tre malmulte kaj tre multe li devas alpensi memstare. Aliflanke varmaj komunikiloj lasas al celgrupo ne tre multe da spaco plenigebla aŭ finebla. Varmaj rimedoj karakteriziĝas do per malalta grado de partopreno de celgrupo, dum tiuj malvarmaj — per alta grado de ĝia partopreno aŭ kompletigado de mankanta parto.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[telefono]]] Emo de la [[rusoj]] al tiu [[komunikilo]], tiom proksima al iliaj parolaj [[tradicio]]j, estas difinata de tiu riĉa nevida engaĝiĝo, kiun ĝi estigas. La ruso uzas telefonon por atingi efektojn, kiujn ni kutime ligas al energia parolmaniero de ŝatanto kapti ĉe kolumo kunparolanton, kies [[vizaĝo]] troviĝas de vi je distanco de dekdu coloj.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Skribo]] kreas oble pli simplajn tipojn de [[homo]]j kompare al tiuj, kiuj evoluas en komplika araneaĵo de kutimaj tribaj kaj parolaj [[socio]]j. Ĉar fragmentita homo kreas homogenan [[okcidenta mondo|okcidentan mondon]], dum parolaj socioj konsistas el homoj diferenciĝintaj, sed diferenciĝintaj ne danke al specialistaj scipovoj aŭ videblaj signoj, sed danke al unikaj emociaj miksiĝoj. Interna mondo de parola homo estas interplektiĝo de komplikaj emocioj kaj sentoj, kiujn praktikema homo de la Okcidento delonge ene de si detruis aŭ subpremis por pliaj efikeco kaj praktikeco.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Por [[Psikiatrio|psikiatroj]] estis enigmo emo de infanoj-[[Neŭrozo|neŭrozuloj]] perdi neŭrozajn simptomojn dum parolado per [[telefono]]. Iuj balbutuloj, transirinte al eksterlanda [[lingvo]], ĉesas balbuti.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Vorto]]j estas siaspeca restarigo de [[informo]], kiu okazas kun alta rapideco kaj povas ampleksi la tutan medion kaj la tutan sperton. Vortoj estas komplikaj sistemoj de [[metaforo]]j kaj [[simbolo]]j, tradukantaj sperton al niaj elparoleblaj aŭ eksporteblaj eksteren [[sento]]j. Danke al [[tradukado]] de senpera [[Senso|sensa]] sperto al voĉaj simboloj, eblas en unu momento veki kaj restarigi el [[memoro]] la tutan mondon.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Parola [[vorto]] drame kaptas ĉiujn homajn [[senso]]jn dum alte edukitaj [[Skribo|skribaj]] [[homo]]j emas paroli laŭeble plej laŭorde kaj ordinare.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nome larĝigo de [[homo]] al parolo ebligas al [[intelekto]] distanciĝi de nekompareble pli granda [[realo]].
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En [[Tribo|tribaj]] [[kulturo]]j ordigo de sperto okazas danke al dominado de aŭda senta vivo, subpremanta vidajn valorojn. [[Aŭdo]], malsame ol la malvarma kaj neŭtrala [[okulo]], estas supersensiva, preciza kaj ĉioninkluziva. En parolaj kulturoj ago kaj reago estas samtempaj. La fonetika kulturo ja donas al la [[homo]]j rimedojn de subpremado de iliaj [[sento]]j kaj emocioj ĉe ekpartopreno en agado. Agi sen reagi al io ajn kaj sen engaĝiĝi — tio estas specifa atingo de la [[Okcidento|okcidenta]] [[Skribo|skriba]] homo.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la unuaj vivmonatoj kaptado okazas reflekse; kapablo pri la [[Volo|vola]] malstreĉiĝo aperas nur fine de la unua vivojaro. Parolo aperas kun evoluo de kapablo lasi la [[objekto]]jn. Ĝi ebligas distanciĝi de la medio, kio estas ankaŭ kapablo al pli alta movebleco en esplorado de tiu medio.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Eĉ pli rimarkeblaj estis tiaj sekvoj de [[libroeldonado]] kiel apartigo de [[poezio]] disde [[kantado]], de [[prozo]] disde la [[retoriko]], kaj de [[Popolo|popola]] parolo disde tiu edukita. Rilate poezion, evidentiĝis ke poeziaĵon oni povas legi sen ke oni aŭdu ĝin, kaj ke [[Muziko|muzikilojn]] oni povas ludi sen poezia akompano.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Okazis naskiĝo de “literaturisto”. Disvastiĝinte je parola [[vorto]], tiu literatura egaltonaleco ebligis al legopovaj [[homo]]j konservi en parolo unuecan “altan parolmanieron”, necesas diri, tute neelteneblan, kaj al prozistoj de la [[19-a jarcent]]o — akcepti [[Moralo|moralajn]] trajtojn, kiujn nun nur malmultaj pretus sekvi… [[humuro]], [[slango]] kaj drameca elano de [[Anglio|anglo]]-[[Usono|usona]] parolo iĝis [[monopolo]] de duonlegopovaj homoj.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Rusio|rusa]] kaj [[Eŭropo|eŭropa]] [[Gazeto|gazetisto]], malsame ol la [[Usono|usona]], estas [[Literaturo|literaturisto]]. Paradokse, sed en la [[Skribo|skriba]] Usono la gazetaro havas intense parolan karakteron dum en la parola Rusio kaj Eŭropo — strikte literaturajn naturon kaj funkcion.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la 70-aj jaroj de la [[19-a jarcento]] inventistoj en pluraj mondanguloj provis atingi [[Elektro|elektran]] transdonadon de parolo kaj en tiu tago, kiam [Alexander Graham] [[Alexander Graham Bell|Bell]] prezentis peton ĉe la [[Usono|Usona]] Patenta Buroo, ĝi ricevis ankaŭ desegnon de la telefono de Elisha Gray, sed nur unu aŭ du horojn poste… Bell akiris gloron kaj liaj konkurantoj iĝis notoj al li.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĝirafon konu laŭ kolo, [[homo]]n konu laŭ parolo.
|aŭtoro= [[Morteza Mirbaghian]]
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Manĝaĵo]] bezonas spican herbon, parolo bezonas trafan [[proverbo]]n.
|aŭtoro= [[Morteza Mirbaghian]]
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{citaĵo| Parolanto semas, aŭdanto rikoltas.|[[Zamenhofa proverbaro]]}}
10 105

redaktoj