Terorismo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 131:
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Malfacilaĵo konsistas en tio, ke la administracio [de la [[Usono|usona]] prezidanto [[George W. Bush]]] sufiĉe nebule difinis la fenomenon aŭ la fortojn, kontraŭ kiujn oni alvokas la usonanojn batali dum la “[[milito kontraŭ terorismo]]”… Nomi [[malamiko]]n teroristo signifas agnoski naivan [[nescio]]n de tio, ke la terorismo estas la aplikata de individuoj, grupoj aŭ [[ŝtato]]j mortiga metodo de timigado. Oni ne militas kontraŭ metodoj aŭ taktikoj.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ju pli malfortaj kaj fanatikaj estas politikaj ekstremistoj, des pli ili emas preferi la plej kontraŭhomajn formojn de la terorismo al aliaj luktometodoj.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Insisti je [[kompreno]] ne signifas pravigi la teroristojn aŭ alvoki al pacigo.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La terorismo, kreskinta surbaze de [[Etno|etna]], [[Nacio|nacia]] aŭ [[Religio|religia]] protesto, estas speciale vivkapabla kaj plej malfacile elradikigebla per ekstermado de la teroristoj. Fontoj de la terorismo troviĝas en la [[Socio|socia]] malkontento.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sed maksimuman reziston al la fizika subpremado montras la terorismo, inspirata de [[Historio|historiaj]] [[mito]]j pri komuna [[Etno|etna]] origino aŭ stimulata de [[Religio|religia]] fervoro.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Oni ne povas eviti la [[Historio|historiajn]] faktojn: la ĉefa kialo de tio, ke pikilo de la terorismo estis direktita al [[Usono]] iĝis sendube engaĝiĝo de Usono en aferoj de [[Proksima Oriento]]…
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri klopodoj de [[Usono]] haltigi disvastigon de la [[amasdetruaj armiloj]] en [[Eŭrazio]]] Tiaj agoj povus haltigi disvastigon de la [[Nuklea armilo|nukleaj armiloj]] almenaŭ por plej proksima periodo. Sed ilia kapablo kuraci la terorisman malsanon estas sufiĉe dubinda. Sendube ili estigos eĉ pli fortan indignon kontraŭ Usono kaj estos konsiderataj kiel trudado de nova ordo en la regiono en la spirito de nekaŝita [[koloniismo]]… Sekve, tio povos riskigi la usonajn poziciojn en [[Eŭropo]] kaj la “[[milito kontraŭ terorismo]]” transformiĝos je sole usona kaj precipe [[Islamo|kontraŭislama]] afero.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La lukto kontraŭ la terorismo ne povas esti centra, sistemokrea principo de la usona politiko pri sekureco en [[Eŭrazio]] aŭ de eksterpolitika kurso de [[Usono]] ĝenerale. Tiu ideo estas tro malvasta laŭ sia direkto, tro nebula en difinado de la [[malamiko]] kaj, kio plej gravas, ĝi ne kapablas influi la plej gravajn kialojn de la intensa politika tumultado en la etendiĝanta inter [[Eŭropo]] kaj [[Fora Oriento]] ŝlosila zono de Eŭrazio, en kies loĝantaro dominas [[islamanoj]] kaj kiun oni povas marki per termino la “nova tutmonda [[Balkanio]]”.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En tiu ĉi [[milito]] — kaj la terorismo laŭsence estas senkompata milito de la malfortuloj kontraŭ la fortuloj (la takso, havanta nenion komunan kun agnosko de [[Moralo|morala]] laŭleĝeco de la teroro) — la malfortuloj havas preskaŭ nenion perdeblan, sed akiri, de ilia vidpunkto, ili povas ĉion.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Historio]] jam konatigis al la [[eŭropanoj]] terorismon kaj eble pro tio ili vidas en ĝi malpli enkorpigon de [[malbono]] kaj pli — sekvon de [[politiko]].
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Verŝajne la plej akraj kontraŭdiroj inter reprezentantoj de la kontinenta [[Eŭropo]] kaj la [[usonanoj]] observiĝas je ilia takso de la [[Palestino|palestina]] terorismo: multaj usonanoj, inkluzive kelkajn anojn de la [prezidanta] administracio, vidas en ĝi malbonon, preskaŭ ne ligitan al la okupado de la palestinaj teroj fare de [[Israelo]], dum multaj eŭropanoj emas opinii, ke la okupado kaj speciale kreado sur tiuj teroj de la [[Judoj|judaj]] setlejoj stimulas la terorisman agadon.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado]] [2004]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Plejparto de la teroraj atakoj estas plenumataj de lokaj grupoj ene de sia lando, ne eksterlande… Konsiderante ke naskas internan terorismon en plej multaj kazoj ekstrema streĉiĝo de loka aŭ regiona politika tensio, nur ŝanĝo de lokaj kondiĉoj povas iel influi tiun ĉi tipon de terorismo.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [komparo de [[Usono]] kaj la [[Romia imperio]]] La mondŝtategoj, ne havantaj egalajn al si, konsistigas apartan klason. Ili neniun konsideras al si egala kaj tre facile alkalkulas siajn subtenantojn al siaj [[amiko]]j — ''amicus populi Romani'' [amiko de la Romia popolo]. Al ili mankas [[malamiko]]j, ekzistas nur ribeluloj, teroristoj kaj ŝtatoj-parioj. Ili jam ne militas, sed nur punas. Ili sincere indignas, kiam vasaloj rifuzas konduti kiel tio decas al la vasaloj.
[komento de [[Zbigniew Brzeziński]]] Tiuj ĉi vortoj estis skribitaj de la aŭtoro antaŭ la [[Atencoj de la 11-a de septembro 2001|11-a de septembro]], sed ili mirinde precize esprimis pozicion de iuj [usonaj politikistoj, kun kiu ili insistis dum la diskuto en la [[Unuiĝintaj Nacioj]] en 2003 pri la decido pri la [[Iraka milito|milito kontraŭ Irako]].
|aŭtoro= Bender P.
|verko= America: the New Roman Empire? // Orbis. 2003. Winter. p. 155.
|origina teksto =
}}