Usono: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 810:
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sur fono de redistribuo de mondaj potencoj kaj kreskanta internacia kontraŭstaro des pli gravas, ke Usono ne transformiĝu je malklera [[Polico|polica]] ŝtato kaj ne dronu en marĉo de propra al ĝia [[kulturo]] [[konsumismo]].
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[konsumismo|konsumisma]] [[kulturo]] kaj malekvilibrigo de [[ekonomio]], aperintaj ĉe [[Bill Clinton |Clinton]] kaj daŭrintaj ĉe [[George W. Bush]] rezultis en tio, ke lime de jarcentoj krevis sapveziko de la valorpapera merkato, kaj malpi ol jardekon poste komenciĝis [[Financa krizo de 2008|grandskala financa krizo]]. La detrua unuflanka kurso de George W. Bush rezultigis la [[Milito kontraŭ terorismo|dekjaran militon]] en [[Proksima Oriento]] kaj disfalon de la ekstera politiko de Usono ĝenerale. La financa katastrofo de 2008 preskaŭ metis la landon en la nova ekonomia depresio, iginte Usonon — kaj plejparton de la [[Okcidento]] — ekpensi pri tio, kiom damaĝajn sekvojn kaŭzas sendetena konsumado.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Inter [[Sovetunio]] fine de ĝiaj tagoj kaj Usono komence de la [[21-a jarcento]] vere videblas maltrankviliga simileco.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Meze de la [[20-a jarcento]] Usono distingiĝis per relativa facilanimeco kaj unue ne tro rimarkis novan rolon de [[Japanio]] en la monda [[ekonomio]]. Tamen en la 1980-aj kaj komence de la 1990-aj jaroj Japanio subite transformiĝis je fonto de maltrankvilo… Japanion kiel “superŝtaton” oni priparolis iel kaj tiel kaj en panikaj publikaĵoj de [[amaskomunikilo]]j, kaj en demagogiaj paroladoj en la [[Usona kongreso|kongreso]]. La panikon, kiu iom moderiĝis nur post la “perdita” por Japanio jardeko de la 1990-aj, grave malrapidiginta ĝian ekonomian kreskon, nutris sciencaj teorioj, aŭgurantaj ke la Lando de Leviĝanta Suno kondamnos la usonan ekonomion al neevitebla subiro.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kaj kvankam klare esprimita ideologia alternativo al Usono en tiu ĉi jarcento ankoraŭ ne aperis, se la usona sistemo perdos en la okuloj de la [[amaso]]j sian aktualecon, ĝin povas ombrigi per siaj sukcesoj la [[Ĉinio|ĉina]] sistemo.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Eŭropa Unio]] riskas perdi statuson de imitinda ekzemplo ĉe aliaj regionoj. Tro riĉa por malriĉaj regionoj, ĝi altiras [[enmigrinto]]jn, sed ne servas al ili kiel ekzemplo. Tro pasiva en aferoj de la internacia [[sekureco]], ĝi ne havas sufiĉan influon por malhelpi al Usono daŭrigi la politikon, profundigantan jaman disdividon, speciale en la [[Islamo|islamaj]] landoj. Tro egocentrisma, ĝi kondutas tiel kvazaŭ ĝia ĉefa politika tasko estas iĝi la plej komforta en la mondo maljunulejo. Tro ostiĝinta, ĝi timas kulturan diversecon.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sekreto de la ĉiama historia allogeco de Usono estas kombino de [[idealismo]] kaj [[materiismo]], kiuj servas kiel same povaj fortoj de motivado por la [[homaro]].
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri rilato de [[Meksiko]] al Usono en la [[19-a jarcento]]] Por Meksiko la nova Usono aspektis tute aliel: la ekspansiisma, rabisma ŝtato, senkompate celanta siajn materiajn profitojn, kovanta [[Imperiismo|imperiismajn]] ambiciojn kaj hipokrite ŝajniganta sin [[demokratio]]. Kaj kvankam reputacio de Meksiko mem ankaŭ estas ne senriproĉa, ĝia ofendiĝo kontraŭ Usono historie estas grandparte prava.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La ĉefajn kialojn por maltrankviliĝi Usono havas ses. La unua estas la kreskanta kaj minacanta iĝi neeltenebla por la ekonomio ŝtata [[ŝuldo]]… La dua maltrankviliga punkto estas la putriĝinta financa sistemo… La tria preteksto por maltrankviliĝi estas la kreskanta [[malegaleco]] de enspezoj kune kun stagnado de socia moviĝemo, kio minacas en longdaŭra perspektivo [[Socio|socian]] interkonsenton kaj [[Demokratio|demokratian]] stabilecon (la du faktoroj, garantiantaj efikecon de la ekstera politiko de Usono)… En 2007 la plej riĉa 1% de la usonaj familioj posedis ŝokan parton je 33,8% de la naciaj riĉaĵoj de Usono, dum la malsupraj 50% posedis nur 2,5%... en lastaj du jardekoj socia moveĝemo en Usono grave malkreskis dum la malegaleco de la enspezoj inverse kreskas… La kvara fonto de la maltrankvilo estas degenero de la nacia infrastrukturo. Se [[Ĉinio]] konstruas novajn fluĝavenojn kaj vojojn, [[Eŭropo]], [[Japanio]] kaj nun ankaŭ Ĉinio povas fieri pri rapidegaj trajnoj, la usonaj analogoj postrestis for en la [[20-a jarcento]]. La nura Ĉinio havas 5000 km da [[fervojo]] por rapidegaj pasaĝeraj trajnoj — al Usono mankas eĉ unu. La [[Pekino|pekina]] kaj [[Ŝanĥajo|ŝanĥaja]] flughavenoj por jardekoj avancis laŭ produktiveco kaj eleganteco siajn [[Vaŝingtono|vaŝingtonajn]] kaj [[Novjorko|novjorkajn]] kamaradojn, kiuj ĉiam pli memorigas pri la “tria mondo”…
La Usona societo de inĝenieroj-konstruistoj en sia raporto pri la usona infrastrukturo en 2009, donis al Usono la ĝeneralajn hontigajn “du poentojn” [el kvin], kiu formiĝas el “duo” por la [[aviado]], “trio kun minuso” por la fervojo, “duo kun minuso” por vojaj servoj kaj “duo kun pluso” por la [[energetiko]]. La [[Urbo|urba]] rekonstruado progresas malrapide, [[slumo]]j kaj kadukiĝanta municipa loĝejaro en multaj urboj (inkluzive la ĉefurbon de la lando) estas videbla atesto de la socia neglekto…
…Stato de la usona infrastrukturo, kiel estis dirite supre, nun karakteras pli al la malfortiĝanta ŝtatego ol al la plej noviga ekonomio de la mondo. La daŭra degenero de la infrastrukturo neeviteble influos kvanton de produktado, kaj eble en momento, kiam konkurenco kun evoluontaj landoj intensiĝos. Se la sistema rivalado inter Usono kaj Ĉinio kreskos, la kadukiĝanta infrastrukturo iĝos samtempe simbolo kaj simptomo de la usona malforteco.
La kvina vundebla loko de Usono estas tre malfortaj scioj de la usona loĝantaro pri la ekstera mondo. Amara vero estas ke la usonanoj timige malbone orientiĝas en la bazaj aferoj de la monda [[geografio]], kurantaj eventoj kaj eĉ en ŝlosilaj punktoj de la monda [[historio]]… Laŭ studo de 2006, 63% de la usona junularo ne povis montri en la mapo de [[Proksima Oriento]] [[Irako]]n, 75% malsukcesis trovi [[Irano]]n, 88% — [[Afganio]]n, kaj ĉio ĉi en la tempo kiam la lando realigis multekostan [[Milito kontraŭ terorismo|militkampanjon]] en la respektiva regiono. Ne pli bone statas la aferoj pri historio… pli ol 30% de plenkreskaj usonanoj ne povis nomi du landojn, kontraŭ kiuj Usono militis dum la [[Dua mondmilito]]… Laŭ rezultoj de la enketado, plenumita en 2002 de la Nacia Geografia Societo, komparanta sciojn pri geografio kaj kurantaj eventoj ĉe la [[junularo]]j de [[Svedio]], [[Germanio]], [[Italio]], [[Francio]], [[Japanio]], [[Britio]], [[Kanado]], Usono kaj [[Meksiko]], Usono okupis la antaŭlastan lokon, pene avancinte nur sian malpli evoluintan najbaron Meksikon…
Se ne konsideri kvin plej grandajn gazetojn, loka [[gazetaro]] kaj [[televido]] preskaŭ tute ne priparolas internaciajn eventojn — escepte de specialaj raportaĵoj kaze de sensacioj kaj grandaj katastrofoj. Anstataŭ novaĵoj estas proponataj amuzaj faktoj kaj animtiklaj vivhistorioj. La kumula rezulto estas ke la loĝantaro facile subiĝas al paniko, stimulata de [[ĵurnalisto]]j, speciale post la terora atako [de la [[Atencoj de la 11-a de septembro 2001|11-a de septembro 2001]]]. Kio siavice kreskigas probablecon de sinmortigaj eksterpolitikaj agoj…
La sesa Aĥilla kalkano, ligita al la antaŭa, estas ĉiam pli bremsanta kaj partieca politika sistemo. Politikaj kompromisoj iĝis malfacile rekoneblaj parte pro tio, ke en amaskomunikiloj, speciale en televido, [[radio]] kaj politikaj [[blogo]]j, ĉiam pli dominas sarkasma partieca diskurso, dum relative neinformitaj amasoj emas al la maniĥeisma demagogio. Rezulte de tio politika paralizo malhelpas fari necesajn paŝojn, kiel kaze de redukto de la buĝeto, kaj Usono aspektas por la monda komunumo kiel malkapabla solvi akrajn sociajn problemojn…
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …se [[Ĉinio]] ne flankeniros de sur komencita vojo kaj evitos grandan [[Ekonomio|ekonomian]] aŭ [[Socio|socian]] kolapson, ĝi povos iĝi la ĉefa rivalo de Usono en lukto por la tutmonda politika influo kaj eĉ finfine por la ekonomia kaj milita povoj.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La unua punkto en la listo de fortaj flankoj de Usono estas ĝia totala [[Ekonomio|ekonomia]] forto… La dua punkto en la listo de la fortaj flankoj estas avantaĝo en la kampo de novigaj [[teknologio]]j… La tria avantaĝo de Usono estas relative forta [[Demografio|demografia]] bazo, speciale kompare al [[Eŭropo]], [[Japanio]] kaj [[Rusio]]… La kvara avantaĝo de Usono estas kapablo pri rapida mobiliziĝo… Kvine, senduba avantaĝo de Usono antaŭ iuj plej gravaj ŝtategoj estas [[Geografio|geografia]] bazo, kies specifo estas la unika [[sekureco]] de landlimoj, riĉeco de naturaj resursoj, strategie avantaĝa situo kaj grandeco de la teritorio, kaj ankaŭ [[Etno|etna]] homogeneco de la loĝantaro, ne influata de etnaj kvereloj… La sesa punkto en la listo de la fortaj flankoj de Usono estas ĝia asociiĝo kun kompleto de valoroj ([[homaj rajtoj]], persona [[libereco]], politika [[demokratio]], ekonomiaj eblecoj), kiuj estas aprobataj de ĝia loĝantaro kaj dum multaj jaroj firmigis ĝian tutmondan statuson.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En 2010 la [[Milito en Afganio (2001-nuntempo)|Afgana]] kaj [[Iraka milito]]j jam eniris liston de la plej longaj en la tuta usona [[historio]].
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Iraka milito]]] Siajn agojn la prezidanto de Usono [ [[George W. Bush]] ] pravigis per senbazaj suspektoj, kiuj post kelkaj monatoj malaperis senspure, ĉar ĉeesto de la [[Amasdetruaj armiloj|armiloj de amasa detruado]] en la okupita de la usonaj trupoj [[Irako]] neniam estis konfirmita.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉe tio la [[Milito en Afganio (2001-nuntempo)|Afgana]] kaj la [[Iraka milito|Iraka]] konfliktoj — same kiel siatempe iamaj ekspediciaj militoj de la [[Okcidento]] — praktike ne influis la internan vivon de Usono (se ne konsideri la militistojn kaj iliajn familiojn). Kaj kvankam ambaŭ militoj eltiris miliardojn da dolaroj el la usona buĝeto, postultante pli altajn elspezojn ol ĉiuj antaŭaj militoj krom la [[Dua mondmilito]], elspezoj en procentoj de la usona Malneta Enlanda Produkto estis malaltaj — pro nekredebla kresko de la usona [[ekonomio]].
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Demagogio]], nutrata de [[timo]]j, estas pova [[armilo]], rapide donanta fruktojn, sed ĉe tio kapabla kaŭzi gravajn internajn kaj eksterajn problemojn en longdaŭra perspektivo. Kiel ekzemplo de ĝia detrua influo povas servi la plej famaj kazoj de misuzoj de [[Irako|irakaj]] [[militkaptito]]j, inkluzive iujn superajn oficirojn. Tio estas flankefikoj de perceptado de [[malamiko]] kiel enkorpigo de la [[malbono]], al kiu do rajte aplikeblas kruelaj rimedoj.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Unuavice, la [[milito en Irako]] estis nenecesa kaj oni devis eviti ĝin… Due, jam antaŭe Usono ne de devis lasi senatente [[Afganio]]n post foriro de tie de la [[Sovetunio|sovetiaj]] trupoj. La lando laŭvorte [[Afgana milito (1979-1989)|estis ruinigita]], despere bezonis ekonomian helpon por stabiligi situacion almenaŭ minimume. Tamen kaj [[George H. W. Bush]] kaj [[Bill Clinton|Clinton]] montris pasivan indiferentecon. La kreiĝintan vakuon en la 1990-aj jaroj plenigis la [[taliboj]], malantaŭ kiuj staris [[Pakistano]], strebinta tiamaniere okupi geostrategie valorajn poziciojn rilate [[Barato]]n. Baldaŭ Talibano prenis sub sian aŭspicion [[Al-Kaido]]n — la [[Atencoj de la 11-a de septembro 2001|sekvintaj eventoj]] estas konataj al ĉiuj.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Mi imagas tri bazajn scenarojn, spegulantajn eventualan regreson de Usono. La plej malbona evoluo de la eventoj inkluzivas seriozan financan krizon, sinkigantan Usonon kune kun plejparto de la mondo je detruega depresio. Kiel montris la [[krizo de 2007]], tiu terura perspektivo estas tute ne fantazia. Kune kun detruaj sekvoj de la kreskanta engaĝiĝo de Usono je operacoj eksterlande, tia katastrofo povas je nuraj kelkaj jaroj fini la tutmondan dominadon de Usono.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La ĉefa realo estas tia: Usono samtepme riskas regresi je sistema kadukiĝo, kaŭzita je manko de la progreso en la sociala, ekonomia kaj politika reformadoj, kaj rikolti fruktojn de la erara ekstera [[politiko]], kiu en lastaj jaroj estas timige malproksima de konsiderado de specifaĵoj de la postimperia epoko. Dume la potencialaj rivaloj de Usono (speciale en iuj partoj de [[Azio]]) paŝon post paŝo engaĝiĝas je realoj de la [[21-a jarcento]].
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Internaj politikaj sukcesoj ne rekompencas la eksterpolitikan programon, kiu anstataŭ kunlaboro engaĝas Usonon en multekostajn kampanjojn kontraŭ kreskanta nombro de [[malamiko]]j (foje propramane kreitaj).
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En iu ajn kazo Usonon atendas nehaltigebla kaj finfine fatala perdo de kapablo ludi gvidan rolon sur la monda scenejo. Nesolvitaj internaj kaj longdaŭraj eksteraj problemoj elpremos el ĝi ĉiujn sukojn, laŭgrade demoralizante la socion, subfosante la socian prestiĝon kaj reduktante krediton de la tutmonda fido. Rezulte de tio proksimume je 2025 sur fono de la internacia malstabileco Usono de facto seniĝos je triumfe deklarita regado super la [[21-a jarcento]].
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nome post la [[financa krizo de 2007]] flanke de [[Ĉinio]] oftiĝis kaj iĝis pli malkaŝa kritiko de la usona sistemo kaj de la tutmonda pozicio de Usono.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …videbla malfortiĝo de Usono donos al [[Rusio]] eblecon praktike senpune engluti [[Belorusio]]n — kun minimuma apliko de la forto kaj oferinte nur reputacion de la respondeca regiona gvidanto. Malsame ol [[Kartvelio]], Belorusio ne disponas okcidentan armilaron, nek politikajn simpatiojn de la [[Okcidento]]. [[Eŭropa Unio]] ĉe manko de la usona subteno apenaŭ enmiksiĝos kaj kelkaj [[Okcidenta Eŭropo|okcidenteŭropaj landoj]] tute fajfas pri Belorusio. [[Unuiĝintaj Nacioj]] en tia kazo faros efektive nenion. La [[Centra Eŭropo|centreŭropaj landoj]], konsciantaj kiom danĝera estas la kreskiginta muskolojn Rusio, povos postuli kutiman reagon de [[NATO]], tamen konsiderante malfortiĝon de Usono, malverŝajnas ke ili atingos fortan kolektivan premon.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …malgraŭ opinioj ke [[sekureco]] de [[Israelo]] profitos el konfrontiĝo de Usono kontraŭ la [[islama mondo]], la postvivado de Israelo en longdaŭra perspektivo estos endanĝerigita. Al Israelo sufiĉos milita kaj patriota povoj por rebati senperan atakon kaj subpremi la [[Palestino|palestinanojn]]. Tamen longdaŭra kaj sufiĉe senavara subtenado de Usono, kaŭzita de ne tiom strategiaj konsideroj, kiom sincera morala devo, malkreskos. Dum sia malfortiĝo Usono, malgraŭ simpatio de ĝia popolo al Israelo, povos ĉiam pli kliniĝi al rezigno je partopreno en la aferoj de la regiono, dum plejparto de aliaj landoj plej verŝajne kulpigos pri malordo en [[Proksima Oriento]] nome Usonon. Konsiderante politike ardiĝintajn arabajn amasojn, pli pretajn al longdaŭra militado (la “popola milito”), Israelo, transformiĝinta antaŭ okuloj de la mondo je la “[[Apartismo|apartisma ŝtato]]” (pri kio avertis en 2010 vic-ĉefministro [[Ehud Barak]]) apenaŭ eltenos longe.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĝenerale la pozicioj de Usono en [[Proksima Oriento]] klare malboniĝas kaj malfortiĝo de Usono mortigos ilin definitive.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …Usono perdis eblecon uzi formiĝon de paca zono de [[sekureco]] ĉe la [[Rusio|rusiaj]] limoj kaj engaĝi Rusion en pli proksimna kunlaboron en milita sfero… Anstataŭe post 2001 Usono ĵetis ĉiujn fortojn por la “[[milito kontraŭ teroro]]” kaj serĉado de subteno de siaj militaj kampanjoj en [[Irako]] kaj [[Afganio]], oferinte pli vastajn geostrategiajn planojn.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …malfortiĝo de Usono plej verŝajne malaltigos ĝian ekonomian stabilecon kaj politikan singardemon, akriginte supremenciitajn problemojn. Krome tio povas kaŭzi kreskon de [[naciismo]], troan sentemon pri la aferoj de la nacia memkonscio, paranojajn vidpunktojn rilate internan [[sekureco]]n kaj maldeziron malŝpari resursojn por evoluigo de aliuloj. Do stabila kunlaboro kun [[Meksiko]] apenaŭ alfrontos popolan subtenon.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …internaj kaj regionaj perspektivoj de la malfortiĝinta Usono preskaŭ tutcerte igos ĝin eĉ pli demonizi la [[Meksiko|meksikan]] [[enmigrado]]n kaj spronos ekdubi pri preteco de Meksiko lukti kontraŭ siaj narkokarteloj. Usono plej verŝajne aplikos pli radikalajn solvojn (malpermeso de eniro aŭ deportado de enmigrintoj, fortigo aŭ deplojado de armeaj trupoj ĉe la limo), tiel nuligante bonajn najbarajn rilatojn kaj eble ardigante geopolitikan konfrontiĝon.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …nuntempe Usono kontrolas (per la baziĝanta en [[Kalifornio]] privata nekomerca organizaĵo ICANN — Korporacio pri Distribuado de Numeroj kaj Nomoj en [[Interreto]]) plejparton de aliro al la kiberspaco. Malkontento pri tiu hegemonio, ŝarĝita je suspektoj pri kiberspionado kaj serioza minaco de kibermilitoj, komplikas jam sen tio komplikan taskon de administrado de tiu strategia posedaĵo.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ludante je amasa popola nekono de la mondaj [[historio]] kaj [[geografio]], [[amaskomunikilo]]j persekutante profiton kreskigis panikon, uzante kiun [[demagogo]]j en la registaro de [[George W. Bush]] kondukis la landon al la okjara krucmilito. La “[[milito kontraŭ teroro]]” iĝis sinonimo de la ekstera politiko kaj Usono preskaŭ ne zorgis pri konstruado de strategio, konsideranta longdaŭrajn interesojn de la lando en la formiĝanta geopolitika situacio. Sekve de tio Usono iĝis malpreta al la defiantaj ĝin problemoj de la [[21-a jarcento]].
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Barato]], [[Rusio]] kaj [[Ĉinio]] preferis teniĝi flanke de rekta partopreno en penaj (ofte neadekvataj) klopodoj de Usono deteni la regionon [ [[Eŭrazio]]n ] droni en maturiĝantaj [[Etno|etnaj]] kaj [[Religio|religiaj]] konfliktoj.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Proksima Oriento]]] Usono kapablas memstare garantii [[Nuklea armilo|nuklean]] ŝirmilon por tiu ĉi regiono, tamen ĝi ne devas engaĝiĝi je unuflankaj (aŭ sole kun I[[s]]raelo) militagojn kontraŭ [[Irano]], ĉar tiukaze ĝi dronos en pli grandskala, sed denove unuflanka kaj pereiga por ĝi konflikto.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …stabileco de [[Azio]] parte dependos de tio kiel reagos Usono al eventoj en du kruciĝintaj regionaj trianguloj kun la centro en [[Ĉinio]]. La unuan triangulon konsistigas Ĉinio, [[Barato]] kaj [[Pakistano]]. La duan — Ĉinio, [[Japanio]] kaj [[Koreio]] akompane de la ŝtatoj de [[Sud-Orienta Azio]]. En la unua kazo la ĉefa streĉocentro kaj fonto de malstabileco estos Pakistano. En la dua — Koreio (ambaŭ Koreioj, la [[Nord-Koreio|Norda]] kaj [[Sud-Koreio|Suda]]) kaj (aŭ) eble [[Tajvano]].
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri problemoj de [[Ĉinio]]] …nenio el tio similas al la sistema kolapso de [[Sovetunio]]. La kreskanta influo de Ĉinio je la internacia situacio estas realo, kiun Usono devos akcepti, ne demonizante kaj nek preskaŭ nemaskite revante pri ĝia subita malapero.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …klopodante altigi probablecon de la tutmonda partnereco kun [[Ĉinio]], Usono devas neoficiale akcepti la geopolitikan dominadon de Ĉinio en la kontinenta [[Azio]] kaj ĝian stariĝon kiel la dominanta ekonomia povo en tiu ĉi regiono.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nemalgravan rolon en konstruado de stabilaj partneraj rilatoj inter Usono kaj [[Ĉinio]] ludos [[Japanio]]… Do laŭgrada repaciĝo de Ĉinio kaj Japanio ankaŭ estas inter la ĉefaj interesoj de Usono.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Se la maltrankviliĝinta Usono kaj la tro memfida [[Ĉinio]] ne sukcesos bridi politikan malamikecon, ambaŭ landoj kun granda probableco dronos en la detrua por ambaŭ ideologia konfilkto.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En longdaŭra afero de garantiado de stabileco en [[Azio]], Usono devas preni sur sin rolon de peranto kaj paciganto. Do ĝi devas eviti rektan militan enmiksiĝon en la regiono, anstataŭe klopodante estingi malnovan kverelon inter ŝlosilaj fororientaj aziaj fortoj — interalie inter [[Ĉinio]] kaj [[Japanio]]. La baza principo de la politiko de Usono en la nova [[Oriento]] devas konsisti en tio, ke ĝia enmiksiĝo en la eventoj de la kontinenta Azio eblas nur responde al malamikaj agoj kontraŭ la ŝtatoj, kie la usonaj trupoj jam delonge iĝis parto de la internacia situacio.
|aŭtoro= [[Zbigniew Brzeziński]]
|verko= [[Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco]] [2012]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [komparo de Usono kaj la [[Romia imperio]]] La mondŝtategoj, ne havantaj egalajn al si, konsistigas apartan klason. Ili neniun konsideras al si egala kaj tre facile alkalkulas siajn subtenantojn al siaj [[amiko]]j — ''amicus populi Romani'' [amiko de la Romia popolo]. Al ili mankas [[malamiko]]j, ekzistas nur ribeluloj, [[teroristo]]j kaj ŝtatoj-parioj. Ili jam ne militas, sed nur punas. Ili sincere indignas, kiam vasaloj rifuzas konduti kiel tio decas al la vasaloj.
[komento de [[Zbigniew Brzeziński]]] Tiuj ĉi vortoj estis skribitaj de la aŭtoro antaŭ la [[Atencoj de la 11-a de septembro 2001|11-a de septembro]], sed ili mirinde precize esprimis pozicion de iuj [usonaj politikistoj, kun kiu ili insistis dum la diskuto en la [[Unuiĝintaj Nacioj]] en 2003 pri la decido pri la [[Iraka milito|milito kontraŭ Irako]].
|aŭtoro= Bender P.
|verko= America: the New Roman Empire? // Orbis. 2003. Winter. p. 155.
|origina teksto =
}}
 
== Vidu ankaŭ ==