Eŭropo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 25:
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …esti neliberalulo aŭ kontraŭliberalulo signifas okupi tiun pozicion, kiu estis antaŭ alveno de [[liberalismo]]. Kaj se ĝi venis, do veninte unufoje ĝi venkos denove kaj se ĝi pereos, do nur kune kun kontraŭliberalismo kaj kun la tuta Eŭropo.
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Skvalo de ĉiesa kaj totala [[Ŝajno|ŝajnigado]] ruliĝas tra la eŭropaj teroj. Ĉia pozicio estas deklarata pro ŝajnigemo kaj estas interne falsa. Ĉiuj klopodoj strebas sole ne renkontiĝi kun sia [[sorto]], fermi la okulojn kaj ne aŭdi ĝian malhelan vokon, eviti rektan renkontiĝon kun tio, kio devas iĝi [[vivo]]. Oni vivas [[Ŝerco|ŝerce]] kaj des pli ŝerce ol pli [[Tragedio|tragika]] estas surmetita [[masko]].
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Frivola spektaklo de la [[ekzistado]] de nemenskapablaj [[popolo]]j aspektas plorinde. Pro tio ke Eŭropo laŭdire estas en regreso kaj do ne plu [[Regado|regas]], ĉiu popolo kaj popoleto petolas, grimacas, ploretas aŭ penegas kaj tiriĝas supren, ŝajnigante plenkreskulon, mastron de sia [[sorto]]. Pro tio tiu ĉi aperis bacila mondobildo, kie ĉiupaŝe svarmas “[[naciismo]]j”.
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Estas amuze vidi, ke tiu aŭ alia nano-[[respubliko]] leviĝas sur piedpintojn el sia fora sovaĝejo, kondamnas Eŭropon kaj minacas forigi ĝin el la [[Mondo|monda]] [[historio]].
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …ĉu vere ke oni diras kvazaŭ Eŭropo nun estas en regreso kaj rezignas je sia [[povo]]? Ĉu oni ne konfuzas la regreson kaj resanigan [[krizo]]n, kiu ebligos al Eŭropo vere iĝi Eŭropo? Kaj ĉu ne ŝajnos la evidenta regreso de la eŭropaj [[nacio]]j apriore necesa, kiam leviĝos demando pri la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo, pri anstataŭigo de la eŭropeca dispartiĝo per akordita unueco?
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Antikva [[homo]] kaj eŭropano estas egale zorgitaj pri [[estonteco]], sed la heleno-[[Romio|romianoj]] subigas al ĝia [[povo]] [[pasinteco]]n dum ni donas plej grandan aŭtonomion al estonteco, [[noveco]] ĝenerale.
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nun por la eŭropanoj venas tempo, kiam Eŭropo povas iĝi la [[Nacio|nacia]] [[ideo]]. Kaj estus oble malpli [[Utopio|utopie]] kredi je tio hodiaŭ ol aŭguri en la [[11-a jarcento]] la unuecan [[Hispanio]]n. Ju pli fervore la nacia [[ŝtato]] de la [[Okcidento]] gardas sian veran esencon, des pli senevite ĝi liberigos ĝin en la unueca kaj grandega ŝtato kontinenta.
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Eŭropo perdis sian [[moralo]]n.
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La internaj eŭropaj [[milito]]j preskaŭ ĉiam havis interesan trajton, kiu similigis ilin al hejmaj skandaloj. Ili ne planis forviŝi malamikon de sur la tero kaj estis precipe militoj konkuraj, militoj de rivaloj, similaj al interbatiĝoj de buboj aŭ diskutoj de [[heredanto]]j.
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Unueco de Eŭropo estas ne [[fantazio]], sed la pleja [[realo]]; la fantazio estas la kredo ke [[Francio]], [[Germanio]], [[Italio]] aŭ [[Hispanio]] estas efektive memstaraj kaj sendependaj.
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Demagogio]] estas formo de [[Intelekto|intelekta]] degenero kaj kiel amasa fenomeno de la eŭropa [[historio]] ĝi estiĝis en [[Francio]] meze de la [[18-a jarcento]]… Ekde tiu momento Francio kaj sub ĝia influo la tuta kontinento ekkredis, ke rimedo por solvi grandegajn homajn problemojn estas [[revolucio]]… strebo per unu bato ŝanĝi ĉion kaj en ĉiuj sferoj.
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
 
[[Kategorio:Eŭropo| ]]