Malfermi la ĉefan menuon
  • Multaj nomas min la plej amatan, kaj aliaj multaj la plej malamatan gejan filmreĝisoron de Germanujo. Kaj por atingi tion mi multe faris.
    • Manche bezeichnen mich als den beliebtesten und manche als den unbeliebtesten schwulen Filmregisseur Deutschlands. Und dafür habe ich eine ganze Menge getan.
  • Dum pli ol 30 jaroj mi nervozigas la nacion kun miaj pli ol 60 filmoj, sennombraj intervju-programoj, multaj libroj, radiodramoj kaj teatraĵoj.
    • Seit über 30 Jahren nerve ich nun die Nation mit meinen über 60 Filmen, endlosen Talkshows, vielen Büchern, Hörspielen und Theaterstücken.
  • Tiam ni kaj la studenta movado kredis je mondrevolucio, je seksa liberigo grandstile. Ni apelaciis al solidareco kun ĉiuj malplimultoj, ni volis kunbatali kun la feminisma movado. Ni estis multe aprobitaj de maldekstraj gejaj studentoj, kiuj ne estis akceptitaj en aliaj maldekstraj grupo por esti gejoj. La unuaj jaroj estis tre tumultaj kaj tre produktivaj. Por multaj ne nur junaj gejoj mi fariĝis grava identecfiguro, kaj ni fariĝis pli kaj pli multnombraj.
    • Damals glaubten wir und die studentische Bewegung an die Weltrevolution, an sexuelle Befreiung im großen Stile. Wir riefen zur Solidarität mit allen Minderheiten auf, wir wollten gemeinsam mit der Frauenbewegung kämpfen. Viel Zuspruch bekamen wir von linken schwulen Studenten, die in anderen linken Gruppen als Schwule nicht anerkannt wurden. Die ersten Jahre waren sehr bewegt und sehr produktiv. Für viele nicht nur junge Schwule wurde ich eine wichtige Identifikationsfigur, und wir wurden immer mehr.

FONTO hejmpaĝo de Rosa von Praunheim

  • "Ne la samseksemulo estas perversa, sed la situacio en kiu li vivas"
    • "Nicht der Homosexuelle ist pervers, sondern die Situation in der er lebt" (1970 Filmtitolo)