Paulo Sérgio Viana

brazila esperantisto

Paulo Sérgio VIANA (naskiĝis la 8-an de septembro 1948 en Taubaté) aktiva brazila esperantisto kaj kuracisto. Tradukis la verkojn La alienisto, Postmortaj rememoroj de Brás Cubas kaj Dom Casmurro de Machado de Assis kaj Sano: Strategio por Ŝanĝo de Mário M. Chaves.

Paulo Sérgio Viana
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Novaĵartikoloj en Vikinovaĵoj

Citaĵoj redakti

 
« Unu el la plej karakterizaj inklinoj de la homo estas... rakontado. Ĝi estas parto de la homa historio. Oni preskaŭ rajtas diri, ke homoj ne vivas sen rakontado, ĉu pri veraj, ĉu pri fikciaj aferoj. Ŝajne, la perparola transdonado de spertoj al aliaj kunhomoj havas ian mensan funkcion. Ĉu ĝi helpas la ekvilibron de la mensa sano de la rakontanto? Ĉu ĝi helpas la rakontantojn, eĉ kiam temas pri fantaziaj rakontoj? Ĉu ankaŭ aŭskultantoj ricevas helpon por elteni la krudecon de la vivo en nia mondo? Fakto estas, ke dum jarmiloj la homoj rakontis siajn kaj aliulajn spertojn, en obseda ofteco: homoj ne vivas sen rakontado. »
— Paulo S. Viana, "Mikrorakontoj: Nova literatura ĝenro?" en blogo esperanta retradio[1]

Referencoj