Joaquim Maria MACHADO de ASSIS (naskiĝis en la 21-an de junio 1839, en Rio-de-Ĵanejro; mortis en la 29-an de septembro 1908, en tiu sama urbo) estas brazila romanisto, rakontisto, teatra verkisto, kronikisto, poeto kaj ĵurnalisto. Li estas la fondinto de la Seĝo 23 de la Brazila Beletristika Akademio, por kiu elektis kiel patronon la verkiston José de Alencar (1829-1877), amiko mortinta ĉirkaŭ dudek jaroj antaŭ la fondo de la akademio. Machado de Assis okupis dum pli ol dek jaroj la prezidon de tiu institucio, kiun oni pasis ankaŭ nomi Domo de Machado de Assis.

Machado de Assis
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

Pri la aŭtoro redakti

 
« Inter liaj meritoj mi devas citi la enkondukon de Realismo en nian literaturon per la romano Postmortaj Rememoroj de Bras Kubas (1881) kaj la fondon de la Brazila Akademio de Beletro (1896), kies unua prezidanto li fariĝis. Apartan rimarkon mi donu al tio, ke li kreis novan fikcian tipon, nomatan “kroniko”, kiu estas mallonga leĝera senintriga noveleto pri ĉiutagaĵoj, kiun pluraj aliaj verkistoj abunde kultivas ordinare unue en ĵurnaloj, kiel la kreinto, kaj poste en libroj. »
— Geraldo Mattos, El la enkonduko de Dom Casmurro, de Machado de Assis[1]
 
« Oni apenaŭ povas decidi, per kia ĝenro plej perfekte esprimiĝis lia grandega talento - ĉu per romanoj, ĉu per rakontoj. Ĉar la aŭtoro estis malriĉa en sia infanaĝo, ĉar li frue fariĝis orfo, ĉar li estis mulato kaj epilepsiulo - eble tial li povis kapti ian apartan senton pri la vivo, pri la kunhomoj, kiun li transdonis per siaj historioj. Ironio, humaneco, humuro, iom da pesimismo kaj amareco, jen la ĉefaj trajtoj de lia prozo. Kvazaŭ li prezentus sian vidpunkton pri la homaro per ia malĝoja rideto, tute sen iluzioj. Lia stilo estas ĉiam simpla, eleganta, agrabla, kio metis lin sur la unuan lokon inter la brazilaj verkistoj ĉiutempaj. Same ni faras, antaŭ ol viziti teatron: ni vestas nin per plej eleganta kostumo, eĉ por spekti tragedion. »
— Paulo Sergio Viana, El la enkonduko de La divenistino kaj aliaj rakontoj, de Machado de Assis[2]

Referencoj

  1. Tradukita de Paulo Sergio Viana. Eldonejo Oportuno, San-Paŭlo, 2007.
  2. Tradukita de Paulo Sergio Viana. Eldonejo Oportuno, San-Paŭlo, 2005.

Aliaj projektoj redakti

 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

Verkoj ĉe Vikipedio redakti