Kōichirō Matsuura

Kōichirō Matsuura (en japana 松浦 晃一郎 Matsuura Kōichirō; naskiĝis la 29-an de septembro 1937 en Gubernio Jamaguĉi) estas japana diplomato. Li estis antaŭa Ĝenerala Direktoro de UNESCO. Li estis unue elektita en 1999 por sesjara tempo kaj reelektita la 12an de oktobro 2005 por kvar jaroj, sekve de reformo instituciita de la 29a sesio de la Ĝenerala Kongreso. Novembre de 2009, li estis anstataŭita de Irina Bokova.

Kōichirō Matsuura
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Kongrue kun la senĉesaj klopodoj faritaj de ĉiuj esperantistoj en la mondo tra la lastaj jardekoj, la 93-a Universala Kongreso de Esperanto reprezentas unikan kontribuon al la afero de lingva diverseco.[1] »
— Kōichirō Matsuura, Ĝenerala Direktoro de Unesko mesaĝe al la 93-a UK.

Referencoj

  1. Revuo Brazilei n-ro 8 2008 p. 4