John von Neumann

matematikisto, naskita en Hungario kaj poste vivinta en Usono

John Louis von NEUMANN (origine en la hungara NEUMANN János Lajos; naskiĝis la 28-an de decembro 1903 en Budapeŝto, Hungario – mortis la 8-an de februaro 1957 en Vaŝingtono) estis geniulo kaj mirinfano, kiu faris gravajn kontribuojn al komputada teorio, kvantuma mekaniko, la teorio de aroj kaj ekonomiko.

John von Neumann
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Junulo, en matematiko vi ne komprenas aferojn. Vi nur alkutimiĝas al ili. »
— John von Neumann
 
« Se homoj ne kredas, ke matematiko estas simpla, tio estas nur ĉar ili ne rimarkas, kiom komplika estas la vivo. »
— John von Neumann