Gonçalo NEVES (naskiĝis en Setúbal, Portugalio, la 5-an de junio 1964) estas Esperanto-verkisto, agronomo, licenciito pri plantpatologio, iama fakulo pri aĉetado kaj kvalitkontrolo de nutraĵoj, nun tradukisto, lingvoinstruisto kaj leksikografo.
Lingvoj naskiĝas, vivas, mortas, latentas kaj reviviĝas,
Kiel ĉiuj vivantaj organismoj.
Ili amindumas unu alian, amoras kaj naskas,
Kiel ĉiuj vivantaj organismoj.
(...) »
— Goncalo Neves, Amoroj — Belartaj Konkursoj de UEA, 1999 – Tria premio (poezio), p. 6