Eugen Wüster

aŭstria teknikisto kaj esperantisto

Eugen Bernhard Casper WÜSTER (naskiĝis la 10-an de oktobro 1898 en Wieselburg, mortis la 29-an de marto 1977 en Vieno) estis aŭstra industriisto, terminologo kaj fondinto de la moderna terminologia fako.

Eugen Wüster
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Verkoj en Vikifontaro

Citaĵoj

redakti
 
« La ŝlosilo devas konsideri ĉiujn ĝisnunajn internaciajn sistemojn de nomindikoj (terminoj) kaj uzi ilin laŭeble senŝanĝe. La vortoj de la ŝlosilo devas esti same skribitaj kaj same elparolataj en ĉiuj landoj. La ŝlosilo devas esti komuna solvo por ĉiuj teknikaj fakoj. » « (germane) Der Code muss alle bisherigen internationalen Benennungssysteme möglichst unverändert in sich aufnehmen können und [...]. Die Code-Wörter sollen in allen Ländern gleich geschrieben und gleich ausgesprochen werden. Der Code sollte eine gemeinsame Lösung für alle technischen Gebiete darstellen. »
— Schremser-Seipelt, Ulrike (1990): Das Projekt „internationaler Terminologieschlussel“ von Eugen Wüster, paĝo 39. Wien: Universität, Geisteswissenschaftliche Fakultät

Pri la aŭtoro

redakti
 
« Gravege signifa sciencisto de Esperanto. De li devenas la vorto Esperantologio, kies ĉefa kulturanto li estas. Lia granda Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana estas la plej funda kaj detala registro de la Zamenhofa lingvo-uzo. Liaj esperantologiaj artikoloj profunde kaj klarvide sekvas la strukturon de la lingvo kaj grave kontribuis al la scienca fikso de la Esperanta vortsistemo. Tre grava estas lia laborado pri la teknikaj vortaroj. »
— Enciklopedio de Esperanto, Budapeŝto, 1934