Claude Hagège

Franca lingvisto (1936-)

Claude Hagège, en esperanto Klaŭdo Haĝeĝo (naskiĝis la 1-an de januaro 1936 en Kartago, Tunizio) estas franca lingvisto, iama lernanto de la Supera Porinstruista Lernejo, agregaciulo pri beletristiko, direktoro de studoj pri struktura lingvistiko en la Praktika Lernejo de altaj studoj. Li estras katedron pri lingvistika teorio en Kolegio de Francio.

Claude Hagège
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« En sia konstruo, ĝi estas lingvo kiun oni povas konsideri kiel unu el la grandaj lingvoj de Eŭropo. Mi opinias ke Esperanto estas solvo inter aliaj, kaj ke ĝi povus havi por si la avantaĝon, seriozan, t.e., kontraŭe al iu ajn el la lingvoj kun eŭropa alvokiĝo, ĝi ne estas antaŭita aŭ sekvita per politika kaj nacia engaĝiĝo. Kaj tio estis, cetere, la ideo de ĝia inventinto. Zamenhof (…), tion diris en tiu epoko, en 1887, kiam li publikigis (…) la unuan libron, kiu proponis Esperanton. Kaj oni scias, do jam de longa tempo, Esperanto havas por si, havis por si, ĉiam havas por si, ne esti lingvo de nacio kaj de popolo, ankoraŭ malpli de ŝtato laŭ la hegela senco de la vorto, en kio estas sufiĉe favoraj trajtoj.[1] »
— Dum prelego en Valenciennes, la 2-an de decembro 1993
 
« La angla ne estas la facila lingvo, kiun oni kredas, lasante sin trompi pro la impreso de rapida akiro. Ĝi estas, kontraŭe, lingvo sufiĉe malfacila, ne nur pro ĝia fonetikeco, sed ankaŭ pro la strukturo de la frazoj. Malgranda eksperimento sufiĉas por konvinkiĝi pri tio. Ĝi konsistas listigi, en la britaj kaj usonaj gazetoj, tiun aŭ alian artikolon enhavanta, kiel ofte okazas, multe da parolaj konstruoj kaj idiomaj formuloj klaraj por la denaskaj parolantoj de tiu lingvo. Oni konstatas ke la plejmulto el tiuj tekstoj estas parte ne bone kompreneblaj por eksterlandanoj, tamen bonaj konantoj de la angla, aŭ konsiderataj kiel tiaj. »
— Le Monde (19-a de marto 2007)
 
« Mi ne havas obĵeton al postulo favore al Esperanto kiel ekzamenobjekto por abiturienta diplomo.[1] »
— En intervjuo kun François Lo Jacomo. L'Espéranto et la diversité linguistique. (Esperanto kaj lingva diverseco) 16-an de decembro 2004
 
« Per tio Esperanto certe estas unu el la plej bonaj aliancanoj de plurlingvismo.[1] »
— Combat pour le français, Paris: Odile Jacob, 2006, p. 187-188

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Laŭ vikipedia projekto vizaĝoj
  Trovu «Claude Hagège» inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»