Anatolij Evegenieviĉ KARPOV (cirile: Анатолий Евгеньевич Карпов) (naskiĝis la 23-a de majo 1951 en Zlatoust, Soveta Unio) estas elstara ŝakisto. Li estis ŝaka mondĉampiono de 1975 ĝis 1985 kaj FIDE ĉampiono de 1993 ĝis 1999.
«Ŝako instruas vin ĝuste taksi vian forton, analizi, pensi logike, sen mencii, ke ŝako disvolvas memoron. »
« Se vi volas fariĝi Monda Ĉampiono, vi evitu ludi en Malfermaj turniroj. »
« Sevilo neniam havis riĉan ŝaktradicion. Valencio estas tute alia, sufiĉas diri, ke unu el la urbaj placoj nomiĝas laŭ mi. »
« Eĉ dikkapulo farus pli bonan laboron ol Ilumĵinov. La ĥaoso en la ŝaka mondo estas kaŭzita de "gvidantoj", kiuj ne kapablas plenumi sian taskon ĝuste. »