Abu Nuŭas aŭ Abu Nuvas, arabe: أبو نواس (naskiĝis ĉirkaŭ 747–762 en Ahvaz, Persio, mortis ĉirkaŭ 813–815 en Bagdado) estis elstara araba poeto de la frua abasida epoko (750–835). Libereca pederasto, loĝis en Bagdado dum la regado de kalifoj Harun al-Raŝid kaj Mohamedo al-Amin. Lia poezio priskribas vivon de diboĉo, vino, knaboj kaj virinoj.