William Blackstone

Sir William BLACKSTONE (naskiĝis la 10-an de julio 1723 - mortis la 14-an de februaro 1780) estis angla juristo, juĝisto kaj dekstrema "tory" politikisto de la 18-a jarcento. Li estis fama ĉefe pro la verkado de Commentaries on the Laws of England (Komentaroj pri la leĝoj de Anglio). Naskiĝinta en mez-klasa familio en Londono, Blackstone estis edukita en la Charterhouse School antaŭ matrikuliĝi en la Pembroke College, Oksfordo, en 1738. Tie li studis juron kaj okupis diversajn postenojn en la kariero de juraj studentoj. Post mallonga ekkariero kiel advokato, Blackstone ege implikiĝis en universitata administrado, kaj iĝis kasisto, trezoristo kaj administristo la 28an de Novembro 1746 kaj Senior Bursar (veterana administristo) en 1750. Blackstone estas konsiderata responsa pri la kompletigo de la Biblioteko Codrington kaj de la konstruaĵo Warton, kaj pri la simpligo de la kompleksa trezorsistemon uzitan de la "college".

William Blackstone
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Pli bone estas, ke dek kulpuloj eskapu, ol unu senkulpa suferu. » « (angle) It is better that ten guilty persons escape, than that one innocent suffer. »
— William Blackstone