Vikicitaro-Diskuto:Zamenhofa proverbaro laŭ temoj

Longa nomo redakti

Bonas ke tiu-ĉi principe utila listo ne pro formalaj kriterioj malaperis el la vikimediaj projektoj, sed nur translokiĝis de la e-lingva vikipedio ĉi-tien. Restas al mi malgranda demando, kial necesu la nomo "Vikicitaro:Zamenhofa proverbaro laŭ temoj", aŭ plenforme "wikiquote:eo:vikicitaro:Zamenhofa proverbaro laŭ temoj". La tuto ja ĉiukaze nun estas en vikicitaro, do kial necesas per unua titola vorto "Vikicitaro:" ripeti tiun fakton? Mi proponus simpligi la titolon al nur "Zamenhofa proverbaro laŭ temoj". --ThomasPusch (diskuto) 09:56, 11 Jun. 2014 (UTC)

La kialo estas simpla: kiam mi ĝin ŝovis ĉi tien, mi ne certis ĉu bonas meti ĝin en artikolan nomspacon kaj ne sciis, ĉu ĝi restos ĉi tie. Ja Pejno bone pripensis, ke havi tiom longan liston en unu paĝo estas maloportuna por redaktado (pli ol 400 kB...) do mi intencas disartikoligi unuopajn proverbojn kaj la tuton printi kiel PDF-on kaj alŝuti ĝin al Komunejo. Tial mi pensas, ke ne necesas alinomigo. --KuboF (diskuto) 14:28, 23 Jun. 2014 (UTC)
Reiri al la projektpaĝo "Zamenhofa proverbaro laŭ temoj".