Unesko

faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj pri eduko, scienco, kaj kulturo
Unesko
Aliaj projektoj
Unesko en Vikipedio
Unesko en Komuneja kategorio

Unesko (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo) estas la eduka, scienca kaj kultura organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj. La Esperanta mallongigo naskiĝis el la mallongigo de la anglalingva nomo United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization kaj plene enradikiĝis en tiu formo.

Citaĵoj redakti

 
« IV.4.422 La Ĝenerala Konferenco, diskutinte la Raporton de la Ĝenerala Direktoro pri la Internacia Peticio favore al Esperanto:

IV.4.4221 Notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo;

IV.4.4222 Rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko;

IV.4.4223 Notas, ke pluraj Ŝtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki aŭ ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj aŭ superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Ŝtatojn-Membrojn informadi la Ĝeneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo;

IV.4.4224 Komisias la Ĝeneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambaŭ organizaĵojn. »
— Rezolucio de Montevideo.[1]
 
« 11.11 - Festado de la centjariĝo de Esperanto.

La Ĝenerala Konferenco,

Konsiderante, ke ĝi en sia sesio de 1954, okazinta en Montevideo, per la rezolucio IV.1.422-4224 notis la rezultojn, atingitajn pere de la internacia lingvo Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanghoj kaj reciproka kompreniĝo inter la popoloj de la mondo, kaj agnoskis, ke tiuj kongruas kun la celoj kaj idealoj de Unesko,

Memorigante, ke Esperanto intertempe faris konsiderindan progreson kiel ilo de kompreniĝo inter popoloj kaj kulturoj de malsamaj landoj, penetrante en la plimulton de la regionoj de la mondo kaj la plimulton de la homaj agadoj,

Agnoskante la grandajn eblecojn, kiujn Esperanto prezentas por la internacia kompreniĝo kaj la komunikado inter popoloj de malsamaj naciecoj,

Notante la tre gravan kontribuon de la Esperanto-movado, kaj precipe de la Universala Esperanto-Asocio, al la disvastigado de informoj pri la agado de Unesko, same kiel ĝian partoprenon en tiu agado,

Konscia pri la fakto, ke en 1987 oni festos la centjariĝon de la ekzisto de Esperanto,

1. Gratulas la Esperanto-movadon okaze de ĝia centa datreveno;

2. Petas la Ĝeneralan Direktoron daŭre sekvi kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj;

3. Invitas la Ŝtatojn-Membrojn marki la centjariĝon de Esperanto per konvenaj aranĝoj, deklaroj, eldono de specialaj poŝtmarkoj kaj simile, kaj instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado;

4. Rekomendas al la internaciaj neregistaraj organizaĵoj aliĝi al la festado de la centjariĝo de Esperanto kaj pristudi la eblecon utiligi Esperanton kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj ĉiajn informojn, inkluzive de tiuj pri la agado de Unesko. »
— Rezolucio de 1985 (Sofio)[2]

Referencoj

  1. La rezolucio akceptita de la oka sesio de la Ĝenerala Asembleo, la 10-an de decembro 1954
  2. La rezolucio XI.4.4.218 akceptita en la 23-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko la 8-an de novembro 1985

Vidu ankaŭ redakti