Winston Churchill

brita politikisto

Sir Winston Leonard Spencer CHURCHILL [ĉerĉil] (naskiĝis la 30-an de novembro 1874, mortis la 24-an de januaro 1965) estis ĉefministro de Britio de 1940 ĝis 1945 (dum la Dua mondmilito), kaj de 1951 ĝis 1955. Kune kun Stalino kaj Franklin D. Roosevelt, Churchill konstruis la politikan ordon de la postmilita mondo.

Winston Churchill
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Kuraĝo estas kio oni prenas por stari kaj paroli; kuraĝo ankaŭ estas kio oni bezonas por sidiĝi kaj aŭskultu. » « Courage is what it takes to stand up and speak; courage is also what it takes to sit down and listen.[1] »
 
« Neniam en la kampo de homaj konfliktoj tiom multaj homoj ŝuldis tiom multe al tiom malmultaj. » « Never in the field of human conflict was so much owed by so many to so few.[2] »
 
« Tio nun ne estas la fino. Ĝi eĉ ne estas la komenco de la fino. Sed ĝi eble estas la fino de la komenco. » « Now this is not the end. It is not even the beginning of the end. But it is, perhaps, the end of the beginning.[3] »
 
« Demokratio estas la plej malbona formo de regado, krom ĉiuj aliaj, kiuj estis provitaj. » « Democracy is the worst form of government, except all the others that have been tried.[4] »
 
« Mi povas oferti nenion krom sango, peno, larmoj kaj ŝvito. » « I have nothing to offer but blood, toil, tears and sweat.[5] »
 
« Ni batalos sur la plaĝoj, ni batalos sur la alteriĝejoj, ni batalos en la kampoj kaj la stratoj; neniam ni kapitulacos. » « We shall fight on the beaches, we shall fight on the landing grounds, we shall fight in the fields and in the streets, we shall fight in the hills; we shall never surrender.[6] »
 
« Hundoj subrigardas nin, katoj superrigardas nin. Donu al mi do porkon! Li rigardas rekte niajn okulojn kaj traktas nin kiel egalulojn. » « Dogs look up to you, cats look down on you. Give me a pig! He looks you in the eye and treats you as an equal. »
 
« Estas bona afero por malklera viro legi citaĵlibrojn. Famaj Citaĵoj de Bartlett estas admirinda verko, kaj mi atente studis ĝin. La citaĵoj, gravuritaj sur la memoro, donas al vi bonajn pensojn. Ili ankaŭ instigas vin legi la aŭtorojn kaj serĉi pli. » « (angle) It is a good thing for an uneducated man to read books of quotations. Bartlett's Familiar Quotations is an admirable work, and I studied it intently. The quotations when engraved upon the memory give you good thoughts. They also make you anxious to read the authors and look for more. »
— Winston Churchill
 
« Se Hitlero invadus inferon, mi petus subteni diablon en la Ĉambro de komunuloj»
— Winston Churchill
 
« Ni sekvas la leĝon de la naciaj interesoj, ne simple iun trukon kaŭzitan de hazardaj cirkonstancoj aŭ simpatioj aŭ antipatioj aŭ iuj ajn aliaj sentoj. »
— Winston Churchill, La proksimiĝanta ŝtormo [1948]

Pri la aŭtoro redakti

Henry Kissinger redakti

 
« [pri deklaro fare de Franklin D. Roosevelt kaj Winston Churchill en aŭgusto 1941] …komuna deklaro de tiuj ĉi du gvidantoj spegulis ne tradiciajn celojn en la milito, sed planon de tute alia mondo, en kiu ĉio estos farata je sankcio de Usono»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kiom ajn memfida aspektus Winston Churchill, li sciis – pli bone ol liaj usonaj amikoj, kiuj plu kredis ke Britio povos memstare garantii eŭropan povekvilibron – ke la rolo, kiun lia lando ludos en la milita tempo, estos la lasta rolo de la vere sendependa tutmonda potenco. Do por Churchill ne ekzistis pli grava aspekto de diplomatiaj rilatoj inter la aliancanoj ol kreado de ligoj de amikeco kun Usono tiom fortaj, ke Britio ne restu sola en la postmilita mondo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĉar Franklin D. Roosevelt ne deziris priparoli celojn de la milito antaŭ la Stalingrado kaj ĉar Stalin opiniis ke frontolinioj difinis politikan rezulton fine de la milito, plejparto de la ideoj de la milita tempo rilate la postmilitan agordon de la komuna komunumo devenis de Winston Churchill. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri rilato de Franklin D. Roosevelt al Winston Churchill] Li konsideris Churchill kamarado de la milita periodo; Stalinon li konsideris partnero pri konservado de la postmilita paco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri deziro de Winston Churchill intertrakti kun Sovetunio en la 1950-aj jaroj] Usonaj gvidantoj aljuĝis deziron de Winston Churchill intertrakti al proksimiĝanta maljunula demenco. Efektive Churchill estis absolute sinsekva en siaj agoj, insistante je intertraktoj same dum la milito kaj tuj post ĝia fino, kaj ankaŭ en la periodo kiam unuafoje estis vortumita politiko de detenado… »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Vjetnama milito] Winston Churchill kaj Anthony Eden opiniis ke la plej bona loko por defendo de Sud-Orienta Azio estas limoj de Malajzio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Ekzistas kompreneble tiaj maloftaj gvidantoj kiel Linkoln, Ghandi, eĉ kiel F. D. Rooswelt, Churchill, Neru: ili sen ŝanceliĝoj jungis en la ĉaron de la “sankta afero kaj malsaton, kaj timon de la homoj, sed diference de Hitlero kaj Stalin aŭ eĉ diference de Lutero kaj Kalvino ili ne cedis al la tento uzi la animojn de la malkontentuloj por konstruado de la nova mondo. Certeco de tiuj ĉi gvidantoj pri propraj fortoj devenas de la kredo je la homaro — kaj ĝi kunfandiĝas kun tiu ĉi kredo, ĉar ili sciis aŭ scias, ke neniu povas esti digna homo, se li mem ne estimas la homan dignon»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« [pri ideala politikisto] La rusiaj politikistoj havas du ĉiamajn respondojn: liberaloj diras Churchill, ŝtatistoj — Stolipin. Kio necesas esti por Stolipin-on nomi sia idealo? La homon, kiu subpremis la tutan politikan liberecon komplete kaj enkondukis milit-juĝejojn? » « Российские политики имеют два стандартных ответа: либералы говорят «Черчилль», государственники — «Столыпин». Кем вообще надо быть, чтобы Столыпина называть своим идеалом? Человека, который задавил всю политическую свободу вообще и ввел военно-полевые суды? »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Sobesednik.ru la 29-an de oktobro 2018][7]
 
« Winston Churchill ĉiam parolas kaj Stalin simple gruntas, sed almenaŭ oni scias kion li deziras diri. »
— Harry S. Truman, al sia patrino post la Potsdama konferenco [1945]
 
« Mi petegas vin, ne petu min lasi la usonajn trupojn en Francio. Mi simple ne povas tion fari! Mi devos revenigi ilin hejmen. Kiel mi proponis antaŭe, mi kondamnas kaj kontraŭas aŭspiciadon de Belgio, Francio kaj Italio. Vi efektive devas memstare eduki kaj puni proprajn idojn. Konsiderante la fakton ke estonte ili povos iĝi via apogo, vi almenaŭ devas pagi ilian edukadon nun! »
— Franklin D. Roosevelt, en letero al Winston Churchill [la 29-an de februaro 1944]

Referencoj

  1. http://www.theweek.co.uk/people/62215/winston-churchill-quotes-memorable-words-of-a-master-orator
  2. https://en.wikipedia.org/wiki/Never_was_so_much_owed_by_so_many_to_so_few
  3. Parolado la 10an de novembro 1942 http://www.churchill-society-london.org.uk/EndoBegn.html
  4. Parlamenta parolado la 11an de novembro 1947 Winston S. Churchill: His Complete Speeches, 1897–1963, ed. Robert Rhodes James, vol. 7, p. 7566 (1974).
  5. Unua parolado al parlamento kiel ĉefministro la 13an de majo 1940 http://www.winstonchurchill.org/resources/speeches/1940-the-finest-hour/blood-toil-tears-and-sweat.
  6. Parlamenta parolado la 4an de junio 1940 https://en.wikipedia.org/wiki/We_shall_fight_on_the_beaches
  7. Intervjuo ĉe Sobesednik.ru la 29-an de oktobro 2018