William Henry SEWARD (naskiĝis la 16an de majo 1801 - mortis la 10-an de oktobro 1872) estis usona politikisto, kiu servis kiel Usona Sekretario de Ŝtato el 1861 ĝis 1869, kaj antaŭe li servis kiel guberniestro de Novjorkio kaj kiel Senatano. Klara opozicianto de la etendo de sklaveco en la jaroj tuj antaŭ la Usona Enlanda Milito, li estis elstara figuro en la Respublikana Partio en siaj dekomencaj jaroj, kaj estis tre laŭdita pro sia laboro je la konto de la Unio kiel Sekretario de Ŝtato dum la Enlanda Milito.

William H. Seward
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Memoru ĉiam, ke la kaŭzo de Usono estas la kaŭzo de la homa naturo. » « (angle) Remember always that the cause of the United States is the cause of human nature. »
— William H. Seward
 
« Mi lernis, per iu sperto, ke virto kaj patriotismo, malvirto kaj egoismo troviĝas en ĉiuj partioj, kaj ke ili diferencas malpli laŭ siaj motivoj ol laŭ iliaj politikoj» « (angle) I have learned, by some experience, that virtue and patriotism, vice and selfishness, are found in all parties, and that they differ less in their motives than in the policies they pursue. »
— William H. Seward