William Faulkner

usona verkisto

William Cuthbert FAULKNER (naskiĝis la 25-an de septembro 1897 en New Albany, Misisipio - mortis la 6-an de julio 1962 en Oxford, Misisipo) estis usona verkisto.

William Faulkner
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Medaglia del Premio Nobel
Medaglia del Premio Nobel
Pri literaturo (1949)

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Iam hundino ĉiam hundino, kion mi diras. »
 
« Inter ĉagreno kaj nenio mi prenos ĉagrenon. » « Between grief and nothing I will take grief. »
 
« Kiom ofte mi kuŝis sub pluvo sur stranga tegmento pensante pri hejmo»
 
« Kompatinda homo. Kompatinda homaro. »
 
« La pasinteco neniam mortis. Ĝi eĉ ne pasis. »
 
« Li bezonos esti nur iom pli granda ol inteligenta, kaj iom pli kuraĝa ol ambaŭ. »
 
« Mi kredas, ke homo ne nur rezistos sed ankaŭ venkos. Li estas senmorta ne nur ĉar inter ĉiuj kreitaĵoj li estas la sola, kiu havas neelĉerpeblan voĉon, sed ĉar li posedas animon, spiriton kapablan je kompato, ofero kaj integreco. »
 
« Ne ĝenu vin klopodante esti pli bona ol viaj samtempuloj aŭ antaŭuloj, provu esti pli bona ol vi mem. »
 
« Pejzaĝo estas konkerita per la plandoj de la ŝuoj, ne per la radoj de la aŭto»