Wilhelm Reich

aŭstra-usona psikanalizisto

Wilhelm REICH (naskita la 24-an de marto 1897 en Dobrzynica, tiam Aŭstrio-Hungario, mortinta la 3-a de novembro 1957 en Lewisburg, Pensilvanio) estis konata psikanalizisto.

Wilchelm Reich
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Amo, laboro kaj scio estas la fontoj de nia vivo. Ili ankaŭ regu ĝin. »
— Wilhelm Reich
 
« La fakto, ke politikaj ideologioj estas percepteblaj realaĵoj ne estas pruvo de ilia esence necesa karaktero. La bubona pesto estis eksterordinare potenca socia realaĵo, sed neniu estus konsiderinta ĝin kiel esence necesa. »
— Wilhelm Reich
 
« La rajto de la homo scii, lerni, demandi, fari bonfidajn erarojn, esplori homajn emociojn devas, per ĉiuj rimedoj, esti sekura, se la vorto LIBERECO iam estu pli ol malplena politika slogano»
— Wilhelm Reich
 
« Nur la liberigo de la natura amo-kapablo ĉe homoj povas regi ilian sadisman detruemon. »
— Wilhelm Reich
 
« Sekvu la voĉon de via koro, eĉ se ĝi kondukos vin for de la vojo de timemaj animoj. Ne fariĝu malmola kaj amara, eĉ se la vivo torturas vin kelkfoje. Nur unu afero gravas: vivi sian vivon bone kaj feliĉe... »
— Wilhelm Reich

Pri la aŭtoro redakti

 
« Kvankam ideoj de Reich estas bazitaj sur la origina koncepto de Freŭdo — la teorio de “libido” — li indikas, ke masoĥisto finfine strebas al ĝuo, ke farata al li doloro estas flankaj rezultoj, ne la celo en si mem. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Vidu ankaŭ redakti