Volo
Aliaj projektoj
Volo en Vikipedio
Volo en Komuneja kategorio
Volo en Vikivortaro

Volo estas kapablo rilate al deziro, intenco, decidobezono pri io aŭ iu.

Citaĵoj redakti

Erich Fromm redakti

Fuĝo for de libereco [1941] redakti

 
« Diotima homo ne havas “liberan volon”: li estas kaptito, sklavo kaj servisto de la dia volo aŭ de la volo de satano[1]»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La “kredo” de Lutero konsistis en konvinko, ke amo estas donata koste de rezigno je propra volo; tiu decido havas multon komunan kun principo de kompleta subiĝo de individuo al la ŝtatogvidanto»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955] redakti

 
« Kiel povas la homoj esprimi “sian” volon, se ili havas nek propran volon, nek opiniojn, se ili estas fremdiĝintaj aŭtomatoj, kies gustojn, opiniojn, elektojn manipulas povaj “mekanismoj”, alĝustigantaj ĉion ĉi al certa normo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« ...ni ne devas forgesi ke eĉ libera baloto ne nepre esprimas la “volon de la popolo”. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En la fremdiĝinta socio tio kiel la homoj esprimas sian volon ne tre forte diferenciĝas de tio, kiel ili elektas varojn por aĉeto»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri la nuntempa demokratio] Tio estas la vera fremdiĝinta esprimo de la volo de la civitano. Li ion faras, fordonante sian voĉon, kaj restas en iluzio kvazaŭ li estas kreanto de tiuj decidoj kiujn li aprobas kaj kvazaŭ tiuj ĉi decidoj estus liaj propraj. Sed efektive ili plejparte estas difinataj de la fortoj, elirantaj trans la limoj de liaj scioj kaj eblecoj de kontrolo. Ne mirindas ke tia situacio naskas ĉe la ordinara civitano profundan senton de senpoveco en la politikaj aferoj (kvankam ĝi estas ne nepre konsciata) kaj ke sekve lia politika sagaco ĉiam pli malfortiĝas. Ĉar se veras ke necesas pensi antaŭ ol agi, do same veras ankaŭ ke se mankas ebleco agi, do ankaŭ la pensado magriĝas; alivorte se la homo ne povas efike agi, li ne povas ankaŭ produktive pensi. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Se demokratio signifas ke la individuo esprimas sian konvinkon kaj asertas sian volon, necesa kondiĉo devas esti ĉeesto ĉe li de tiaj konvinko kaj volo. La faktoj tamen atestas ke la nuntempa fremdiĝinta individuo havas opiniojn kaj superstiĉojn, sed ne konvinkojn; li havas simpatiojn kaj antipatiojn, sed ne volon. Pova propagandisma maŝino manipulas liajn opiniojn kaj superstiĉojn, simpatiojn kaj antipatiojn same kiel lian guston, ĉe tio tiu ĉi propagando eble ne estus tiom efika se la individuo ne estus favorigita al ĝia influo danke al reklamo kaj pro sia fremdiĝinta vivmaniero. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Diversaj aŭtoroj redakti

 
« Ĉe la manko de volo al povo (sufiĉe malfortiĝinta) kaj volo al scio (sufiĉe problema) hodiaŭ ĉie restas nur volo al spektaklo kaj kun ĝi obstina deziro konservi fantomojn kaj fikciojn (tia estas la sorto de la religioj, je kiuj jam neniu kredas: ili konserviĝas forme de nerealigitaj praktikoj). »
— Jean Baudrillard, La Golfa milito ne okazis [1991]
 
« Mi ne estas birdo; kaj nenia reto kaptas min; mi estas libera homo kun sendependa volo. » « I am no bird; and no net ensnares me; I am a free human being with an independent will. »
— Charlotte Brontë, Jane Eyre
 
« La devizo: “Kie haveblas volo, tie haveblos la vojo” estas la superstiĉo de la nuntempa homo»
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo

Zamenhofa proverbaro redakti

 
« Volo kaj sento faras pli ol prudento. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Birdo petolas, kiom ĝi volas. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Ju pli frue, des pli certe, -- ju pli volonte, des pli lerte. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Kiom da koroj, tiom da voloj. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj

  1. Martin Luther. The Bindage of the Will.