Vizaĝo estas la antaŭa parto de la homa kapo, de la frunto ĝis la mentono.

Vizaĝo
Vizaĝo
Vizaĝo
Aliaj projektoj
Vizaĝo en Vikipedio
Vizaĝo en Komunejo
Vizaĝo en Komuneja kategorio
Vizaĝo en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

 
« La mondo estas spegulo, kaj ĝi redonas al ĉiu homo la refleton de sia propra vizaĝo. » « The world is a looking-glass, and gives back to every man the reflection of his own face. »
— William Makepeace Thackeray
 
« Peko estas io kio skribiĝas sur la vizaĝo de homo. » « Sin is a thing that writes itself across a man’s face. »
— Oscar Wilde, "La portreto de Dorian Gray" P 148
 
« La vero havas tian vizaĝon kaj tian mienon, ke por esti amata nur bezonas esti vidata» « (angle) Truth has such a face and such a mien As to be lov'd needs only to be seen. »
— John Dryden
 
« Arto havas duoblan vizaĝon, de esprimo kaj iluzio, same kiel scienco havas duoblan vizaĝon: la realeco de eraro kaj la fantomo de vero. »
— René Daumal
 
« Mi kredas, ke la vero havas nur unu vizaĝon: tiun de perforta kontraŭdiro. »
— Georges Bataille
 
« Kompreneble Dio estas senfine plurdimensia do ĉiu religio, kiu ekzistas sur la tero, reprezentas iun vizaĝon, iun flankon de Dio. Oni devas havi neniun negat sintenon al iu ajn religio, sed tamen la profunda kompreno de Dio kaj la profunda apliko de la ordonoj de Dio estas malsamaj en diversaj religioj. »
— Aleksandr Solzhenitsyn

Marshall McLuhan redakti

 
« La helmo de Mackworth, kiun oni surmetis sur infanojn spektantajn televidon, montris ke iliaj okuloj spuras ne agadon, sed reagojn. La okuloj preskaŭ ne dekroĉiĝas de vizaĝoj de aktoroj, eĉ kiam okazas perfortaj scenoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Parto de la malvarma dimensio de televido estas la malvarma, senemocia grimaco, penetrinta tien kune kun adoleskulo. En la epoko de varmaj komunikiloj, radio kaj kino, kaj ankaŭ en la epoko de antikva libro junaĝo estis la tempo de freŝaj, inspiritaj kaj esprimivaj vizaĝesprimoj. Neniu politikisto aŭ grava ŝtatoficisto de la malnova skolo riskus en la 40-aj jaroj surmeti tian senvivan kaj skulptecan vizaĝaĉon, kian portas infano de la televida epoko. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Zamenhofa proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Bela per vizaĝo, sed ne bela per saĝo. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Bela vizaĝo estas duono da doto. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Bela vizaĝo, sed ne bela la saĝo. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Kio en koro sidas, la vizaĝo perfidas. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Kion koro portas, vizaĝo raportas. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Nur pano kun fromaĝo, sed afabla vizaĝo. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Oni batas ne la aĝon, sed la vizaĝon. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Trafi per la parolo rekte en la vizaĝon. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Trafi per la vizaĝo en koton. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Vizaĝo agrabla kaj ungo diabla. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Vizaĝo de Katono, sed virto de fripono. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Vizaĝo sen kulpo, sed koro de vulpo. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: