Virto

morale pozitiva eco aŭ kvalito konsiderata bona, kiu meritas praktikadon

Virto estas konstanta emo de la animo agi morale, fari la bonon kaj eviti la malbonon; ĉiu el la apartaj bonaj inklinoj de la animo; virina ĉasteco.

Virto
Virto
Virto
Aliaj projektoj
Virto en Vikipedio
Virto en Komuneja kategorio
Virto en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

 
« Kaj nome, ju pli virta estas la homo, des pli severa kaj suspektema iĝas la konscienco. Pri la plej malicaj pekoj akuzas sin homoj, irintaj pli for ol la aliaj laŭ la vojo de sankteco»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Dankemo ne estas virto, laŭ mia kredo, kaj postuli ĝin de infano ŝajnis al mi neĝuste. »
— Hermann Hesse, Demian (2007)[1]
 
« Evidentaj kaj okulfrapaj virtoj estigas laŭdon; sed ne ekzistas sekretaj virtoj, kiuj estigas feliĉon»
— Roger BaconOpus Maius (ĉ. 1267)
 
« Hipokrito estas homaĝo, kiun malvirto donas al virto. »
— François de La Rochefoucauld
 
« Ja pro tio ke milionoj da homoj subiĝas al la samaj malvirtoj, tiuj malvirtoj ne transformiĝas je la virtoj; pro tio ke multe da homoj kundividas la samajn erarojn tiuj eraroj ne transformiĝas je la veroj, kaj pro tio ke milionoj da homoj suferas pro la samaj formoj de psika patologio tiuj homoj ne resaniĝas. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kaj virto kaj religio estas submetitaj al la decidoj de gusto» « Virtue as well as religion, has been subjected to the decisions of taste. »
— Mary Wollstonecraft, A Vindication of the Rights of Woman" Ch 4 p.90
 
« La okcidenta homo, kompreninte agreseman volon je povo de la Oriento, konsideras sin devigita apliki eksterordinarajn defendorimedojn, samtempe prezentante ilin fiere kiel propan virton kaj bonajn intencojn. Li ne kapablas kompreni, ke temas pri liaj propraj malvirtoj, lerte kovritaj per fajnaj diplomatiaj trukoj kaj rimedoj, la malvirtoj, pri kiuj malkaŝe akuzas lin la komunisma mondo. Tio kion travivis la Okcidento nerimarkite kaj kun facila hontosento (diplomatia mensogo, sistema trompado, kaŝitaj minacoj), malferme kaj plene venis de la Oriento kaj ligis lin per neŭrozaj nodoj. Tio estas vizaĝo de ĝia propra malica ombro, ridaĉanta al la okcidenta homo de alia flanko de la fera kurteno»
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
 
« La socio ĉiam troviĝas en la stato de komploto kontraŭ homeco de ĉiu sia ano. La plej postulata virto estas konformeco. Kredi je si mem estas fari ion kontraŭan al ĝi. »
— Ralph Waldo Emerson, Self-reliance [1841]
 
« [pri universaligo de valoroj] Danĝero konsistas je tio, ke tio okazas kun troaĵoj kaj riskas anstataŭigi tiranion de la registaroj per tiranio de la juĝistoj; historie diktaturo de virto ofte sekvigis inkvizicion kaj eĉ ĉasadon de sorĉistinoj»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Nur la pasiaj homoj povas envere ami la virton : Julio estis farita por koni kaj ĝui ĉiujn la plezurojn, kaj dum longa tempo ŝi amis tiom kare eĉ la virton mem nur kiel plej dolĉan ĝuadon. »
— Jean-Jacques ROUSSEAU
 
« Virto ne estas fungo, kiu elkreskas el si mem en unu nokto kiam ni dormas, aŭ ne konsideras ĝin; sed delikata planto, kiu kreskas malrapide kaj tenere, bezonante multe da doloro por kultivi ĝin, multe da zorgo por gardi ĝin, multe da tempo por maturiĝi, en nia malkonvena grundo, en la malafabla vetero de ĉi tiu mondo. » « (angle) Virtue is not a mushroom, that springeth up of itself in one night when we are asleep, or regard it not; but a delicate plant, that groweth slowly and tenderly, needing much pains to cultivate it, much care to guard it, much time to mature it, in our untoward soil, in this world's unkindly weather. »
— Isaac Barrow
 
« De tempo al tempo aperas sur la tero homoj de malofta kaj kompleta ekscelenco, kiuj briligas nin per sia virto, kaj kies elstaraj kvalitoj elverŝas mirindan lumon. Kiel tiuj eksterordinaraj steloj, pri kies originoj ni ne scias, kaj pri kies sorto, post kiam ili malaperis, ni scias eĉ malpli, tiaj homoj havas nek antaŭulojn nek posteulojn: ili estas la tuta raso»
— Jean de La Bruyère
 
« Akiru la arton de senporofitemo, la virton de metodo kaj la kvaliton de detalemo, sed ĉefe la gracon de humileco» « (angle) Acquire the art of detachment, the virtue of method, and the quality of thoroughness, but above all the grace of humility. »
— William Osler
 
« Lando ne povas bone vivadi sen libereco, nek libereco sen virto. »
— Jean-Jacques Rousseau
 
« Homo devas esti tro stulta, kaj ankaŭ senkaritata, kiu kredas, ke ne ekzistas virto krom sia propra flanko, kaj ke ne ekzistas homoj tiel honestaj kiel li mem, kiuj eble diferencas de li laŭ politikaj principoj» « (angle) A man must be excessively stupid, as well as uncharitable, who believes that there is no virtue but on his own side, and that there are not men as honest as himself who may differ from him in political principles. »
— Joseph Addison
 
« Memrespekto estas la bazŝtono de ĉiu virto. » « (angle) Self-respect is the cornerstone of all virtue. »
— John Herschel
 
« Feliĉo kaj Prospero estas nun ene de nia Atingo; sed atingi kaj konservi ilin devas dependi de niaj propraj Saĝo kaj Virto» « (angle) Happiness and Prosperity are now within our Reach; but to attain and preserve them must depend upon our own Wisdom and Virtue. »
— George Mason
 
« Tiu virto, kiun ni estimas, estas tiel nia kiel aliaj. Ni vidas tiom multe nur, kiel ni posedas» « (angle) That virtue we appreciate is as much ours as anothers. We see so much only as we possess. »
— Henry David Thoreau
 
« Mi ne kredas ke ili pravas, kiuj diras ke oni devas ignori la difektojn de famaj viroj. Mi pensas ke estas pli bone, ke ni konu ilin. Tiam, kvankam ni konscias havi kulpojn tiel okulfrapajn kiel iliaj, ni povas kredi ke tio ne malhelpas atingi iliajn virtojn» « (angle) I do not believe they are right who say that the defects of famous men should be ignored. I think it is better that we should know them. Then, though we are conscious of having faults as glaring as theirs, we can believe that that is no hindrance to our achieving also something of their virtues. »
— William Somerset Maugham
 
« Nur virto estas la senerara signo de nobla animo»
— Nicolas Boileau-Despréaŭ
 
« La plej alta pruvo de virto estas posedi senliman potencon sen trouzi ĝin. » « (angle) The highest proof of virtue is to possess boundless power without abusing it. »
— Thomas Babington Macaulay
 
« Virto ne ĉiam estas afabla. Integreco estas foje ruinigita de antaŭjuĝoj kaj pasioj» « (angle) Virtue is not always amiable. Integrity is sometimes ruined by prejudices and by passions. »
— John Adams

Referencoj

  1. Ĉapitro 2, paĝo 39,Mondial

Vidu ankaŭ redakti