Vilhelmo la 2-a (Germana Regno)

imperiestro de Germanio

Vilhelmo la 2-a plennome Friedrich Wilhelm Viktor Albrecht von Hohenzollern (naskiĝis en Potsdam la 27-an de januaro 1859 - mortis la 5-an de junio 1941) estis de 1888 ĝis 1918 la lasta Germana Imperiestro kaj la lasta reĝo de Prusio.

Vilhelmo la 2-a (Germana Regno)
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio


Pri la aŭtoro redakti

Henry Kissinger redakti

 
« [pri la Unua mondmilito] Kaj la caro kaj la imperiestro dezirus iri laŭeble for de senpera minaco de milito, sed neniu el ili sciis kiel tion fari – la caro pro tio ke oni malebligis al li aranĝi partan mobilizadon, la kaiser ĉar li ne povis fari mobilizadon nur kontraŭ Rusio. Ambaŭ estis dispremitaj de milita maŝino, kiun ili mem helpis konstrui kaj kiu, estinte ekfunkciigita, jam estis nerenversebla. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Frapfrazoj maskis intelektan vakuon: malantaŭ militemaj paroladoj sin kaŝis interna malpleneco; grandskalaj sloganoj maskis maldecidemon kaj malkapablon orientiĝi en diversaj situacioj. Fanfaronado kune kun maldecidemo en agoj spegulis heredaĵon de dujarcenta germana provincieco. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri la Unua maroka krizo] Vilhelmo la 2-a kaj liaj konsilistoj estis pravaj en siaj taksoj de tio, ke Francio ne pretas al milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Minimuma kono de la historio povus sugesti al li, ke Britio nepre ekmilitos se okazos invado al Belgio – tiun fakton ŝajne komplete malatentis la kaiser kaj la germana ĝenerala stabo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ redakti