Kadre de tiu ĉi projekto ni povos havi klaran liston de parolataj lingvoj en personaj paĝoj de vikipediistoj. Populara nun en alilingvaj vikipedioj, tiu projekto povas esti aparte utila en vikipedio Esperanta, kie ĉiu vikipediisto estas neeviteble fluparolanto de minimume ankoraŭ unu lingvo krom Esperanto. Ni, do, sciu, kiu el ni kiujn lingvojn scias.

Helpu disvastiĝon de la ideo: metu la konvenan ŝablonon al via vikipediista paĝo!

Jen ekzemploj de ŝablono redakti

Unue, vi devas scii la lingvajn kodojn, kiujn vi bezonas.

Poste, metu la babelan ŝablonon en vian prezentpaĝon.

Babela informo pri uzanto
fr-N Cet utilisateur a pour langue maternelle le français.
eo-2 Ĉi tiu uzanto havas meznivelan scion de Esperanto.
Uzantoj laŭ lingvoj

Ekzemple : Pri franca denaska parolanto kaj meza esperanto nivelo, metu:

{{#babel:fr|eo-2}}


Babela informo pri uzanto
ru-N Русскийродной язык этого участника.
fr-1 Cet utilisateur dispose de connaissances de base en français.
eo-3 Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto.
Uzantoj laŭ lingvoj

Pri rusa denaska parolanto, baza franca nivelo kaj alta aŭ fluanta esperanto nivelo metu:

{{#babel:ru|fr-1|eo-3}}



Babela etendiĝo de la Vikia softvaro redakti

La Babela sistemo, kiel ĝia uzado estas priskribita sur ĉi tiu paĝo sub jen ekzemploj de ŝablono, funkcias per tre granda nombro de ŝablonoj. Ĉi tiu Babela sistemo estas Babela etendiĝo de MediaWiki, uzata por la Vikipedio Vikia softvaro.

Ĉe la enigo de devenaj ŝablonoj kaj pliaj kromfunkcioj ne funkcias la softvara Babela etendiĝo aŭ almenaŭ ne ĉiam laŭdezire. Sed ĝi havas la avantaĝon, ke ĝi funkcias en ĉiuj Vikipediaj versioj, sen ke tie unue devus esti aranĝata kun grandaj klopodoj simila Babela sistemo kiel en la esperanta Vikipedio. La malnova Babela sistemo kun „{{Babel|“ bezonas por ĉiu scionivelo de ĉiu lingvo propran ŝablonon, por ke tio funkciu.