Vikicitaro:Aŭtorrajto

Tiu ĉi politiko ankoraŭ ne estis akceptita de la komunumo.

Tiu ĉi politiko ankoraŭ ne estis akceptita de la komunumo.
Vidu ĉe vikipedio: Aŭtorrajto

Vikicitaro estas projekto de la Fondaĵo Vikimedio, kiu celas krei originalan kolekton de famaj citaĵoj kaj frazoj de vivantaj kaj forpasintaj homoj, rajtigitaj laŭ CC BY-SA 3.0 kaj la GNU. Kiel ĉiu alia projekto, Vikicitaro ne povas uzi kopirajtajn materialojn sen eksplicita permeso. La uzo de materialo en la publika havaĵo estas permesita.

Aldono de enhavo al Vikicitaro redakti

Malgraŭ tio, kion multaj homoj pensas, citaĵoj povas esti kopirajtigitaj se ili antaŭe estis publikigitaj en verko. Kvankam estas verkoj en publika havaĵo, multaj aliaj ne estas kaj postulas iome da konsidero antaŭ ol esti uzataj. La publikigo de citaĵoj interrete devas siavice respekti la limojn de la rajto je citado, kopirajto kaj la jura protekto de la datumbazoj.

Citaĵoj en Vikicitaro devas esti ĝuste atribuitaj al siaj aŭtoroj. Ĉi tiuj atribuoj estas la sola garantio de la licenco de projekto Vikicitaro. Citaĵoj ne kompletaj laŭ la jenaj formatoj estos senditaj por konsultado kaj forigo (kompreneble tiuj verkoj, kiuj estas escepte nekonataj, esceptas nehavi iujn el ĉi tiuj datumoj, ekzemple la jaro de publikigo en verkoj de antikvaj klasikaĵoj aŭ la aŭtoro en anonimaj verkoj).

Citaĵoj el libroj redakti

  • Nomo de la aŭtoro de la citaĵo
  • Titolo de la verko
  • Eldona nomo
  • Eldonjaro
  • Paĝnumero sur kiu ĝi aperas en la verko
  • Nomo de la tradukisto kaj jaro de traduko, en kazoj de tradukoj

Citaĵoj eltiritaj de aliaj verkoj redakti

La dialogoj de filmoj, televidaj serioj, komikaj tekstoj aŭ kantotekstoj estas submetitaj al la samaj rajtoj kiel literaturaj verkoj; citaĵoj devas enhavi:

  • Nomo de la aŭtoro de la dialogoj aŭ tekstoj de la kantoj (la kantisto aŭ aktoro ĝenerale ne samas kiel la aŭtoro)
  • Filmo aŭ kanto-titolo
  • Eldonjaro
  • Nomo de la tradukisto, en kazoj de tradukoj.

Citaĵoj de publikaj personoj, vivantaj aŭ forpasintaj redakti

La citaĵoj devas enhavi:

  • Nomo de la persono
  • Dato de ĝia eldiro
  • Fonto (konferenco, laboro, gazeto, revuo, ktp) kaj dato de publikigo
  • Se ĝi estis konata de duaranga fonto, la referenco al ĝi. Ekzemple, la frazo estis prenita de gazeto sed ĝia fonto estas de parolado
  • Nomo de la tradukisto, en kazoj de tradukoj

Justa uzo redakti

Plej multaj citaĵoj, pro sia mallonga grandeco, ne estas konsiderataj kopirajtaj malobservoj, ĉar ili falas sub la klaŭzon "justa uzo" de usona kopirajta leĝo.

Ĝenerale dependis de kvarfakta testo:

  1. La celo kaj karaktero de la uzo, inkluzive ĉu la uzo havas komercan naturon aŭ estas por neprofitocelaj edukaj celoj
  2. La naturo de la kopirajta verko
  3. La kvanto kaj amplekseco de la uzata parto rilate al la kopirajta verko entute
  4. La efiko de la uzo sur la ebla merkato por aŭ valoro de la kopirajta verko

Gvidlinioj redakti

Ĝenerale oni sugestas, ke oni uzu nur mallongajn citaĵojn kaj iliajn referencojn, eĉ kiam permesate.

Se vi kredas, ke donita artikolo havas tro multajn citaĵojn aŭ eltiraĵojn de kopirajta verko, bonvolu aldoni la tekston al ĝia diskutpaĝo por posta revizio. Aldonu: {{Checkcopyright}}

Vidu anakŭ redakti