Tradukado

arto redoni en alian lingvon, vortojn tekstojn el iu lingvo

Tradukado estas estas transigo de teksto el unu lingvo al alia, por konigi la tekston al homoj, kiuj ne konas la lingvon de la originalo.

Tradukado
Tradukado
Tradukado
Aliaj projektoj
Tradukado en Vikipedio
Tradukado en Komuneja kategorio
Tradukado en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

 
« Sekva logika paŝo devus esti evidente jam ne traduko, sed forlaso de la lingvoj por komuna kosma konscio, grandparte simila eble al la kolektiva nekonscio, pri kiu revis [Henri] Bergson. Oni povas fari paralelon inter stato de “senpezeco”, promesanta al ni, laŭ biologoj, fizikan senmorton, kaj stato de muteco, kiu povus donaci al ni eternan kolektivan harmonion kaj pacon»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Vere traduki signifas: adapti al sia lingvo ion skribitan en alia lingvo. » « Wirklich übersetzen heißt: etwas, das in einer andern Sprache gesprochen ist, seiner Sprache anpassen. »
— Martin Luther, Ĉetablaj Paroladoj (Tischreden)
 
« Estas malmultaj klopodoj pli favoraj al humileco ol tiu de la tradukinto provanta komuniki nekomunikeblan belecon. Tamen, krom se ni provos, io unika kaj neniam superita ĉesos ekzisti krom en la bibliotekoj de kelkaj scivolemaj libroamantoj. » « (angle) There are few efforts more conducive to humility than that of the translator trying to communicate an incommunicable beauty. Yet, unless we do try, something unique and never surpassed will cease to exist except in the libraries of a few inquisitive book lovers. »
— Edith Hamilton
 
« La ekzisto de Esperanto kiel homa realaĵo multon ŝuldas al la inspira fakto, ke iuj persiste tradukis literaturaĵojn en ĝin, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj. »
— José Antonio Vergara[1]

L.L. Zamenhof redakti

 
« Kelkaj legantoj eble miros, ke ili ne trovas en mia traduko la vortojn "La Sinjoro", al kiu alkutimigis ilin ilia nacia lingvo; ili eble supozos , ke mi faris arbitre ian ŝanĝon en la teksto; tial mi devas doni kelkan klarigon. Parolante pri Dio, la Biblio uzas la vortojn "Jehovah" (Estanto,Eternulo) kaj "Elohim"(Potenculo). Ĉar la antikvaj hebreoj, ĉirkaŭita de idolistoj, pensis, ke "Jehovah" estas la "nomo propra" de speciale hebrea Dio, kaj elparoli sen grava neceseco la nomon de Dio estis malpermesite, tial ĉe la antikvaj hebreoj aperis la kutimo, ke, skribante"Jehovah", ili elparolis "Adonaj" (mia Sinjoro). Sed ĉar la idolista tempo, kiu postulis por la hebrea Dio ian apartan nomon propran, jam delonge pasis, kaj ĉar la titolado de Dio per "Sinjoro" (titolado, bazita ne sur ia religia postulo, sed nur sur malĝuste komprenita kutimo) estas io tro triviala kaj profananta (precipe en la tre ofte renkontata kuniĝo "Sinjoro Dio"), tial mi trovas, ke la sole ĝusta traduko por "Jehovah" estas "la Eternulo". »
— L.L. Zamenhof, Antaŭparolo al la Genezo[2]
 
« ...mi tradukis la Psalmaron ne kiel verkon religian, sed kiel gravegan verkon de la homara literaturo. [pardonpetante ke li ne estas pastro aŭ specialisto pri religio] »
— L.L. Zamenhof
 
« Mi faris la tradukon kiel eble zorge, havante antaŭ miaj okuloj krom la hebrea originalo ankaŭ kelkajn naciajn tradukojn. Mi antaŭvidas, ke kelkaj legantoj plendos, ke multajn lokojn en mia traduko de la Psalmoj ili ne komprenas. Tial mi atentigas ilin, ke, se ili volas legi ion "tre facile kompreneblan, ili ne legu la Psalmojn. Mi donas nur tradukon, sed ne komentarion, kaj mi ne povas permesi al mi arbitre ŝanĝi la tekston. »
— L.L. Zamenhof, Antaŭparolo al la Psalmaro[3]

Referencoj

  1. Citita en Libera Folio 2010-09-27
  2. Citita en "L.L.Zamenhof Originala Verkaro" Ferdinand Hirt &Sohn en Leipzig 1929
  3. Citita en "L.L.Zamenhof Originala Verkaro" Ferdinand Hirt &Sohn en Leipzig 1929