Silvio Berlusconi

itala miliardulo, entreprenisto kaj politikisto (1936–2023)

Silvio BERLUSCONI (naskiĝis la 29-an de septembro 1936 en Milano - mortis la 12-an de junio 2023) estas itala miliardulo, entreprenisto kaj politikisto. Li estis kvarfoje ĉefministro de Italio inter 1994 kaj 2011.

Silvio Berlusconi
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Se la maldekstro akirus la regadon, la rezulto estus mizero, teroro kaj morto, kiel okazas en ĉiuj lokoj, kie regas komunismo»
— Corriere della Sera, 2005-01-17
 
« Mi konfesas: Kiam mi matene rigardas min spegule, mi havas altan respekton pri mi. »
— Corriere della Sera, 1995-10-28
 
« (pri juĝistoj) – Por fari tiun laboron necesas esti perturbita, necesas havi psikan konfuzon. Se iuj faras tiun laboron, estas ĉar ili estas antropologie malsamaj de la cetero de la homa raso. »
— La Repubblica, 2003-09-05
 
« Oni faris esploron ankaŭ pri mi, pri mia cerba kaj korpa funkciado, kaj decidis, ke mi estas miraklo sur piedoj. »
— Ansa, 2002-10-05, 19:33
 
« Ne estas iu sur la monda scenejo, kiu povas pretendi esti komparebla kun mi ... mia braveco estas ekster diskuto, mia homa esenco, mia historio, pri tio revas aliaj ... Kiam mi renkontas ĉefministron, ŝtatestron, estas ili, kiuj devas pruvi al mi, ke ili estas pli bravaj ol mi »
— ĉiuj ĵurnaloj, 2001-03-07
 
« Se estas iu, kiu memorigas min pri la miteco de Gandhi, tio estas sinjoro Berlusconi. »
— La Stampa, 1994-12-24
 
« Mussolini neniam mortigis iun, li sendis opoziciulojn por ferii en ekzilo»
— La Voce di Rimini, 2003-09-11
 
« Mi pruvos nigre sur blanke, ke mi estas etike supera al la aliaj ĉefpersonoj de eŭropa politiko»
— Asca, 2002-01-25
 
« (al socialdemokrato, kritikinta lin antaŭ kunsido de la Eŭropa Parlamento) Sinjoro Schultz, en Italio estas produktanto kiu preparas filmon pri la naziaj koncentrejoj; mi vin proponos por la rolo de supergardisto. »
 
« La vero ĉiam havas mil vizaĝojn, same kiel ĉiu vizaĝo havas mil verojn. »
— Porta a Porta 2003
 
« Kiu eliras el la magia rondo, tio estas el mia registaro, mortas. »
 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: